Anasurbo

El Neciklopedio

Alidirektita el Diznejlando
Iri al: navigado, serĉi

"Okulo avidas ĉion kion vidas"

~ Zamenhof pri Skruĝo MekAnaso
Anasurbo

"En batalo inter fortuloj kaj malfortuloj, se estas necese partianiĝi, tiam oni elektu la malfortulojn"

~ Anasurbano

Anasurbo (atentu! ne AnUSurbo, angle Duckburg) estas urbo, hejmloko de multaj aliaj homecaj bestoj. Anasurbo estas mezgranda urbo en la usona ŝtato "Kalisoto" (angle "Calisota") inter la usonaj ŝtatoj Kalifornio (angle "California") kaj Minesoto (angle "Minnesota"). Anasurbo estas lokigita ĉe la okcidenta marbordo de Usono, iom norde de San-Francisko.

[redakti] Historio

8882 n

Anasurbo ricevis longan historion. La loko kiu poste fariĝis Anasurbo origine havis la anglan nomon "Fort Drake Borough," kaj estis ligna fortikaĵo konstruita dum la 16-a jarcento fare de la brita esploristo Sir Francis Drake. Ĝis la 19-a jarcento, la fortikaĵo estis transdonita de la forirantaj britaj okupantoj al la anaso Cornelius Coot, kiu donis al ĝi la nomon "Duckburg."

Anasurbo, aŭ en la origina lingvo Duckburg, restis trankvila eta urbo ĝis la alveno de la riĉa komercisto Skruĝo MakAnaso, kiu ĉi-tie konstruigis sian trezorejon kaj aĉetis respektive starigis multajn entreprenojn en kaj ĉirkaŭ la urbo. Rezulte de tio, la enloĝantaro de la urbo tre kreskis, kaj ene de malmultaj jardekoj transformigis la trankvilan urbeton al zumanta grandurbo.

[redakti] Famaj loĝantoj

[redakti] Lingvaj aspektoj

Ĉiuj tie parolas la anglan, kiel en iu ajn civilizita urbo.

3943

Anasurba Esperanto-klubo

[redakti] Ekonomio

La plej elstara konstruaĵo de la urbo estas la giganta trezorejo de Skruĝo MakAnaso, giganta kuba konstruaĵo sur monteto, kiu angle nomiĝas Killmotor Hill. La trezorejo enhavas oficejajn ĉambrojn, kaj, plej fame, tri kubajn akreojn da mono, la rezulto de la dumvivaj penoj de Skruĝo pliriĉiĝi per negocoj, posedo de entreprenoj kaj ankaŭ trezor-serĉaj aventuroj.

[redakti] Kulturo

La urbo havas maran havenon kaj situas proksime de pluraj montoj. En proksimeco de la urbo troviĝas bieno posedata kaj mastrumata fare de Elvira Coot, "Avino Anaso", la patrinflanka avino de Donaldo Anaso. La kuzo de Donalo, Gus Ansero, kunvivas sur la bieno kaj estas biena helpanto, kvankam pro sia pigreco li estas ne-tre-utila helpanto. La bieno ofte estas loko de familiaj festoj.

[redakti] Transporto

08 n

Ĉiuj loĝantoj havas aŭtomobilojn, kiel en iu ajn civilizita urbo.

[redakti] Vidindaĵoj

Elstara vidindaĵo de la urbo estas statuo de la urbofondinto, kiu angle nomiĝas Cornelius Coot (germane li ekzemple havas la nomon Emil Erpel).

[redakti] Bestoj

La urbo estas enloĝata de variaj bestoj kun homaj ecoj - la plej multaj estas anasoj, anseroj, musoj kaj hundoj - iom malplinombras porkoj, kaj signife pli raras bovoj, ĉevaloj kaj aliaj bestospecoj.

La plej elstara enloĝanto de Aansurbo estas Skruĝo MekAnaso, la plej riĉa anaso de la mondo. Anasurbo estas la sidejo de sia tutmonda ekonomia imperio, kaj multaj el la urbaj entreprenoj apartenas al li. Pluraj riĉaj rivaloj de Skruĝo MekAnaso ankaŭ havas entreprenobranĉojn en Anasurbo, kaj feroce konkurencas kontraŭ Skruĝo.

[redakti] Krimemo

Armitaj bandoj de junuloj vagas tra la urbo, rabante kaj stuprante la senhelpajn rifugantojn. Ili stelas la elektro-generilojn de helpo-laboristojn. Ili pafas homojn nenial, tute senpune. Fakte, kelkaj policanoj partoprenas. Nekredeble.

Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

Content Navigation