Demono

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Yo peti pardon de vos caus denove yo trubla vos per mi missage."

~ Neŭtralisto

"Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos"

~ Zamenhof pri demono
993 o.jpg

"De Mono - Kochac Inaczej"

~ Youtube pri demono

"Tutorial: Criando Demo no Counter Strike sem programa"

~ brazila nerdo pri demono

"Sinjoro Sulfuro"

~ Hans-Georg Kaiser pri la diablo

"Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj"

~ Psalmaro 106:37 pri nerdoj

"La diablo existas e multa homi esas demonoza sen savar lo. Anke la Idisti"

~ idisto

"Atentu, ke ironio estas nur tre malofte vere komprenata!"

~ Hans-Georg Kaiser

De-mono, fama ateisto, estas faligita anĝelo, kiu vivas en infero. Estas multaj tipoj de de-monoj: baaloj, vampiroj sukuboj, inkuboj, idistoj ktp. kaj estas ankaŭ multaj tipoj de monoj: dolaroj, markoj, eŭroj, ktp.

[redakti] Historio

190a.jpg

En la antikva Grekio, demonoj loĝis en la aero inter homo kaj la dioj. Iuj demonoj estas bonaj, aliaj malbonaj. Sokrato en la Apologio de Platono diris, ke li havis sian propran demonon, kiu gvidas lin kaj funkcias kiel gardanĝelo.

Demonoj fifamiĝis sub kristanismo, kiu rigardis ilin kiel malbonaj anĝeloj, kiuj sekvis Satanon. En la Nova testamento, demonoj estas la kaŭzo de malsano, precipe de tiu, kiun ni nomas mensan malsanon -- por ekzemplo, Maria Magdalena. Jesuo Kristo, kaj poste kristanaj pastroj, famiĝis pro la elpelado de demonoj.

Dum la kristana Nova testamento mencias demonojn 61-foje, la juda Biblio nur mencias ilin dufoje.

Laŭ Justino Martiro, Aŭgusteno kaj aliaj kristanaj pensintoj, la romiaj kaj grekaj dioj estis en realo demonoj.

Ekde 1700, kredo pri demonoj ĝenerale velkis en la Okcidento, sed la kredo estas ankoraŭ forta inter kristanoj en la Antiloj kaj subsahara Afriko.

[redakti] Demonologio

La demonologio estas la studo pri kredoj koncernantaj kreitulojn difinitajn demonoj.[1]

Tio konsistas el la konvinko pri la ekzisto de supernaturaj estaĵoj malbonaj (foje ankaŭ bonaj) kaj potencaj kapablaj influi sur la homaj travivaĵoj.

Ekde 15-a jarcento la atento de la demonologoj, koncentriĝinta dekomence nur sur la studo de la povoj de la diablo, transiĝis sur la specifajn aktivecojn de la demonoj. La fontoj sur kiuj fondiĝis tiuj piaj esploristoj estis esence konstituitaj de la popolaj krederoj kaj interpretoj de teologoj kaj anakoretoj kaj precipe de poetoj.

Unu el tiuj fontoj plej konsultitaj estis la "Pseudomonarchia daemonum” de Johann Weyer, nederlanda medicinisto disĉiplo de la fama magiisto Agrippa von Nettesheim. En tiu verko estas revuitaj diversaj demonaj estaĵoj kies estas priskribitaj imagaĵoj, apartaĵoj kaj povoj.

Ĝuste el tiu verko de Weyer enspiros sugestojn Collin de Plancy por sia Dictionnaire Infernal.

Al demonologio flankiĝas la anĝelologio, kiu ricevas analogan signifon en la kampo de la kontraŭflankaj studoj. La demonoj reprezentas en multaj kulturoj estaĵojn de la infera panteono, foje subdividitaj en hierarkiaj "militaj" difinitaj legioj. Unuopa demono posedas proprajn dotojn el kiuj fontas funkcioj kaj kapabloj. Precipe en kredoj en kiuj estas konfesata la entrudiĝo de la demonoj en la homan agadon kaj influo en la liberajn decidojn de la homo, ili montras sian aspekton kaj propran sigelon (speco de marko aŭtentiganta) utila precipe por la operatoro de la okulto kiu profitus de iliaj povoj por personaj celoj [vidu:nigra magio).

