Eksgeedziĝo
El Neciklopedio
"Malkovri antaŭ iu sian koron"
~ Zamenhof pri eksgeedziĝo
"Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo"
~ denove Zamenhof
"Ha ! quante desfortunoza esas me !"
~ idisto pri antaŭ divorco
Eksgeedziĝo aŭ divorco estas formala, jura dissolvo de geedzeco (FELIĈO, FELIĈO!). Apud needz(in)iĝinta, edz(in)iĝinta kaj vidv(in)a, eksedz(in)iĝinta estas unu el la kvar civilaj statoj kutimaj en la plej multaj landoj.
Enhavo |
[redakti] Bonalingva noto
La nociojn "eksedziĝi", "eksedziniĝi" kaj "eksgeedziĝi" oni ankaŭ povas redoni per la unusola neoficiala verbo "divorci"; tiu novradiko tamen ne estas tre disvastiĝinta, kaj multaj konsideras ĝin nenecesa.
[redakti] Bela tago
- -- Aŭskultu Helena, hodiaŭ eble povus sukcesi la afero!
- -- Kiu afero?
- -- Nu, LA afero! Hodiaŭ tio povus sukcesi! Ĉu vi ne vidas? Bela, belega tago estas! Brilas la suno, la birdoj kantas kaj ĉio tia! Estas bela tago. Belega tago!
- -- Pri kiu damnita diablaĵo vi parolas, Leonardo!?
- -- Ne umu jam, Helenjo! Vi scias, ja vi mem diris... Vi mem diris, ke en iu bela tago vi ekdecidos, kaj vi malaperos.
[redakti] Ho, ve!
-- Mi suspektas, ke mia edzo ne plu amas min tiel, kiel antaǔe.
-- Kial vi supozas tion?
-- Ĉar li ne venis hejmen... jam du jarojn.
[redakti] Eksgeedziĝo kaj mono
La unua viro: Ve! Mia edzino prenis tuton de miaj posedaĵoj kaj forlasis min.
La dua viro: Vi estas feliĉa. Mia edzino prenis tuton de miaj posedaĵoj kaj ne forlasis min!
[redakti] Eksgeedziĝo kaj ĝino
Kruko kaj Jozefino manĝas kune en restoracio. Jozefino rimarkas ke Kruko daŭre observas virinon ĉe apuda tablo. Tiu virino estas jam tute ebria, kaj daŭre drinkas ĝinon.
- Jozefino: Kial vi rigardas tiun virinon? Ĉu vi konas ŝin?
- Kruko, kun iom da naŭzemo: Jes. Ĉu vi ne rekonas ŝin? Ŝi estas mia eksedzino. Ŝi komencis drinki tuj post nia eksgeedziĝo antaŭ dek du jaroj, kaj laŭdire ŝi neniam sobriĝis de post tiam.
- Jozefino ekkrias: Nekredeble! Kiu kredus ke iu povus tiom longe daŭre celebri...!?
[redakti] Decido
Unu tagon, edzo vere ne plu povas elteni sian aktualan vivon: sian edzinon, siajn infanojn, sia domon, sian laboron! Do, fine, li firme decidas forlasis ĉion. Li preparas valizon, kaj eliras la domon. Lia edzino alkuras ĝuste kiam li eniras la aŭtomobilon.
"Sed vi ne povas simple forlasi nin tiel!" ŝi plorĝemas. "Kio okazos pri mi?"
"Mi prifajfas!" respondas edzo.
"Kaj la infanoj?"
"Mi prifajfas! Remetu ilin tien de kie ili venis!"
"Kaj la domo?"
"Tio estis via ideo, ĉu ne? Do vi pagu la popartojn!"
"Kaj la aŭto?"
"Mi foriras per ĝi!"
Fine, ŝi ne plu havas argumentojn, do ŝi levas sian robon kaj diras: "Kaj tio ĉi, kion mi faru prie?"
Kruko rigardas, hezitas, kaj prenas la valizon el la aŭto. Li grumblas enirante la domon: "Ĉiukaze mi avertas vin, unu tagon aŭ alian mi forlasos vin!"
[redakti] Kiel komenci la finon
- --Amiko, imagu! Hieraŭ mi faris la unuan paŝon al la divorco -- diras en diboĉejo ulo al la alia.
- -- Nu... nu ne diru! Ĉu vi dungis advokaton?
- -- Ne, tute ne, sed mi... edziĝis.
[redakti] Klara respondo
— Sinjoro advokato, mi volas disiĝi de mia edzino.
— Bone! Kaj pro kiu kaŭzo?
— Ĉar ni estas geedzoj!
[redakti] Priparolado
- Incitas min, ke mia edzino daŭre parolas pri sia antaŭa edzo.
- Tio estas nenio! La mia paroladas pri sia estonta edzo!
[redakti] Ĉu?
Manjo al Karlo: Vi memorigas min pri mia eksedzo.
Karlo (poste): Ŝi insultis min.
