Drakulo
El Neciklopedio
"Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas"
~ Zamenhof pri Drakulo
"Belega penso"
~ iu pri la supra diraĵo
Drakulo (anglalingve: Dracula) estas eble la plej fama vampiro.
Li estas grafo kaj loĝas en la fora, kaduka kastelo en Transilvanio kaj estas edzigita al per tri vampirinoj. Li havas ankaŭ domon en Whitby, marborda urbeto en Anglio, kien li importas skatolojn da tero el Transilvanio.
Drakulo ne havas multajn amikojn en Transilvanio, sekve, li preferas vivi en Anglujo, kie vivas multaj el siaj kunuloj kaj asociitoj, ĉefe en reĝa palaco. Ankaŭ en Anglio vivas sia prokuroro Jonathan Harker (kiu ofta vojaĝe al Transilvanio), la sindonan fianĉinon de Harker, Wilhelmina "Mina" Murray, kaj ŝian vivplenan amikinon Lucy Westenra. Lucy, kiu ankaŭ estas vampirino, havas tri edzojn: Arthur, Lordo Godalming; usonano nomita Quincy Morris, kiu ĉiam havas grandan tranĉilon sur sin; kaj psikiatro ĉe frenezulejo, John Seward. Okazas rimarkindajn renkontojn inter Drakulo kaj unu el la pacientoj de Seward, frenezulo nomita Renfield, kiu manĝas insektojn, araneojn, kaj birdojn, kaj aliajn kreitaĝojn — laŭ ilia grandeco — por absorbi ilian "vivforto". Renfield servas kiel speco de sensilo, kiu detektas la proksimecon de Drakulo kaj elsendas indicojn. Profesoro Abraham Van Helsing, el Amsterdamo ofte vizitas la Grafon Drakulon en Anglio.
Foje Drakulo reiras al sia kastelo en Transilvanio, sekvata de la bando de Van Helsing kaj liaj tri vampirinoj.
[redakti] Popularaj trompoj
Malgraŭ siaj gravaj kontribuoj al la vampirismo, multaj popularaj trompoj pri Drakulo estas: ekzemple Grafo Drakulo estas mortigebla per klingoj, ne ligna paliso; la detruo de la vampira Lucy estu triparta afero (palisumo; senkapigo, kaj ajlo en la buŝo) kaj ne la simpla palisumo, pri kiu oni legas en postaj vampiraj rakontoj. Drakulo ankaŭ havas la kapablon iri kiel nebuleto kaj rampi laŭ la muroj de sia kastelo. Aldone, post Drakulo, vampiro ne povas esti vidata en spegulo; tion oni ne trovis antaŭe en tradicia Eŭropa vampireco.
Ankaŭ notindas ke Drakulo povas tramarŝi en la taglumo hela, kvankam sen la plejmulto de siaj povoj. Tamen li estas ankoraŭ sufiĉe forta kaj rapida por lukti kaj eskapi de liaj ĉasantoj. Tradicia folkloro pri vampiroj ne diras ke la sunbrilo estas mortiga al ili, kvankam ili estas noktumaj. Nur al Nosferatu la sunbrilo povas mortigi vampiron.
[redakti] Kino
Drakulo kaj siaj amikoj estas famaj aktoroj kiu multfoje rolis filmojn. La plej lasta estis tiu de Francis Ford Coppola en 1992, kun Drakulo kiel Gary Oldman, Mina Murray kiel Winona Ryder kaj Elisabeta, Van Helsing kiel Anthony Hopkins kaj fine Jonathan Harker kiel Keanu Reeves.