Donaldo Trompo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

Barad-dûr.jpg

La centra oficejo de Trompo en Novjorko.

"Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas."

~ Zamenhof pri Trompo

"Trompu min unufoje, honton al... honton al vi... trompu min, vi ne trompiĝos denove!"

~ George W. Bush al breco

"Tuj kiam la ekspluatado de la laboristo sub la manoj de la fabrikanto atingas finon ĝis tiu grado kie li ricevas sian pagon en kontanto, li estas atakata de la aliaj sekcioj de la kapitalistaro: la domluanto, la magazenisto, la pruntisto, k. t. p."

~ Karlo Markso pri Trompo

"Li estas tre lerta kaj riĉa viro, kiu volas pli profunde rilati kun mi. Kial mi ne bonvenigus tion?"

~ Putino pri Trompo

"Jes, mi plene konsentas."

~ Vladimir Putin pri la supra diraĵo

"Mi ne konsentas kun vi, sed mi mortos por protekti vian rajton libere esprimi vian opinion."

~ Liberalisto profete al Trompisto

"Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras."

~ Zamenhof pri tute alia afero

La tiel nomata prezidento Donaldo TROMPO (hispane Donadolfo Trompo, angle The Scum That Rises to the Top of the Melting Pot, ankaŭ kromnomata Putin's Bitch, kiu signifas la putino de Putino, kaj Il Donaldo laŭ la stilo de fama itala gvidanto), laŭ ReVo estas genro el pepemaj ringovermoj, kies rolo en la medio estas havi multe da sociaj produktiloj kaj tiel laborigi aliulojn por havi ankoraŭ pli multe da produktiloj. Pro tio li estas, kompreneble, la gvidanto de Usono. Lia vicgvidanto estas Mike Pence (prononcu: my pants), la eksa ĉefkamparano de Indianio. Certe plej rimarkinde, li estas la unua usona prezidento iam ajn enpostenigita per la usona metodo, sed fare de rusa informservo anstataŭ CIA.

La subtenantoj de Trompo nomiĝas Trompistoj, kompreneble, kaj ili renkontiĝas en bildforumoj diversaj, sed ĉefe Verdaĉano. Trompisto povas ankaŭ esti ano de lia ideologio, trompismo (aŭ pli teknike fuŝismo). La plej fervora Trompisto estas Donaldo Trompo.

Trompo ne ŝatas ĉinojn, hispanlingvanojn, arabojnafrikanojn, kaj ili malŝatas lin. Etne li estas iom germana, iom skrota, tamen krom kelkaj esceptitoj, ankaŭ skotoj kaj germanoj malŝatas lin.

[redakti] Biografio

Trump.jpg

La patro de Donaldo riĉiĝis fondante la rapidmanĝejon McDonald's kaj tial donis al sia filo la nomon Donaldo. Tre proksima kuzo al ĉiu usona turisto, Donaldo naskiĝis kun arĝenta kulero en sia buŝo kaj tuj eltiris ĝin por diri: "Ĉu vere nur arĝenta? Tuj donu al mi la oran!" Depost tiam, lia buŝo neniam denove fermiĝis.

Kiel knabo, Donaldo rolis en multaj animaciaj filmoj sub la kaŝnomo Donald Duck, ankoraŭ pliigante sian riĉecon. Pro sia senfina monprovizo, Trompo neniam devis lerni konduti sin kiel plenkreskulon. Li simple tiris monon el sia poŝo kaj ordonis al personoj, "Donu al mi tion, kion mi volas, stultulo!" kaj ili donis ĝin kontraŭ lia mono. Tra la jaroj, la bubaĉo plenkreskiĝis al narcisisto.

