Dio
El Neciklopedio
"Dio ne ĵetkubludas, pro tio, Li enuas"
~ Einstein pri Dio
"Ne nur PIV eraris"
~ Renato Corsetti pri Dio
"Mi jam fikis Lin, kaj mi restis virga!"
~ Cicciolina pri Dio
"Mi povas kredi ion ajn, provize ke ĝi estas tute nekredeble."
~ Oscar Wilde pri Dio
"Ĉiu por si, por ĉiuj Di'"
~ Zamenhof pri Dio
"ido > do i > dio > odi"
~ roboto pri Dio
"Dio estas ardanta bakoforno plena de amo, kiu disvastiĝas de la tero ĝis la ĉielo"
~ Lutero pri Dio
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
"Un pagino po Dio es un libro po yaro"
~ idisto pri Dio
"Kredu je Dio, sed ŝlosu vian awton"
~ reformemulo pri Dio
"Antaŭ Dio ĉiuj homoj estis samaj, nun estas diferencoj"
~ anonimulo pri Dio
"Ĉio estas unu grandega viva organismo. Kaj ekster tio grandega viva organismo povas esti pli grandega kaj tiel plu. Ne estas fino. Infinito estas la unua logika fakto. Ni ne povas kompreni la infiniton."
~ Fórizs Attila pri Dio
"Li havas en la cerbo tro multe da herbo."
~ Zamenhof pri la supra diranto
"Dio tia, kiel ni komprenis Dion."
~ Alkoholuloj Anonimaj pri Dio
"Dio estas mortinta."
~ Nietzsche pri Dio
"Nietzsche estas mortinta."
~ Dio pri Nietzsche
Dio estas nevidebla viro vivanta en la ĉielo, kiu observas ĉion kiun vi faras, en ĉiu minuto de ĉiu tago. Kaj tiu nevidebla viro havas liston de dek specialaj aferoj kiujn li ne ŝatas esti farita de vi. Kaj se vi faras iun de tiuj dek aferojn, li havas specialan lokon plena de fajro, fumo, brulado, torturo kaj angoro kien vi estos alsendita por vivi kaj suferi kaj bruli kaj sufokiĝi kaj plori por ĉiam kaj ĉiam ĝis la fino de la tempo...sed li amas vin.
Enhavo |
[redakti] Dio La Kreanto
Dio estas ĉiela estaĵo kiu pro enuo kaj amuziĝo kreis la homon kaj la teron. Pri Dio oni povas trovi kelkaj informojn en la Biblio kaj la[redakti] La nomo de Dio
La simpla nomo "Dio" ŝajnis tro malspecifa. En la biblio, Dio havas nomon: YHVH kun nekonataj vokaloj. "Jehovah" estas erara prononco (la vokaloj estas tiuj de "Adonaj"). Eternulo estas la nomo, kiun Zamenhof uzis en lia traduko de la Biblio, sekve, ĝi estas la vera nomo de Dio. Sed estas nenio por nomi, laŭ ateistoj. Ili ne kredas ke la kvar literoj iam ajn estis la nomo de dio, ĉar ili pensas ke dio ne ekzistas, sekve tiu ĉi ne havas nomon.
[redakti] Ekzistado de Dio
- Ne eblas pruvi, ke Dio ne ekzistas, do Dio ekzistas.
- Ne eblas pruvi, ke Dio ekzistas, do Dio ne ekzistas.
[redakti] Persona kono
_Ĉu Dio ekzistis, kiam vi estis juna, avo?
_Jes, ni estis samklasanoj...
[redakti] Kvalitoj de Dio
- Ĉu Dio estas ĉiopova?
- Jes, sed diablo estas pli vigla.
[redakti] Ŝanĝanta Opinio
Eblas ke Dio fojfoje ŝanĝas siajn opiniojn, ĉu? Ekz-e multaj tabuoj de la Malnova testamento ne estas devigaj por la kristanoj; la apostola tradicio festi "la Krucuman Paskon" -- la Savan Oferon de la 14a de Nisano -- iĝis anatemita de papo Viktoro (kaj sekve neniam okazas en la julia Pasko ortodoksa).
Laŭ la islamanoj Dio jes estas absolute libera, kaj ajnmomente povas ŝanĝi siajn decidojn (eĉ malgraŭ pli fruaj intencoj). Fakte, ankaŭ la Malnova testamento atestas pri tiaj ŝanĝoj en la Diaj planoj:
-- Unue mondokreo;
-- poste la decido pri la plej genocida diluvo por ekstermi la homaron;
-- poste tamen kompato por la familio de Noa;
-- poste eĉ korfavora promeso ne plu ekstermi per la akvo (el la Apokalipso oni poste lernis, ke la definitiva maniero por ekstermi la homaron estos per la fajro).
