Drogo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Drogmaniulo

Droguzo

"En la mondon venis nova sento"

~ Zamenhof pri drogoj

"Se vi prenos drogojn, redonu ilin!"

~ Tommy Chong

"Drogoj instruis al tuta generacio da usonaj junuloj la metran sistemon."

~ P.J. O'Rourke

"Mia mono! Mia tuta mono malaperis!"

~ Claude Piron pri drogo

"Interesa kaj utila vorto, dankon!"

~ Finno pri drogo

"Vere esas miraklatra, fenomenatra, marvelatra, astonanta, admirinda e ritmoza."

~ Ĉifalo

"Dankon pro alvenigi al la esperantistaro (mi en ĝi) ĉi tiun interesegan kaj utilan artikolon."

~ leganto

"Simple mi havas nenian ideon pri 'crack'."

~ Akademiano pri crack

Drogonarkotaĵo estas ilo por facile sklavigi civitanojn de totalisma ŝtato, farita en SudamerikoAfganio por ke ĝin uzu Usonanoj, Eŭropanoj kaj Aŭstralianoj. Ĝi kombinas onian klasikan amon de "pano kaj cirkoj" kun la kromefiko, ke ĝi malpli rapidigas al oni la rezonpovon. Ĉar drogoj estas maniuligaj, ilia malpermeso tre utilas al la samaj totalismaj ŝtatoj kiel fonto de senpaga laboro.

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

[redakti] Efikoj

3328 n

Drogoj estas konataj pro sia povo malfermi la menson al stultaj ideoj. Ekzemple: "Ĉu eblas, ke la ĉielo vere estas verda, kaj ni nur kredas ke ĝi estas blua?" Por neuzanto de drogoj, tio estas stultaĵo. Por uzanto de drogoj, tio estas profunda filozofia demando. Tial drogoj vaste uziĝas en universitatoj, kie oni instruas tute stultajn ideojn kiel postmodernismon kaj la anglan.

[redakti] Drogmaniuloj kaj mensogoj

- Kiam drogmaniulo mensogas?

- Kiam lia buŝo estas malfermita.

[redakti] Ekonomio

Oni ordinare bezonas monon por drogoj. Se oni ne havas monon, oni ankaŭ povas doni amorservojn kontraŭ la substanco. Ankaŭ ŝtelo estas ofta rimedo.

[redakti] Aŭstralio

Du diferencaj specioj de drogo estis komunaj en Aŭstralio antaŭ la eŭropana setlado, kaj unu aldona specio estas konata el fosiliaj restoj. La insultantaj emuoj – kanguruoj kaj la kingkongoj – ambaŭ iĝis formortintaj tuj post la alveno de la eŭropanoj.[1]

[redakti] Idismo kaj drogmanio

Danke la interreto e la gotika ret-pagini e la "rock"-muziko, la yuni konoceskas la Idismon. Li paktas kun la idisti e danke narkotaji havas grandega sentimento di potenteso. Pro ke la Idismo rekomendas la kontentigon di omna deziri di l' individuo, lua adepti havas senetikan vivon e senregulan helpolingualan vivon. Ma la satisfaco di lua deziri ne adportas feliceson a li e li sinkas en narkotaji-eceso e mentala depreso por fine suocidar. Dume li facas multan shamindan agi, precipue profanacon de tombi. Ho genitori ! surveyez viayn filii, por ke ili ne relateskez kun la Idismo e ne vovez lian anmi a Belfrunto, nam la eterna damneso e la flami di l' inferno nerevokeble glutus lin.

1659

[redakti] Milito kontraŭ drogoj

La milito kontraŭ drogoj (aŭ "batalo kontraŭ neleĝaj narkotaĵoj" laŭ Pejno Simono) estas fiasko. La raporto publikigita la 30-an de septembro 2013 sur la retejo de la British Medical Journal lasas neniun dubon : la prohibiciaj politikoj – ligitaj al la nomo de la usona prezidanto Richard Nixon, kiu, la 17-an de julio 1971, levis la drogojn al la rango de « publika malamiko n-ro unu », ne plenumis siajn promesojn. Inter 1990 kaj 2010, la meza prezo de opiaĵoj (heroino kaj opio) kaj de kokaino eĉ falis respektive de 74 % kaj 51 %, se oni prenas en konsideron la inflacion kaj plibonigon de la pureco de la produktoj. Ĉu venis tempo konsideri alian metodon por lukti kontraŭ tiu plago, simile al kelkaj usonaj ŝtatoj kaj ankaŭ Urugvajo ?

[redakti] Molaj kaj malmolaj drogoj

Mola drogo estas la drogo, kiun vi uzas. Malmola drogo estas la drogo, kiun vi ne uzas kaj malestimas por plibonigi vian memestimon.

[redakti] Alkoholo

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Alkoholo.

Policisto vidas eksheroinomaniulon paŝi laŭ la strato. Li estas bone vestita, lia korpo aspektas diketa, kaj lia vizaĝo estas freŝe razita.

- Saluton! diras la policano. Kio okazis ĉe vi? Ĉio ŝajnas esti en ordo!

- Ho, jes ja! diras la eksnarkotulo. Mi purigis mian vivon helpe de dio, kaj ekde tiam, mi neniam plu estis enkarcerigita!

- Mirinde! Kiun religion vi praktikas?

- Dionizismon!

[redakti] Ekstazo

Ekstazo estas religia stato de tranco. Dum ekstazo, la mistikulo sentas esti ekstere de si aŭ de l' komuna mondo. La mistikulo povas senti la prezencon de Dio.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Notoj

  1. Nekredeble. Kia miraklo.
Content Navigation