Diktatoro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Diktatoro.jpg
"Espero kaj pacienco kondukas al potenco"
~ Zamenhof pri diktatoro

"Mi sincere kondolencas al la subtenantoj, apogantoj kaj ŝatantoj de ĉiaspecaj diktaroroj"

~ Milokula Kato

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo

Diktatoro estas homo, kiu profesie diktas aŭ faras diktatojn. Tiu estas speciala instruisto en gimnazioj, kiu senrestrikte diktas la lecionojn, kiam aliaj instruistoj ne havas alian aferon por fari.

Diktatoreco estas politika sistemo, en kiu registaro (kaj precipe ĝia estro) postulas ion kaj ĉiuj aliaj devas skribi diktatojn, sed ĉiam ne devas temi pri lernejestro, sed ankaŭ povas temi pri instruisto aŭ ĝenerale pri persono, kiu inklinas al tiu ĉi stilo de sistemo eĉ ne devante esti ies estro.

[redakti] Ne kopiu tro laŭvorte

Iam la diktatoro de iu lando, estis generalo kiu ofte balbutis. Tiutempe okazis provo de renverso kaj multaj homoj estis spurgitaj, kaj la diktatoro kunvokis ĉiujn ĵornalistojn por kunsidi en aŭditorio kie li prezentos la novaĵojn. Do, li komencis la prezentadon tiel: -"Ki - ki - ki - kiel vi eble jam scias, nia patrolando estis savita de puĉo..." Tiam li haltis la prezentadon kaj diris: - "Por tiuj kiuj skribas notojn, mi klarigas ke la unuaj tri Ki ne validas" Kaj tiam li daŭrigis la prezentadon.

[redakti] Referendumo

Ie en Orienta Eŭropo... komenco de la 21a jc.
Prezidento de unu el respublikoj lanĉas referendumon... En la voĉdonado estas nur unu demando:
"Ĉu vi ne kontraŭas, ke mi estu via prezidento trian fojon sinsekve?"
Kaj nur du variantoj por respondi:

- Jes, mi ne kontraŭas.
- Ne, mi ne kontraŭas.
wikia