Donaco

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas"

~ Zamenhof pri donacoj

"Se riĉul' donacas ion, li por trompi faras tion"

~ Hans-Georg Kaiser pri donacoj

"Povreco dolorigas, tial donu tiu, kiu povas doni"

~ Lutero

"En la realeco la vero estas tute alia"

~ anonimulo pri ĉi tiu artikolo

"Mi ricevis donacon de la patro"

~ Fundamento de Esperanto pri patra donaco
12335170

"Ho! Bonege! Koran dankon, amiko!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

Donaco estas donaco, fine!

Enhavo

[redakti] Donaco al patro

Amando aliras Jozefinon kun zorgoplena mieno: Ho panjo, estas neeble trovi taŭgan donacon por paĉjo: mi neniam scias kion aĉeti por li.

Jozefino: Ho, mi bone scias tion, Aminjo; tial mi ne plu eĉ provas aĉeti ion por li.
Amando: Ha do….
Jozefino: Ĉi-jare mi denove donacos al li libron.
Amando: Sed… vi ĵus diris ke vi ne aĉetas donacojn al li….

Jozefino ekstaras, iras al la librobreto, prenas hazarde elektitan libron: Mi volvos ĉi tiun en donacopaperon, metos banteton, kaj jen, li kredos ĝin tutnova.

Amando miregas: Mi bone komprenu tion: ĉu vi celas diri ke vi povos simple preni libron de la breto, donace volvi ĝin, doni ĝin al paĉjo por kristnasko kaj li kredos ke temas pri nova libro? Jozefino pripensas kelkajn momentojn: Nu, se vi esprimas tion tiel, tio ja ŝajnas iomete fripona, ĉu ne…?

Amando: Nur iomete?
Jozefino: Ja, mi scias ke ne estas tre honeste. Sed vidu, estus sensence aĉeti novan libron. Ni havas tunojn da libroj; mi povos doni al li unu el ili, kaj li tute ne memoros ke li jam legis ĝin.

Amando rigardas la elektitan libron: Kaj vi intencas donaci al li ĈI TIUN libron?

Jozefino: Jes ja. Kial ne?
Amando: Panjo, mi donacis ĉi tiun libron al vi por via naskiĝtago antaŭ du jaroj!
Jozefino: Ĉu vere? Do, mi aldonos vian nomon sur la karteton.
Cintia-dicker
Donaco kiun mi volas!!!

[redakti] Alie

„Mi donacis al mi patro tiom da donacoj, ke li ne povas porti ilin samtempe!“

„Ĉu vere? Nu, kion do?“

„Du kravatojn.“

[redakti] Donaco al koramikino

La juna Rafano volis aĉeti donacon por sia karulino al ŝia naskiĝtago. Sed ili nur ne delonge konas unu la alian, post longa konsiderado li decidis: paro da gantoj estas la plej konvena, romatika, sed ne tro persona objektoj. La pli juna fratino de la karulino akompanis lin al la magazeno kaj helpis elekti la gantojn. La pli juna fratino aĉetis du kalsonetojn por si mem. Dum la pakado la vendisto ŝanghis la duspecajn vestaĵojn, tiel la pli juna fratino ricevis la gantojn kaj la karulino ekhavis la kalsonetojn. La junulo sen kontrolado fermis la pakaĵon kaj sendis ĝin al la karulino kun la sekva letero:

