Domo de Faŭsto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas"

~ Zamenhof pri Neciklopedio en Esperanto
Domo de Faust (Faustův dům) en "Karlovo náměstí - ĝi ekestis dum la fondo de la Nova Urbo; alikonstruita en la dua duono de la 16-a jarcento renesancstile kaj ĉirkaŭ 1740 en alta baroko (la fasado).
101.jpg

Senrilata bildo

Multaj legendoj intermiksiĝas en la historio de la malnova Prago. Apenaŭ ekzistas domo, kiu ne havus iun misteron en sia historio, iun legendon, kiu dum jarcentoj ekzistis en memo-ro de la popolo. - Tio validas ankaŭ pri la domo de Faŭst. Kelkaj ĝiaj posedintoj okupis -sin pri la natursciencoj kaj -laŭ la tiutempa modo - pri alĥemio. La unua el ili estis Venceslao, princo de Opava en 14-a jarcento; pliaj estis: je la fino de la 16-a jarcento la konata angla alĥemiisto Eduard Kelly kaj en la 18-a Ferdinand Antonín kaj Josef Mladota de Solopysky. Sed la titolo "Faŭsta domo" ne estas pli aĝa ol el la kvardekaj jaroj de la 19-a jarcento kiam oni la unuan fojon publikigis legendon pri la ĉeĥa doktoro Faŭst", studento el Kutná Hora, nomita Jan Šťastný, kio en latina traduko estas: faustus - šťastný - -feliĉa. Jen unu el la multnombraj variaĵoj:

Venis al Prago malriĉa kampara studento kaj allogis lin la forlasita domo. Dum la detala trarigardo li en la biblio-teko trovis unu taleron. La morgaŭan tagon tamen la duan, kaj la trian tagon denove. La juna studento ekĝojis, ĉesis labori kaj tage nokte diboĉadis kun gaja kompanio. Kiam unu talero tage estis jam tro malmulte al li, la junulo komencis studi magion.
Iun vesperon li fanfaronis en gastejo, ke tiom da oro li povas havigi al si, kiom li nur deziras. Poste li foriris, sed neniam plu revenis. Kiam liaj amikoj lin serĉis hejme, ili trovis ĉion en terura malordo; sur la muroj estis sango kaj en la plafono faŭkis truo, tra kiu diablo forprenis la malfeliĉan studenton. . .

[redakti] Literaturo

  • Faŭsto I. Drama poemo de Goethe, el la germana trad. Barthetmess. 1923, 153 p. "F., imaga heroo, temo de multaj literaturaĵoj trovis definitivan formon en la ĉefverko de G. La traduko - rima kun malpli regulaj ritmoj - estis tiel malfacila, ke rezulto pli perfekta eble ne estas atingebla. Oftaj versoj kun nenatura vortordo." (G. S., ,E', 1923, p: ISZ.)
Content Navigation
Aliaj lingvoj