En 2012 Trompo unuafoje klopodis gajni the nomumon de la Respublikana Partio por la prezidenteco. Lia plano por venki Barack Obama estis ataki lian civitanecon kaj religian apartenon, lanĉante la konspiran teorion, laŭ kiu Obama estas Islandano naskita en Novzelando, kie liaj gepatroj kaŝis lin en ŝafaro, ĉar lia tiama nomo estis ankoraŭ Osama. Li malgajnis kaj subtenis la gajninton, Mitt Romney. Kiam Obama venkis Romney diference de 4,982,296 individuaj voĉdonoj kaj 126 elektantoj, Trompo diris sian plej faman paroladon:

Nia lando nun estas en serioza kaj senprecedenta danĝero, kiel neniam antaŭe. Ĉi tiu baloto estas tuta falsaĵo kaj travestio. Ni ne estas demokratio! Pli da voĉdonoj egalas al malgajno... revolucion! Ni batalu kiel diabloj kaj ĉesigu ĉi tiun grandan kaj fian maljustaĵon! La mondo mokridas nin. Ni ne povas lasi ĉi tion okazi. Ni marŝu al Vaŝingtono kaj ĉesigu ĉi tiun travestion. Nia nacio estas tute disigita! La malaŭtentika kolegio de elektantoj ridindigas nian nacion. La malsukcesinto ĝenis![1] Li malgajnis la popularan baloton per granda kvanto da voĉdonoj, kaj gajnis la elekton. Ni faru revolucion en ĉi tiu lando! Nu, tempas reiri al la planado!

Oni ne certas, kion signifis tio, ĉar kiel ni jam diris, Barack Obama gajnis la plimulton ne nur en la Kolegio de Elektantoj sed ankaŭ de individuaj voĉdonoj. Tamen, ĝi ja inspiris la Trompistaron, tiom ke en 2016, la Kolegio de Elektantoj deklaris lin gvidanto, malgraŭ ke li ne gajnis la popolan baloton.

Trump triumphant.jpg

[redakti] Gvidanteco

Trompo ekoficis la 20-an de trompuaro 2017, "trompuaro" estante la nova usona nomo por januaro. Li tuj skribis ordonon, kiu forbarus Islamanojn de Usono, sed federacia kortumo nevalidigis ĝin pro tio, ke li skribis ĝin paŝtele kaj grava parto ne estis legebla pro muko falinta sur ĝin el lia nazo. Samtempe li ordonis la ekkonstruon de muro inter Usono kaj Meksiko, kio konfuzis la landliman policon, ĉar tia muro jam ekzistas. Ĝis nun, la aliaj agoj de Trompo inkludas insultojn de Aŭstralio, Irano, kaj pluaj insultoj de Meksiko. Li ankaŭ proksimigis Usonon al milito kun Ĉinio antaŭ ol li decidis kapitulaci.

[redakti] Ideologio

Trompo estas konata fuŝisto, kiu fuŝas simbolojn el la usona mitologio por potencigi sin: ekzemple, la koloroj ruĝo, blanko, kaj bluo, la Bostona Tea Festo, kaj la "leĝo kaj ordo" de la mitologia prezidento Richard Nixon.

La 2016-a devizo de Trompo estis, "Reblankigu Rebonegigu Usonon". Oni ne certis kiam Usono estis bonega: ĉu dum sklaveco ankoraŭ ekzistis, dum la epoko de jura rasa aparteco, aŭ dum la jardeko kiam oni vaste mokis kaj ridis pri la mortado de gejoj pro aidoso? Post la elekto de Trompo oni eksciis, ke lia respondo al tiu demando estas "jes."

[redakti] Eksterlanda politiko

Trompo estas bonfarulo al la mondo, jam kun plano dungi Meksikanojn por grandega konstrua laboro. Li ankaŭ havas tre bonan planon batali la tutmondan problemon pri terorismo: 41 elcento de Tromp-subtenantoj respondis jese al demando, ĉu Usono bombu la landon Agrabah. Pri ĉi tiu bombo de Diznejlando, la mondo vaste konsentas kun li.

[redakti] Putino

Kiso.jpg

[redakti] Enmigrada politiko

Trompo volas malpermesi ke Islamanoj kaj Latinamerikanoj eniru Usonon, kredante ke tio malplimultigus krimon kaj terorismon. Li evidente parolas pri krimoj kontraŭ propraĵoj kaj ties posedantoj anstataŭ pri la krimoj kontraŭ la homaro, kiujn li ege subtenas, aŭ pri politika timigado kontraŭ Islamanoj aŭ Latinamerikanoj, kiun li jam faras.