Kiel anĝelologio okupiĝas pri anĝelaj hierarkioj, tiel demonologio okupiĝas pri tiuj demonaj, kaj plue pri ties karakteroj kaj propraĵoj kiuj ofte estas indikataj de la nomo mem: ekzemple, en la Biblio oni legas: Abaddon "perdiĝo", Asmodeo "spirito de juĝo", Belzebubo "sinjoro de la muŝoj", Satano, "kontraŭulo", Samael "sinjoro de la venenoj”, Behemoth "granda besto".

[redakti] Diablo

Diablo estas postula supernatura estanto, kiu estas ĉiam de grava potenco kaj estas diabla, aŭ malsankta, malalte estimata. Diabloj havas la respekto de homoj. Diabloj supozas diversajn formojn, sed estas ofte prezentita kiel havanta homa aŭ alia besta formo. Unuj fidoj kaj tradicioj konsideras ĝin blasfeman imagi aŭ prezenti la diablon kiel havanta iu konkreta formo. Ili estas kutime senmorta.

[redakti] Famaj demonoj

Komputilo-2.gif
  1. Aaaaa
  2. Aborto aŭ Eligos
  3. Abraham Lincoln
  4. Adriano
  5. Ahasvero
  6. Alasko
  7. Alois Hitler
  8. Amaskomunikilo
  9. Anti Künstlich
  10. Asmodai
  11. Asteroido
  12. Azeno
  13. Baal
  14. Balzako
  15. Barbado
  16. Behemoth
  17. Belfrunto Iskarioto
  18. Belzebubo
  19. Berlino
  20. Babelfiŝo
  21. Bonaero
  22. Kubo
  23. Kalio
  24. Kaino
  25. Cerbo
  26. Denaskaj Esperanto-parolantoj
  27. Eŭropo (diino)
  28. Esperanto-flago
  29. Flava danĝero
  30. Forfikuloj
  31. Furo
  32. Mafio
  33. Kiu
  34. Greenpeace
  35. Abelo
  36. Ipernitio
  37. Lampo
  38. Ledo
  39. Leonardo da Vinci
  40. Lucifero
  41. Peniso
  42. Mamo
  43. Marĥuano
  44. Melaso
  45. Dolaro
  46. Nicki Minaj
  47. Na
  48. Oro
  49. Elefanto
  50. Pico
  51. Prusio
  52. Neniu
  53. Richard Nixon
  54. Ronald Reagan
  55. Shakira
  56. Stokholmo
  57. Infero
  58. Lajz Tajfuno
  59. UK
  60. Valakio
  61. Walt Disney
  62. Xuxa
  63. Ĉu
  64. Zamenhof

"Diablo" estas sinonimo, sed tiu vorto kutime estas rezervata por Satano ("La Diablo"), la estro de la demonoj.

[redakti] Aamon

Kd09.jpg

Aamon (aŭ Amono demono) estas demono ofte citita en la demona kristana literaturo.

En demonologio, Aamon deĵoras kiel helpanto de Astaroto kaj unu el la tri intimoj de Satano. Li efike alestigas la pasinton kaj la estonton. Laŭ iuj esploristoj li disponas pri kvardek legioj, meritante tiel la titolon de “princo”.

Demonologoj asociis lian nomon al tiu egipta Amun aŭ al kartaga dio Ba'al Hammon. Aamon estas indikata ankaŭ kie Nahum, kies nomo signifas “Kiu instigas avidecon”.

Aamon havas la kapon de noktuo (Athene noctua), kun ĉe la antaŭa korpa parto porvizita per lupaj kruroj (aŭ leonaj) la malantaŭa finiĝanta forme de verma-serpenta vosto.

[redakti] Formoj

Io ajn povas esti aspekto de la diablo, precipe ĉar ĉio okazas en nia konscio. Ekzemple, por iu kiu havas patologian frandemon, bulimion, nura ĉokoladeto povas esti diabla, se, aldone al nenormala dikiĝo, troa manĝado de ĉokolado igas lin timema, maniula, malbonkonscienca...

