Diana Ross

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiu estas laŭ vi la distingo inter tiuj du vortoj?"

~ Naomi Watts
Dian

Diana Ernestine Earle Ross (1944) estas usona kantistino, aktorino, diskoproduktorino kaj foja kantokomponistino. Naskiĝinta kaj kreskinta en Detrojto, ŝi famiĝis kiel fonda membro kaj ĉefa kantistino de la voĉa grupo The Supremes, kiu, dum la 1960-aj jaroj, iĝis la plej sukcesa el Motown kaj ĝis nun la plej sukcesa voĉa grupo el Usono same kiel unu el la plej diskovendantaj inaj grupoj de la mondo tiame.

Kiel parto de Supremes, Ross ĉefe rivalis kun la kariero de the Beatles en tutmonda populareco, kaj ŝia sukceso ebligis por estontaj afrikusonaj ritmenblusuloj kaj soululoj atingi gravajn sukcesojn. La grupo registris diskon kiu iĝis dekdufoje numero unu en Billboard Hot 100.

[redakti] Infanaĵo

0-123

Malgranda Diana demandis: „Onklino, kial vi ne havas infanojn?“

„Cikonio ne alportis ilin al mi.“

„Ho jes, se ankoraŭ vi kredas je cikonio!“

[redakti] Mono

Fanfaronas eta Diana: „Mi perlaboris 5 dolarojn. Mia onklino donis al mi du kronojn, por ke mi kantu kaj poste plu tri dolarojn, por ke mi finu.“

[redakti] Koto

Koleras patrino Ross: „Kie vi tiel terure kotmakulis vin, ja nenie ĉirkaŭ estas iu pluvmarĉeto.“

Diana: „Neniu problemo, sufiĉas nur diligente serĉi!“

[redakti] Muziko

Eta Diana aŭskultas kun gepatroj en teatro koncerton kaj atenteme rigardas violonĉeliston. Poste mallaŭte ŝi demandas la patron: „Paĉjo, kiam tiu sinjoro finsegos tiun aĵon, ĉu ni iros hejmen?“

[redakti] Bebo

0-18

Kiam patro Ross post pli longa tempo revenis el hospitalo, mienis lia filino seniluzigite.

La patro: „Ĉu vi ne ĝojas?“

Diana: „Jes, sed kie estas la bebo?“

[redakti] Zoo

Eta Diana estas kun sia patro en zooĝardeno. Ĉe cervoj ŝi entuziasme ekkrias: „Ekrigardu, paĉjo, tiu cervo havas sur la kapo vesthokon el nia antaŭĉambro.“

[redakti] Avo

1417

Diana en infaneco

Eta Diana: „Avo, iru kun mi en cirkon, rajdas tie belrajdantino tute nuda.“

Avo Ross entuziasme: „Mi iros tre volonte, jam delonge mi ne vidis ĉevalon.“

[redakti] Fingro

Knabineta Diana vundis sian fingron kaj tre ploris. Poste ŝi ĉesis. Patrino: „Ĉu tio ne doloras plu?“

La knabineto: „Ĝi doloras, mi ploros plu, sed nun mi iom ripozos.“

[redakti] Kariero

Post sia foriro el la Supremes en 1970, Ross produktis sian komencan soloan albumon, nome Diana Ross, kiu enhavis la sukcesaĵojn "Reach Out and Touch (En la gejunuloj estas la dinamiko de la estonteco)" kaj la sukcesaĵon #1 nome "Ain't No Mountain High Enough". Ŝi publikigis la albumon Touch Me in the Morning en 1973. Ties titoliga kanto "Touch Me in the Morning" atingis la #1, nome ŝia duan. Ĉirkaŭ 1975, la akustika trako Mahogany inkludis sian 3an numeron unu "Theme from Mahogany [1]". Ŝia albumo de 1976 nome Diana Ross inkludis ŝian kvaran sukceson #1 nome "Love Hangover". En 1979, Ross publikigis sian unuan or-atestiligitan albumon nome The Boss. Ĉirkaŭ 1980 aperis ŝia albumo Diana kiu atingis #2 ĉe Billboard kaj generis la #1 nome "Upside Down" kaj la internacian sukceson "I'm Coming Out". Post abandoni Motown, Ross atingis sian sesan kaj finan #1 per la dueto "Endless Love".

Ross ankaŭ kuraĝis aktori, kaj ricevis nomumojn al Ora Globo kaj al Oskar-premio pro sia ludo en Lady Sings the Blues [2]. Ŝi ankaŭ stelulis en du aliaj filmoj, nome Mahogany [3] kaj la klasika The Wiz [4]; posta aktorado inkludis rolojn en televidaj filmoj kiaj Out of Darkness [5] kaj Double Platinum [6].

Krom aventuroj en Broadway, Ross estis nomigita la "Distrino de la jarcento" fare de la gazeto Billboard. En 1993, la Guinness-libro de rekordoj deklaris Ross la plej sukcesa muzikistino en historio pro ŝia sukceso kaj en Usono kaj en Britio ĉar havis pli sukcesaĵojn ol iu ajn artistino kun totalo de 70 sukcesaĵoj kaj kun Supremes kaj kiel soloa artisto. Ross vendis pli ol 100 milionoj da diskoj tutmonde kiam oni enkalkulas kune ŝiajn eldonojn kun la Supremes kaj kiel soloa artistino.

En 1988, Ross estis enmetita en la Rock and Roll Hall of Fame kiel membro de Supremes kun Florence Ballard kaj Mary Wilson. Ŝi ricevis la honorojn de Kennedy Center en 2007 kaj la premion Grammy al Karieratingoj en 2012.

[redakti] Infanoj

Plendas Diana: „Oni konstante havigadu ion por infanoj. Pasintsemajne tio estis skioj, hodiaŭ lambastonoj.“

[redakti] Alia plendo

Plendas Diana: „Fileto laŭdire ludos kun konstruludaĵo, nur kiam li ricevos kvindek dolarojn po horo.“

[redakti] Referencoj

  1. Aidoso ... estas tragedio kio ne povas esti venkita nur per mono, kaj ĝi ne povas esti venkita per disdono de kondomoj kio eĉ pli seriozigas la problemojn.
  2. Malgraŭ tio, pri kio la Papo Benedikto volas kredigi nin, seksumo sen amo povas esti fekbonega.
  3. Enuo estas la birdo, kiu kovas la ovon de sperto.
  4. Feliĉo rezultas de bona sanstato kaj malbona memoro.
  5. Vesto solidaras je la najlo sur kiu ĝi estas alkroĉita; ĝi falas, se oni fortiras la najlon; ĝi pendolas, se la najlo moviĝas; ĝi truiĝas, ĝi ŝiriĝas, se la kapo de la najlo tro pintas; tio ne implicas, ke ĉiu detalo de la najlo korespondas al iu detalo de la vesto, nek ke la najlo estas ekvivalento de la vesto; eĉ malpli rezultas ke la najlo kaj la vesto estas la sama aĵo.
  6. Se la maldekstro akirus la regadon, la rezulto estus mizero, teroro kaj morto, kiel okazas en ĉiuj lokoj, kie regas komunismo.
Content Navigation
Aliaj lingvoj