Drako
El Neciklopedio
"Por fari flagon, kaptu drakon."~ Malnova kimra diraĵo
"Ĉiu persono kun sia bezono"
~ Zamenhof pri supra diraĵo
Drako (draquoma en klasika kreolo); mita bestego kun serpenta korpo, ungegoj kaj flugiloj; estas konata ekde pratempoj en plejmulto de Eŭrazio el Arpitanio kaj Okcitanio ĝis Xanadu (Arpitanio estas fromaĝa lando).
Enhavo |
[redakti] Subspecioj
- La eŭropa drako, danĝera kaj fajroŝpruca, malbonas kaj emas detrui urbojn, rabi trezorojn de la homaro, kaj seksumi virgulinojn.
- La ĉina drako, reganto de akvoj kaj reĝa simbolo, kontraŭe bonas, sekve ĝi estas malamata de knabinoj. Ho fuŝ!
- La mara drako, kiu estas ekologie grava, ĉar ĝi manĝas la gigantan polpon.
- La dragono, kiu estas PIVa drako.
[redakti] Kiel simbolo
Drako estas simbolo en heraldiko, ekzemple en la kimra flago. En heraldiko, drakoj specife havas kvar gambojn; simila besto kun du piedoj nomiĝas viverno.
Psikologoj trovas ilin bildoj pri la ina deziro de perfortemaj viroj (drako kontraŭ virgulino), aŭ pri vira deziro por ricevi anusan seksumon (drako pikata per lanco) -- deziroj plej oftaj en Kimrio. Ho Zamenhofo!
[redakti] Evoluo
Laŭ Carl Sagan, drakoj estas svagaj rememoroj de homiĝonta pra-mambesto pri dinosaŭroj. Plej verŝajne, la tuta teorio de evoluo estis fantazio, kreita de eŭropaj drakoj kiel kamuflo.
[redakti] Uzo en sportoj
Drakoĉasado estis populara sporto en antikva Atlantido. Viroj kaj inoj ĉasis kune, uzante pafarkojn kaj klabojn. Drakorajdado estis malpli ofta, kaj ĉefe praktikata de dukapaj hermafroditoj. (Vidu bildojn.)
[redakti] Se vi vidas drakon
Se vi vidas drakon, rapide rigardu la mapon. Ĉu vi estas en Ĉinio, ĉu en Eŭropo, ĉu en Kimrio?
- Se vi estas en Ĉinio, vi povas diri saluton al ĝi. Ne hezitu uzi esperanton -- drako ne estas krokodilo.
- Se en Eŭropo, kaŝe observu, kaj telefonu al la ministerio de defendo.
- Se vi estas en Kimrio, verŝajne vi vidas ne drakon, sed flagon.