[redakti] Ars Goetia

La Ars Goetia, aŭ goetia aŭ - esperante - gejtjo, estas magia praktiko koncernanta alvokadon kaj elvokadon de demonoj. Ĝia origino estas tre antikva, kaj ĝia uzo estis larĝe vasta.

La termino devenas el la antikva greka γοητεια (goēteia) kun la signifo de ensorĉo, etimologie signifanta magon, probable rilatant kun γοητε ("ĝemanta"), eble pro la onomatopea derivado, el la lamenta voĉo per kiu oni ripetas la magiajn formulojn.[2]

En la antikveco goetia oponis teŭrgion, la "dian sciencon", kies kontraŭparto estis la precipe la "nigra magio". Kun la disvastiĝo de kristanismo la diferencoj inter la du “sciencoj” (getjo kaj teŭrgio), ambaŭ rifuzataj kaj kondamnitaj) de kristanismo, reduktiĝis, ankaŭ se la Patroj de la Eklezio ilin tre bone distingis.[3]

La praktiko, tamen, ne tute malaperis. Pri ĝi troviĝas spuroj en la anonima grimŭaro de la 17-a jarcento, la Malgranda ŝlosilo de Salomono (aŭ Lemegeton), kie estas dirate pri la “72 diabloj kun kiuj estus dialoginta reĝo Salomono”. Kaj okazis ke el tiu dokumento startis la ars goetia de la moderna esoterismo.

La Ars Goetia estas aparte priskribita en la unua de la kvin sekcioj de la supre menciita grimorio, kiu entenas ankaŭ la “priskribon” de la 72 supraj menciita demonoj kiujn Salamono sukcesis elvokis kaj enfermis en bronza vazo sigelita per magiaj simboloj kaj ilin devigis lin servi. Tiu grimorio liveras detalajn instruaĵoin pri kiel konstrui tiajn vazojn kaj pri la maniero sukcese elvoki tiajn entaĵojn, kiuj povas esti amikemaj aŭ indiferentaj aŭ malbonfarantaj.

Anglalingvaj eldono kaj reeldono de la Ars goetia estis publikigita en 1904 mago Aleister Crowley kaj konstituas la ŝlosilon de ĝia popola magia sistemo, fariĝante unu el la plej konata inter la grimorioj.

En kristanismo tiu Ars Goetia estas ĝenerale rifuzata kaj kondamnita kiel ĝeneral ĉiu speco de magio.

[redakti] Kristanaj demonoj

Aparte kreskiĝinta en la kristana tradicio, la demonologio koncernas kreituloj difinitaj anĝeloj, kiuj estus pekintaj ribeliĝante al Dio. Oni vidu en:

2Petro 2, 4 - ”Ĉar se Dio ne indulgis anĝelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la juĝo”.

Tiuj falintaj anĝelejoj estus gviditaj de Lucifero. Jen la pasaĵo de Petro kiu pentras la diablon kiel malmokon de la homoj (1Petro 3, 8):

”8 Estu sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti”.

Sankta Tomato de Akvino esprimis sian opinion pri la ekzisto de tiuj kreituloj kaj pri ilia influo sur la homa psiko. Laŭ li, la demono ekzistus kaj povus influi sur la homa intelekto inokulante en ĝin imagajn formojn. [4] Laŭ Luko (7, 36-50), Jesuo forigis el la korpo de Maria Magdalena dep demonojn
Jesuo ordonas al la demonoj ke ili silentu kaj ne diru kiu li estas (Marko 9, 14-32).

[redakti] Plua disvolvo de la demonologio en kristanismo

Dum mezepoko iuj elementoj antaŭkristanaj disvastiĝis en la popola kristana kulturo. Aparte spertis grandan akcepton ĉe la amasoj la mito de la sorĉistinoj (terminoj devenanta de StryxStrix, estaĵoj de la paganaj medioj de la Antikva Grekio kaj Antikva Romo, imagitaj kiel noktaj demonoj kun la ŝajnoj de strigo kutimiĝantaj sensoifiĝi per la sango de ĵusnaskitoj aŭ puerperulinoj. [5]

Laŭ kristanaj ekzorcistoj, la homa korpo estus loko en kiun povus penetri la demonoj, profitantaj de sia spirita kvalito ne ligita al la spaco[6]