[redakti] Personeco de Dio
Laŭ multaj religioj, Dio estas persona estaĵo kaj tiel havas personecon.
[redakti] Dio kiel Patro
Juda junulino de ortodoksa familio venigas unuafoje sian fianĉon Abrahamo al la gepatroj por vespermanĝo. Post la manĝo la patrino petas de la patro prezenti al la fianĉo diversajn enketajn demandojn.
La patro sidiĝas aparte kun Abrahamo kaj komencas "enketi":
Patro: "Kiuj estas viaj vivoplanoj?"
Abrahamo: "Mi studas en Jeŝivo." ("Jeŝiva": multjara juda seminario por studi la religiajn skribaĵojn kaj ankaŭ por fariĝi rabeno).
Patro: "Tre bele, sed kiamaniere vi prizorgos materie mian filinon, kiu kutimas je sufiĉe alta vivnivelo?"
Abrahamo: "Mi studos kaj Dio zorgos por ŝi."
Patro: "Kaj kiamaniere vi povos aĉeti por ŝi belan geedziĝan ringon, kiun ŝi ja meritas?"
Abrahamo: "Mi koncentriĝos je la studado kaj Dio prizorgos tion."
Patro: "Kaj kiu prizorgos la estontajn infanojn?"
Abrahamo: "Ne zorgu, sinjoro. Dio prizorgos ankaŭ ilin."
Pludaŭris la interparolo, tiel ke je ĉiu demando de la patro la junulo respondis per la sama frazo: "Dio prizorgos tion".
Post kiam la fianĉo iris hejmen, la patrino demandis la edzon: "Nu, kion vi parolis kun li?" Respondis la patro: Li ne havas laboron; li ne havas planojn; sed la bona afero estas, ke li pensas ke mi estas Dio.
[redakti] Dio kiel leterportisto
Amiko de la Nobelpremiita usona verkisto Ernest Hemingway, kiu konis la maltrankvilan, čiam migremam naturon de la verkisto, foje ĉi tiel adresis al li leteron: "Al verkisto Ernest Hemingway, Dio scias kie." La letero, eč tiel adresita, venis al la verkisto. Post kelkaj tagoj la amiko ricevis de Hemingway telegramon: "Dio sciis. Ernest."
[redakti] Dio kiel protektanto
Maljuna virino loĝas en domo apud rivero. Ekpluvas. La idoj de la virino telefonas ŝin, kaj diras "Patrino, oni diras, ke la rivero inundos. Ni petas, iru al sekura loko per aŭto!"
La virino diras, "Ne. Mi sekuros ĉi tie. Dio provizos."
Pluvadas. La rivero ekinundas. La akvo plialtiĝas je nivelo de la domo. Du krizlaboranoj alvenas la domon per boato. "Sinjorino," ili diras, "la rivero inundas. Ni petas, venu al sekura loko kun ni per ĉi tiu boato!"
Sed, la virino diras, "Ne. Mi sekuros ĉi tie. Dio provizos."
La pluvo malpliiĝas ĉe la domo, sed pluvas ankoraŭ riversupre. La rivero inundegas. La akvo plialtiĝegas. La virino fuĝas sur la tegmenton de la domo. Du aliaj krizlaboranoj alvenas super la domo per helikoptero. "Sinjorino," ili krias, "la rivero inundegas. Ni petas, venu al sekura loko kun ni per helikoptero!"
Sed, la virino diras, "Ne. Mi sekuros ĉi tie. Dio provizos."
La rivero inundegas. La domo forbalaiĝas per la akvo. La virino dronas. Ĉar ŝi estis bona virino, ŝi aliras ĉielon. Tie, ŝi iras al Dio, kaj diras, "Kial Vi permesis, ke mi mortiĝu? Mi fidis Vin. Kial Vi ne provizis?"
Dio diras, "Kion vi diras? Mi aŭton, boaton, kaj helikopteron provizis, ĉu ne?"
[redakti] Dio kiel malriĉulo
Kiam grupo da diplomatoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj vizitis la hejmon de la familio Rockefeller ĉe la Montetoj Pocantico, iu admiris la belecon de la bieno. “Jes”, respondis unu el la gastigantoj, “ĝi estas tia, kian Dio estus farinta pri la regiono se li havus sufiĉe da mono”.