Dum la 2000-aj jaroj, la sinteno de Trompo pri Latinameriko estis pli afabla ol hodiaŭ. Sed tio sanĝiĝis kiam li vizitis turon lian, kie laboris senvizuloj parolantaj la hispanan, kaj aŭdis iun diri: "Ojalá que Al-Qaeda sea derrotado". Ĉar li ne komprenis la hispanon, li nur aŭdis la vortojn Allah kaj Al-Qaeda, do li pensis ke hispanlingvanoj sendube estas teroristoj.

[redakti] Lingva politiko

347 n.jpg

Trompo estas la plej efika aktivulo por la baza angla lingvo iam ajn. Laŭ analizo de paroladoj de Trompo fare de la ĵurnalo Boston Globe, Trompo parolas al usonanoj je la nivelo de 9-jaraĝa infano. Liaj paroladoj estas plenaj je esprimoj kiaj, "Mi estas tre riĉa" kaj "Barack Obama estas stulta."

[redakti] Politika ĝusteco

Trompo ege malŝatas politikan ĝustecon. Laŭ Trompo politika ĝusteco rekte kontraŭas la fundamenton de Esperanto, kiu tre klare diras, ke:

"La personaj pronomoj estas mi, vi, li, ŝi, ĝi, si, ni, ili, oni."

Trompo forte opinias, ke reguloj estas reguloj, ke neniu rajtas ŝanĝi ilin, kaj ke kiu ajn rompas regulojn estas fia regul-rompanto. Li kontraŭas ankaŭ iĉismon, ĉar ĝi arkaikigus malnovajn Esperantajn tekstojn, kiuj jam enhavas tro da vortoj dank' al aĉuloj kiaj Kalocsay kaj Waringhien. Trompo subtenas reiron al la gloraj tagoj de Esperanto, la Esperanto de Zamenhof, kun novaj vortoj formotaj el la bazaj radikoj kaj bazaj afiksoj. Tamen li malkonsentas kun la internaciigaj klopodoj de bonalingvismo enpreni neeŭropajn vortojn al Esperanto.

[redakti] Malĝentila lingvaĵo

Trompo promesas konstruigi landliman muron al Meksiko. Vicente Fox respondis:

Yo no voy a pagar por ese puto muro. Esta nación fracasará si se pone en las manos de un loco. No es un republicano... no es un demócrata. Es él mismo. Es un egocéntrico.
Mi ne pagos por tiu kriĉja muraĉo. Ĉi tiu nacio fiaskos se ĝi metos sin en la manojn de frenezulo. Li ne estas respublikano... li ne estas demokrato. Li estas li mem. Li estas egoisto.

Post tio Trompo ekkoleris pro tio, ke Vicente Fox uzis tiom malĝentilan lingvaĵon.

[redakti] Seksa politiko

Laŭ Trompo ne gravas ĉu iu estas geja, malgeja, ambaŭseksema, unuseksema, neniuseksema, transa aŭ maltransa, se ri nur estas blankulo. Nelonge antaŭ la Respublikana Nacia Kunveno, Trompo ekmalamis gejojn, lesbaninojn, ambaŭseksemulojn, kaj transseksulojn. Laŭ raporto oni rimarkis, ke ekzistis malkohereco en lia malamo, do li koherigis ĝin.

Tamen, laŭ raporto de neciklopedia informservo, la konduto de Trump en Moskvo inkludis la aĉeton de loĝo en la prezidenta luksoĉambro de la hotelo Ritz Carlton, kie li sciis, ke la prezidento kaj sinjorino Obama (kiujn li malamis) loĝis dum unu el siaj vojaĝoj al Rusio, kaj la malpurigon de la lito, kie ili dormis, per dungo de multaj amoristinoj por rendimenti spektaĵon de "urolagnio" (pisado) antaŭ li. La hotelo estis konate sub la rego de Esperantist Conspiracy, kun mikrofonoj kaj kaŝitaj filmiloj en ĉiuj el la ĉefaj ĉambroj, por registri kion ajn oni volis.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

[redakti] Referencoj

  1. Originala angla: "The loser one!" Jes, la angla estas lia denaska lingvo.

Content Navigation