Dormo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Vekiĝu

"La dorm' estas bona, se mankas la mono."

~ Zamenhof pri dormo

"Dormo estas por la malfortaj."

~ Drogmaniulo pri dormo

"Mi ne dormis dum 10 tagoj, ĉar tiom estus tro longe."

~ Mitch Hedberg pri dormo

"Mi deziras morti kviete, dum dormo, kiel mia patro. Sen timindaj, teruraj suferoj, kiel 28 pasaĝeroj de lia aŭtobuso."

~ Anonimulo pri dormo

Dormoenlitiĝomanio estas malsano de fortega, ĉiunokta inklino al nemoviĝado. Oni inventis ĝin por ke vi ne rompu la interreton.

[redakti] Religia vidpunkto

Laŭ Spiritismo, la Spirito ne bezonas ripozon. Dum sentumoj malvigliĝas, la animo parte liberiĝas el la materio kaj uzas siajn kapablon de Spirito. La dormo estas donita al homo por riparo de la korpaj fortoj kaj por reakiro de moralaj fortoj. Dum la korpo reakiras la elementojn, kiujn ĝi perdis per la agado dum la maldormo, la Spirito iras revigliĝi ĉe aliaj Spiritoj; li ĉerpas el tio, kion li vidas, el tio, kion li aŭdas kaj el la konsiloj, kiujn oni donas al li, ideojn, kiujn li retrovas ĉe la vekiĝo en stato de intuicio; la dormo estas la dumtempa reveno de l' ekzilito en sian veran patrujon; dormanto estas malliberulo, momente reakirinta la liberecon.

Sed okazas, kiel ĉe malvirta malliberulo, ke la Spirito ne ĉiam profitas tiun momenton da libereco por sai progreso; se li havas malbonajn instinktojn, anstataŭ serĉi la societon de la bonaj Spiritoj, li serĉas la rondon de siaj similuloj, kaj iras viziti lokojn, kie li povas libere konduti laŭ siaj inklinoj.

Kiu estas konvinkita pri tiu vero, tiu levu sian penson en la momento, kiam li sentas alproksimiĝon de la dormo; petu la konsilojn de la bonaj Spiritoj kaj de tiuj, kies memoro estas al li kara, por ke ili venu kolektiĝi al li dum la mallonga tempo, kiu estas al li donata, kaj ĉe la vekiĝo li sentos pli da forto kontraŭ la malprospero.

Maldiligenta hundo

[redakti] Hundo bojas

Ĉiunokte la bojegado de la najbara hundo malhelpas Krukon dormi.

"Ĉi-foje estas tro!" li ekkrias, saltas el la lito, kaj eliras la dormoĉambron.

Li revenas post kelkaj minutoj, kaj mirigita Jozefino demandas, "Sed kion vi faris, Kruko? Ĝi plu bojas."

"Mi metis la hundon en NIAN ĝardenon. Tiel ĉi, la najbaroj ekkomprenos!"


[redakti] Problemo

- Sinjoro kuracisto, helpu min! Mi parolas dum la dormado.

- Kaj kiel tio ĝenas vin?

- Min neniel, sed miaj kolegoj dume ridegas en la oficejo.

[redakti] Malmola lito

- Bonan tagon! Ĉu vi bone dormis en mia hotelo? - demandis Cezanne la hotelisto al la pentristo. - Mi timas, ke ne tute bone, ĉar la matracoj ĉe ni estas sufiĉe malmolaj.

- Jes, efektive, ne estis oportune kuŝi - diris la pentristo - sed mi kelkfoje ellitiĝis kaj ripozis.

[redakti] Dormigilo

MATENE

"Viaj dumnoktaj tus-atakoj ja estas teruraj kaj timigaj!" zorgas Kruko pri sia edzino. "Hodiaŭ mi tuj venigos kuraciston."

"Dankon, karulo," dankas Jozefino.

VESPERE

"Nu," plendas Jozefino, "la kuracisto ankoraŭ ne venis!"

"Tamen," respondas Kruko, "li jam estis ĉi tie."

"Ĉu vere? Kaj kion li do faris?"

"Li receptis dormigilon... por mi!"