Demono

El Neciklopedio

(Alidirektita el Diablo)
Iri al: navigado, serĉi


"Dorloti serpenton sur sia brusto"

~ Zamenhof pri demono

Demono estas faligita anĝelo, kiu vivas en infero. Estas multaj tipoj de demonoj: baaloj, vampiroj sukuboj, inkuboj, ktp. kaj estas ankaŭ multaj tipoj de monoj: dolaroj, markoj, eŭroj, ktp.


[redakti] Famaj demonoj

[redakti] Demonoj kaj Esperanto

Unua filmo en esperanto nomiĝis Incubo, kaj sukuboj ofte ĉeestas esperanto-kluboj:

Moĉjo: "Doĉjo, ĉu vi vidas kion mi vidas? Jen estas bela virino ĉe nia pordo!"
Doĉjo: (dum Moĉjo ekbrakumas la viditon) "Tio ne estas virino! Ĝi estas sukubo! Demono, kiu alprenas la formon de virino por delogi virojn dum la nokto!"
La demono malbeliĝas dum la stringado.
Doĉjo: "Ĉu vi ne timas?"
Moĉjo: "Nu, fakte mi spertis tre similan travivaĵon dum la studentado kiam mi vekiĝis en la mateno post la Halovina bierfesto de la Esperanto-klubo."