Don Harlow

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg

"Don Harlow is on Facebook"

~ Facebook pri Don Harlow

"Il havas sabluno vice la cerebro"

~ idisto pri Harlow

"Tre interesa kaj lerta kontribuo!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Propeka kapro"

~ Zamenhof pri Harlow

"Лучше играйте в го, эсперантисты!!"

~ ruso pri esperantistoj

"Ni strebu, ke ĉiuj artikoloj al kiuj ĝi ligas, estu objektivaj."

~ Neŭtralisto
3424849.885dddff.m.jpg

Don Harlow (1942-2008), angle Harlow, patro de Marlene Dietrich, estis esperantisto kaj bonalingvisto, kiu verkis pri iama elefantbirdo de Madagaskaro. Dungita de hispana imperio, li konkeris kaj okupis Kostarikon 1977-1989. Li eble estas la nura usonano, kiu parolis Esperanton. Bedaŭrinde Harlow mortis la 27-an de januaro 2008 en la malsanulejo de sia hejmurbo, post suferiga malsano. Kiam li mortis, lia korpo transformiĝis je longa rivero en Rusio.

[redakti] Bonalingvismo

Don Harlow estas tute konvinkita pri la bonalingvismo. La « aglutina esperanto », por kiu pledas tiu movado, permesas, ne plu distingiĝu la klaso lingve nobela (hispanoj, francoj, italoj, kleraj anglalingvanoj…) kaj popola (azianoj, afrikanoj)... Li klarigas, ke esperanto, eĉ se naskita en Orienteŭropo, vidis sia regado transiri al okcidenta Eŭropo, ĉefe al Francio. Kaj eble pro tio Harlow neniam bone komprenis, kio estas « miokardia infarkto ». Nur en « La Okcidenta Dialekto de Esperanto », kiu aperis en 1977, Piron sukcesis klarigi al li la aferon bonalingve per la vortoj « Kormuskola tuboŝtopo ». Demokrata lingvo estu esperanto. Harlow ankoraŭ rimarkas, ke la tralegado de la verko estas ankaŭ ebla por meze kapablaj esperantistoj. Bona lingvo tio estas !

Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion.

[redakti] Sporto

Kuristo Don Harlow estas la plej rapida en la mondo.

Content Navigation
Aliaj lingvoj