Dimanĉo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Temp' estas valoro simile al oro"

~ Zamenhof pri dimanĉo
Malgaja dimanĉo.png

La Dimanĉo en Kristanismo estas ĝenerale dimanĉo.

Dimanĉo estas maldika elasta langeto uzata de Dio, en la formo de la litero M. Sed kelkaj revoluciemuloj diras ke ĝi estas la tago de Nia Sinjoro- tiu estas, nia laborestro, se ni estas laboristoj. Se ni ne estas laboristoj, ĝi estas ferio (kiel ĉiu tago).

Dimanĉo venas post sabato, pro konfuzo inter judoj kaj kristanoj, kaj antaŭ lundo pro ankoraŭ revelaciotaj kialoj.

[redakti] Religie

Judoj kaj multaj kristanoj konsideras, ke dimanĉo estas la unua tago de la semajno.

La reformantoj Martino Lutero kaj Kalvino malkonfesis la ideon ke kristanoj verŝajne obeu la Mosean Leĝon, inkluzive de la kvara oferto de la dekalogo koncerne Ŝabaton, kvankam ili sekvis la koncepton de Sankta Tomato de naturleĝo. Ili rigardis dimanĉa ripozon kiel civitan institucion establitan fare de homa aŭtoritato, kiu disponigis okazon por korpa ripozo kaj publika kultado. Nova rigorismo estis alportita en la observon de Dimanĉo inter la 17-ajarcentaj Puritanoj de Anglio kaj Skotlando, en reago al la moleco kun kiu dimanĉa observo estis kutime daŭrigita.

La Ortodoksa eklezio distingas inter Sabato kaj "Dimanĉo".

[redakti] Dimanĉo tra la mondo

Dimanĉo malsamas depende de kie vi loĝas.

[redakti] Israelo

En Israelo dimanĉo estas tre simila al lundo, mardo, merkedro, ĵaudo kaj vendredo.

[redakti] Usono

En Usono dimanĉo estas kiam ĉiu iras ien, sed neniu iras al la sama loko. Blankuloj kutime iras al blankaj preĝejoj dum negroj iras al negraj preĝejoj. Negroj demandas, "Kial ni kaj la blankuloj ne iras al la sama preĝejo?" Blankuloj demandas, "Kial nia preĝejo ne estas tiom vigla, kiom la negra preĝejo?"

La Tagoj de la Semajno
Lundo | Mardo | Merkedro | Ĵedajo | Vendredo | Sabato | Zamenhoftago
Content Navigation
Aliaj lingvoj