"Mi elektis tion ĉi, ĉar mi rimarkis, ke vi kutime ne surhavas ion tian, kiam vespere ni renkontiĝas. Se via pli juna fratino ne estus kun mi, mi elektus la longajn kun butonoj, sed ankaŭ ŝi portas mallongajn, kiujn pli facile eblas depreni. Tiu ĉi koloro estas tre malpuriĝema, sed la vendistino montris siajn proprajn, kiun ŝi surhavis en la pasintaj tri semajnoj, kaj apenaŭ tio videblis sur ĝi. Mi petis ŝin provi ankaŭ la viajn, kaj ili vere bone aspektis sur ŝi. Estus bone, se mi povus ilin meti sur vin la unuan fojon, ĉar tiel ne estas sendube, ke ankaŭ aliaj manoj tuŝos ilin antaŭ ol ni renkontiĝos. Demetante ilin, ne forgesu iomete enblovi en ilin, ĉar pro la portado ili iĝas nature malsekaj. Pensu pri tio, kiel ofte mi kisos ilin en la sekvaj jaroj. Mi esperas, ke ankaŭ vendrede vi surhavos ilin!
Kore via Rafano
Ps.: Laŭ la lasta modo, oni devas refaldi ĝin por ke iomete vidiĝu la vileroj."

[redakti] Alie

Mi dezirus aĉeti donaceton por la amatino. Ĉu vi povus doni konsilon?

– Ĉu ŝi estas juna?
– Ne nepre.
– Kaj ĉu bela?
– Neniel fantastika.
– Ĉu ŝi estas instruita?
– Malmulte.
– Tiel, vidu kian konsilon mi donas al vi! Aĉetu donacon por iu alia.
1531 n

[redakti] Donaco al edzino

-- Kion mi aĉetu al la naskiĝtago por la edzino?
-- Prefere demandu ŝin!
-- Ho ne, ne! Tiom da mono mi ne havas!

[redakti] Tre utila

Ĉu vi scias, kion mi deziras de Kristnasko?“ demandas edzino sian edzon.

„Nu, kion do?!“

„...belan donacon por la manoj, por la oreloj kaj por la kolo...“

Jen li respondas: “Nu, diru do, kiun sapon vi plej dezirus?“

[redakti] Pelto

„Karulo, mi deziras por Kristnasko lutreolon.“

Jen li respondas: "Sed la kaĝon vi purigados mem.“

[redakti] Alie

"Mia edzino ĉiam pravas," asertas viro. "Kiam antaŭ monato mi diris al ŝi: 'Pro via naskiĝtago, mi donacos al vi novan peltmantelon', ŝi tuj kontraŭdiris: 'Vi ja certe ne faros!'"

"Kaj...?"

"Kaj denove ŝi pravis!"

[redakti] Avina donaco

La avino al la nepino: „Karulino, deziru al vi por Kristnasko belan libron de mi!“

[redakti] Amika donaco

Oni akuzas knabeton ke li ŝtelis la biciklon de knabineto.

"Mi ne ŝtelis ĝin!" li krias. "Mi ne ŝtelis ghin! Ŝi donacis ĝin al mi!"

"Ĉu!?" miras la kolera patro de la knabino. "Kial ŝi donacus al vi sian biciklon?!"

"Jene," respondas knabeto. "Ni ludis en la parko, kiam subite ŝi forprenis sian ĵinson kaj sian kalsoneton, kaj diris ke mi povas havi ĉion de ŝi kion mi volas. Nu, la ĵinso estis tro malvasta, kaj la kalsoneto ne interesis min, do mi prenis la biciklon."

[redakti] Hazarda eltrovo

Mallonge antaŭ Kristnasko. La knabo Petro iras al sia patrino kaj diras:“ Panjo, la fervojon vi povas forigi sur mia dezirlisto, mi ja jam trovis tute novan sub via lito.“

[redakti] Li konas ŝin

— Mi volas aĉeti unu paron da gantoj por mia edzino.
— Je via servo, sinjoro! Sed kiun numeron, kiun koloron vi deziras? Kaj ĉu el silko aŭ el ledo?
— Tute egale! Mia edzino tamen venos por ŝanĝi ilin.

[redakti] Firmaa donaco

Interparolado mallonge post Kristnasko: „Diru foje, ĉu de viaj kristnaskaj donacoj iu estis vera surprizo?“

Respondo: „Jes ja! Mi ricevis de mia ĉefo libron, kiun mi pruntedonis antaŭ kelkaj jaroj al mia kolegino Perdita Dolores.

Aliaj lingvoj