Duŝilo
El Neciklopedio
"Sen sin tuŝi, ĉu eblas sin duŝi?"
~ Konfuceo
Enhavo |
[redakti]
Kiuj ne uzas?
Duŝiloj ne estas uzataj de
- Hundoj, ĉar ili estas sufiĉe inteligentaj kaj fleksaj por lavi sin per lekado.
- Robotoj, ĉar ili rustiĝus.
- Fiŝoj, ĉar ili pli ŝatas bani sin en la maro.
- Klingonoj. En tiu kulturo, oni kredas, ke por lavi la korpon la plej bona substanco estas ŝvito; kaj ŝvita odoro estas honorinda. Se tio ne plaĉas al vi, ne iru Klingonion.
[redakti] Historio
La unuaj duŝiloj aperis en la epoko de Hitlero, sed ili ellasis tergason anstataŭ akvon (^^;). Ne timu. Tiaj duŝiloj hodiaŭ pli maloftas.
Se vi rimarkos, ke la duŝilo en via domo ellasas gason anstataŭ akvon, bonvolu telefoni al la centro Simon Wiesenthal, kie oni verŝajne interesiĝas pri la nomo kaj adreso de via tubisto.
[redakti] Etiketo en duŝejo
- Por duŝi sin, oni unue forprenas ĉiujn vestojn. Ne hontu. Tio estas normala.
- Pudora knabino prenante duŝon ne rigardas aliajn homojn. Eĉ se ili rigardas ŝin.
[redakti] Eltrovoj
La kvarjara Anjo kuradas en la loĝejo kaj trafas en la [[banĉambro]n, kie ŝia patro duŝas sin tute nuda. "Ĉu vi ne foriras tuj?" krias la patro kolere-konfuze. Anjo trankvile retiriĝas, cerbumas iom, kaj poste iras al la patrino kaj diras: "Panjo, ĉu vi sciis, ke paĉjo estas knabo?"


