Dionizo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Sile

"Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam."

~ Zamenhof pri Dioniz-Apolona diĥotomio

Dionizo. dio de la nizoj en Tunizo, estas la plej grava dio de Grekio. Li estas tute fremda, bulgara dio kiu subite aperis sur Olimpo, ebria, kaj oni ne povis facile forigi lin.

[redakti] Roloj

Dionizo havas plurajn rolojn en la ĉiutaga vivo. Oni plejparte konas lin kiel dion de la ebrio, sed fakte li estas dio ankaŭ de la vegetaĵoj. Oni povas diri ke li estas ankaŭ dio la metamorfozo, de transformo kaj liberigo de la repuŝitaj malpermesoj kaj tabuoj, tio estas, dio de stulteco.

Li ankaŭ estis konsiderata la motoro de la civilizo (kvankam senmova), neĝisto kaj amanto de la putino, tiel same kiel protektanto de la agrokulturo kaj teatro.

Naskiĝinta dufoje, li estas la dio de vekiĝo, ĝisdorma drinkado kaj revekiĝo. Estante primare dio de la orgio li povas reprezenti la spermon, kiu devas hazardi preskaŭ certan morton por denove naskiĝi. Laŭ la tradicio, Dionizo mortis ĉiuvintre kaj renaskiĝis printempe. Por liaj sekvantaro, tiu cikla renaskiĝo, kun la renovigo de la tero pere de floriĝo de la plantoj kaj fruktiĝo de la arboj, reprezentis la promeson de pago pro laboro por plu drinki.

[redakti] Dionizo kaj Apolono

Dionizo (originale de "Dio Nia, Z", epitete de Zamenhof) estas frato de Apolono, dio de la racio, la scienco kaj la nerdeco. Apolono ĉiam klopodas raciigi kaj ordigi Esperanton ĝis alvenas Dionizo por malordigi ĉion. Dionizo prezentas la ebriajn, senraciajn Esperantistojn dum Apolono regas la trolegemajn akademianojn. Apolono rapide Idigus Esperanton per troaj gramatikaj kaj vortfaraj pedantaĵoj; Dionizo bontenas la poeziecon de Esperanto, la artecon, la belon. Tamen Apolono estas bezonita en Esperantujo same kiel Dionizo.

[redakti] Dionizaj Misterioj

La Dionizaj Misterioj estis tre amuza antikva kulto en Grekio kaj Romio, kie oni ebriiĝis por veki sian internan spiriton, poste batis ĉies pugon kaj seksumis. Oni ankoraŭ multe praktikas tiun kulton en kelkaj landoj, kiaj Usono kaj Britio. Brita ĉefministro David Cameron onidire fikis la kapon de porko dum dioniza inicado.

[redakti] Festoj

En la festoj de Dionizo oni eskortis faluson meze de brugaja procesio.

[redakti] Katolikismo

Li estis kontraŭpapo 530.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj