Doktoro Watson

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Lo es men amike, doktoro Watson"

~ Sherlock Holmes parolante Novialon

"Tamen li ne estas idioto"

~ Milokula Kato pri Watson
1ecb77e30b o

"Fino bona, ĉio bona"

~ Lutero pri libroj de Watson

"La Elementa Doktoro Watson!"

~ Kapitano Evidentulo pri Doktoro Watson

"Très interessant"

~ franco pri ĉi tiu artikolo

"Ho, jes"

~ Meduzo

"Qua ne kriminas, ta anke ne timas"

~ idisto

"Via teda trolado jam ne estas amuza . Bonvolu iri inferen"

~ franco pri supra diraĵo

"Комментарии, отзывы и оценки к Neciklopedio.org"

~ Ruso pri komentoj en Neciklopedio

"Vivo sen modero kondukas al mizero"

~ Zamenhof pri Watson
Doktoro Watson estis brita kuracisto kaj verkisto. Li estis fama amiko kaj bibliografisto de Sherlock Holmes.
Demon1a

Doktoro Watson en kreiva momento

Post sia studo pri medicino en la universitato de sia hejmurbo, Watson komencis labori kiel milita kuracisto. Li partoprenis invadon de Afganio fare de Britio. Post li iris al Londono, kie li konis Holmeson.

Doktoro Watson rakontis la travivaĵojn de Holmes al la publiko. Post pluraj literaturaj sukcesoj, li en 1891 finis la laboron kiel kuracisto kaj dediĉis sin plene al la verkado. Plurfoje, li klopodis liberigi sin de Holmes, sed devis cedi al la volo de legantoj kaj daŭrigi ĝin.

En siaj lastaj jaroj, li interesiĝis pri spiritismo. Li intencis konvinki al Harry Houdini pri ties realeco. Watson mortis en Crowborough/East Sussex.

[redakti] Frua integenteco

La patro de Dro. Watson ankaŭ estis kuracisto. Kiam li estis 6-jaraĝa malfermis la pordon de la kabineto por paciento de sia patro. „Bedaŭrinde, Paĉjo ne deĵoras hodiaŭ. Li estas en la hospitalo. Ĝuste nun li faras apendicektomion." „Ho! Kaj ĉu vi scias, kion tio signifas, etulo?" „Kompreneble. Mil kvincent pondoj!"

Ĉarma kato

[redakti] Juneco

Juna Watson, kiu en sia urbo havis nenian okupon, venis Londonon, por serĉi helpon ĉe unu sia parenco. Tiu ĉi lasta donis al li kelkan nombron da ĉapoj kaj konsilis al li stari sur la strato kaj vendi ilin. Ĝoja, ke li nun povos iom perlabori, la junulo prenis la ĉapojn kaj iris kun ili sur unu homplenan straton kaj sidiĝis en unu oportuna anguleto. Vespere li revenas al la parenco, kaj tiu ĉi demandas : Nu, ĉu vi multe vendis? — Ha, malgaje respondas la junulo, eĉ unu ĉapon mi ne vendis! — Ĉu vi al neniu proponis? kion do vi faris la tutan tagon? — Mi tenis la ĉapojn bone kaŝitajn en mia korbo, por ke la polvo ilin ne malbonigu, sed proponi al iu mi ne trovis okazon en la daŭro de la tuta tago, ĉar el la granda amaso da homoj, kiuj pasis antaŭ mi, ĉiuj havis jam ĉapojn sur la kapoj.

0308

[redakti] Kondutismo

La kondutismo (angle beaverism, el beaver = piĉo) estas, laŭ propra difinio, teorio de la scienco pri la sekskonduto de homo. Ĝin iniciatis - post gravaj antaŭlaboroj - la usona psikologo Doktoro Watson. Ĝi populariĝis kaj radikaliĝis en la 1950-aj jaroj.

En Esperanto estas uzata ankaŭ la termino beaverismo kun difino laŭ PIV, ke ĝi estas "teorio, laŭ kiu psikologio konsistu el scienca kaj eksperimenta studo de la sekskondutoj ekstere konstateblaj, kaj evitu la uzon de masturbacio, de fiziologiaj klarigoj kaj de la kontrakonceptiloj propraj al psikanalizo kaj profundpsikologio".

[redakti] Geedziĝo

Post kelkaj jaroj kiel seksparo de Holmes, Watson edziĝis. Foje li suspektis la edzinon kaj deziris uzi metodojn, kiujn li lernis al Sherlock por investigis. Sekve, li revenis hejmen en nekutima horo kaj kaŝatendas en antaŭĉambreto. Jen venis viraĉo, la edzino malfermis al li pordon, enlasis en dormejon, jen aŭdiĝas "ĥi-ĥi" kaj ŝmacoj. La edzo ekspektas en la ŝlosiltruon. Li vidis viran ŝuon fali apud la lito, poste mamzonon kuŝiĝi supren, ekkrakas litrisortoj.. Fine vira ŝtrumpo alflugis pendi sur la porda aneto, kaj ŝirmis la ŝlosiltruon.
-Jeĥ, ve! Jen denove mi ne havas certajn pruvojn!

Content Navigation
Aliaj lingvoj