La popolaj fantaziaĵoj iom post iom influis la sintenon de la studuloj kaj tribunaloj. La nova inkvizicia tribunalo ekinteresiĝis pri tiu”krimo” kiel herezo ekde 1484 kiam papo Inocento la 8-a permesis al la Inkvizicio per la buleo Summis desiderantes affectibus taksi la sorĉarton herezo, au proksima fonto de herezo, sur kiu ĝi de ĉiam havis jurisdikcion. Antaŭe al ĝi estis statute malpermesite procesi sorĉistinojn ĉar “ne kredindas tio kion ili rakontas pri siaj seksaventuroj kaj kapabloj provoki damaĝojn al la proksimularo””. [7]

[redakti] Demonoj kaj Esperanto

Beaufront.jpg

La Demono

Unua filmo en esperanto nomiĝis Incubo, kaj sukuboj ofte ĉeestas esperanto-kluboj:

Moĉjo: "Doĉjo, ĉu vi vidas kion mi vidas? Jen estas bela virino ĉe nia pordo!"
Doĉjo: (dum Moĉjo ekbrakumas la viditon) "Tio ne estas virino! Ĝi estas sukubo! Demono, kiu alprenas la formon de virino por delogi virojn dum la nokto!"
La demono malbeliĝas dum la stringado.
Doĉjo: "Ĉu vi ne timas?"
Moĉjo: "Nu, fakte mi spertis tre similan travivaĵon dum la studentado kiam mi vekiĝis en la mateno post la Halovina bierfesto de la Esperanto-klubo."

[redakti] Hazarda alvoko de demono de komencantoj

Oorgulho.jpg

Foje okazas, malofte, vere, sed okazas, ke komencanta esperantisto alvokas demonon. Laŭ Livera Folio, Satano prezentis sin en la formo de virkapro dum esperanto-kurso okazanta en Lyon, Francio en la fino de 2009.

Dum leciono, lernanto provis elparoli la frazon Mi aliĝis per la reta aliĝilo. La knabo ne sukcesis eldiri la frazon, sed li senintence komencis elsendi sonojn, kiuj pli similis al la latina lingvo ol al esperanto. Liaj samklasanoj provis konvinki lin, ne klopodi. “Li ruĝiĝis kaj ektremis, sed li ne aŭdis niajn kriojn. Poste fumo komencis eliri lian kapon kaj la sulfura odoro atingis la tutan ĉambron”.

En tiuj kazoj, oni devas prononci laŭte la "Preĝo sub la Verda Standardo" tute laŭfundamente kaj nepre forigi el la ĉambro, ĉiuj krokodilojn, idistojn kaj reviziistojn. SAT-anoj, tamem estas bonvenaj, ĉar ili helpas la interparolado kun la demonon.

[redakti] Maldormemo

1b02.jpg
-- Kial estas grandaj, dikaj, nigraj rondajhoj chirkau la okuloj de la diablo?
-- ???
-- Char la diablo dormas neniam.

[redakti] Fineco

La "diablo" ne estas senfina. Li estas kreitaĵo, kiel vi, kiel ideoj, kiel birdoj, kiel povoj, kiel simboloj ktp. Kaj la malbono ne ekzistas sammaniere kiel la bono. Malbono estas foresto, forrifuzo de la bono.

[redakti] Literaturo

  • Diablidoj. Rakonto por la klasbatala junularo. Originale verkita de Barthelmess. 1928, 48 p. Aventuroj de la "ruĝaj pioniroj" dum ekskursoj. Facila stilo.

[redakti] Referencoj

  1. Malsupre estas listigitaj la paĝoj, kiuj estas je dispono en Esperanto.
  2. Sed tiu ĉi deklaro estas ja konvinko, ne sciado!
  3. Vidu en Aŭgusteno de Hipono, De civ. Dei 18.8.
  4. Neniu estas perfekta
  5. Dankon, amiko!
  6. Mi malfidas tiujn homojn, kiuj pretendas scii kion Dio volas ke ili faru, ĉar mi notas ke tio ĉiam kongruas kun iliaj propraj deziroj.
  7. Tio estas malgranda paŝo por viro, sed giganta salto por la homaro.
Content Navigation
Aliaj lingvoj