Drinko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo"

~ Zamenhof pri drinko
1296715162006.jpg

"Me drinkas per tolerar la homi kom Vu"

~ idisto pri Zamenhof

"Ĉu estas io kion ni povas fari por li?"

~ Cindy McKee pri la drinkema idisto

"Kelkaj lernas ĝin neniam - kaj tiukaze eĉ nekomplete"

~ anonimulo pri drinkofarado

"Drinku pro espero, ne pro malespero"

~ Hans-Georg Kaiser
Drinko.jpg


DrinkoTrinkaĵo en la bona lingvo, aŭ Alkolohaĵo en la plej bona lingvo estas tre interesa afero. Ĝi estas amuza afero. Laŭ Vikipedio konsumado de alkoholaĵoj povas kaŭzi ebrion.

[redakti] Influo al la sano

India drinko.jpg
Esperanto-vino3.jpg
Viro konsultas kuraciston pro malbona aŭdo. La kuracisto diras al li, ke li devos ĉesigi la drinkadon, aŭ li tute perdos la aŭdkapablon. Dum kelkaj semajnoj la aŭdo pliboniĝas, sed post kvaronjaro la viro estas komplete surda. La kuracisto skribe demandas lin, kial li rekomencis drinki. "Nu, sinjoro kuracisto, nenio, kion mi aŭdis en la lasta tempo, estis tiom bona kiom brando!"

[redakti] Ĉu?

Ebriulo amblas survoje hejmen el la drinkejo. En la malluma strato li kolizias kontraŭ sinjorino, kiu konsternite vangofrapas lin. La ebriulo ekpensas:

-- Mi eĉ ne supozis tiel rapide alveni hejme.

[redakti] Alie

Iom antaŭ tagiĝo, ebriulo vagas tra la urbo. Policano ekvidas lin, kaj diras, “Ĉu vi povas diri, kion vi faras ekstere je tia horo?” La ebriulo diris, “Se mi povus, mi jam estus hejme!”

wikia