Diino
El Neciklopedio
"Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn"
~ Morteza Mirbaghian pri diinoj
"Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero"
~ Zamenhof pri diinoj
Dum la eŭropa Mezepoko, diinoj havis gravan socian rolon, eĉ elektigis tri papojn per sia influo kaj monkontribuoj. La mezepoka eklezio ne kondamnis virinan diecon, nur regulis kie ĝi povus okazi, kaj temploj bezonis episkopan aŭ reĝan permeson; diinoj povis frekventi diservon kaj donaci malkaŝe al la eklezio. Estis eĉ papaj dokumentoj kiuj malpermesis fizikajn aŭ moralajn agojn kontraŭ diinoj, kvankam ili kondamnis politeismon teorie.
[redakti] Rakontoj pri diinoj
Interesaj rakontoj jam disvastiĝis pri kelkaj diinoj -- ekzemple Afrodita, la Petola Princino, kaj la Tri Nudaj Amikinoj.


