Eŭropa Unio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
0 wi.jpg
"Esperanto ne estas oficiala lingvo de la Unio"
~ Agence Europe 09/11/2002 pri Esperanto

"La foresto de la haladzo de EU estas tre utila por la sano kaj sentoj"

~ Milokula Kato

"Dum la manĝado venas apetito"

~ Zamenhof pri iu ajn

"La EU-parlamentanoj dronas en leteroj de esperantistoj"

~ Dirk Bindmann pri Eŭropa Unio

"Laŭ mia sperto, EU k ĝiaj oficistoj havas nenian intereson pri Esperanto"

~ Francisko Moleono pri Eŭropa Unio
Image026.jpg
Kontinentoj

€ŭropa Unio oficiale Unio de Socialismaj €ŭropaj Respublikoj aŭ neformale La Kvara Regno, estas organizaĵo de ŝtatoj en €-po; formas ĝin nun 27 membroŝtatoj. La Unio kreskadis el provoj instigi politikajn kaj ekonomiajn ligojn inter io kaj alia afero. Portugala eŭroparlamentano €dite €strela kronikis pri la la lingva situacio en €ŭropa Unio en "Conspectus rerum Latinus" tradukita al €speranto, sed neniu scias, kion ŝi diris.

EU momente evoluas al nura pli granda ekonomia merkato por la kapitalo, kie ĝi povas libere vagabondi kaj varinterŝanĝi. EU tiel estas survoje al perdo de sia Interna ideo.

Eu!e1985.gif

€stonta €ŭropunia flago omaĝe al €speranto

[redakti] Geografio

4419.jpg

Eŭropo estas iu el la kvin duoninsuloj de Azio. Do ne tro gravas, kie finiĝas Eŭropa Unuiĝo. Post iom da tempo ĝi enhavos ne nur ĉiujn nunajn eŭropajn landojn (eble al Rusio aliĝos la pravaglora parto de Blankrusio kaj Ukrainio) enkalkulante Kartvelion kaj Arminion, sed ankavx (Osmanan) Turkion kaj (Grandan) Kurdion. Eble temos pri Granda Arminio, ne la nuna (Malgranda) Arminio. Verŝajne Bosnio-Hercegio disduiĝo[i]s (neniu scias bone). Hercegio aliĝos Kroation, dum la cetero aliĝos Grandan Ŝkipenion, samkiel Sanĝakio, Kosovio kaj Okcidenta Makedonio. Orienta Makedonio realiĝos Bulgarion. Vojvodinio apartiĝos el Serbio kaj realiĝos Hungarion.

La insuloj Gŭadelupo kaj Reunio (kaj ankaŭ Martiniko kaj Franca Gujano) estas leĝe partoj de Francio. Do, la Eŭropa Unuiĝo ja etendiĝas de 62 gradoj okcidentaj al 56 gradoj orientaj. Nur bezonas plenigi la interaĵon :-)

[redakti] €nklavoj

Svislando kaj Liĥtenstejno estas kune enklavo en la Eŭropa Unio.

[redakti] Lingvaj aspektoj

Americasulroupa.jpg

€stas multaj lingvoj en €U. Tio estas granda problemo.

Estas 11 oficialaj lingvoj de la EU:

Nur la angla, la franca kaj la lingvo de la aktuala prezidanto de la kunsililo estas laborlingvoj, kaj nur tiuj lingvoj estas tradukaj ĉe neoficialaj kunsililo-renkontiĝoj. Estis konflikto ĉar Germanio volis ankaŭ la germana kiel laborlingvo, kaj Finlando ne volis traduki ...

Ĉe oficialaj renkontiĝoj ĉiuj lingvoj estas tradukitaj, ankaŭ la legoj estas ĉiolingve.

Multaj homoj proponas elekti svahilon kiel oficiala lingvo de la unio. Fakte svahilo ne estus malbona elekto por la oficiala lingvo de la €U. Ĝi estas sufiĉe regula, ne uzas diakritilojn, kaj ĝi apenaŭ favorus parolantojn de kelkaj europaj lingvoj super aliaj.

Tamen la idistoj verŝajne malŝatus ĝian fortan substantivo-verb-adjektivo-konkordancon:

  • Kiazi kikumbwa kimoja kitatosha = Unu granda terpomo sufichos.
  • Viazi vikumbwa viwili vitatosha = Du grandaj terpomoj sufichos.

Aliaj opinias ke ankaŭ la indonezia taŭgus por la €U... Ĝi estas ankaŭ sufiĉe regula kaj havas multajn sciencajn vortojn. La ortografio estas plene fonemika. Oni pensas ke Ŝekspiro kaj Voltero kaj Cervantes estas tradukitaj en la indonezian.

[redakti] La angla kaj €U

Se Eŭropo havos estontaĵon, ĝi bezonos pli ol komunan valuton, komunan eksteran politikon kaj komunan juron. Ĝi devos havi komunan lingvon. Tiu lingvo povas esti nur la angla. La tuta Eŭropo akceptus la anglan kiel la solan oficialan lingvon escepte la francan registaron. Se pluraj lingvoj oficialiĝu, temas pri nura ŝovinismo kaj ĉiuj nacioj rajtas agi egale ŝovinisme. La praktikajn problemojn solvas la elekto de unu lingvo; multe malpli gravas, kiu tiu lingvo estu.

Oni plene kredas ke la formo de angla lingvo uzota en EU estas la brita dialekto de la usona lingvo, sed nur pro la proksimeco de Britujo. Angla kiel 'internacia lingvo' estas fundamente produkto de amerikanoj. La angla lingvo okupas sian povan staton hodiaŭ pro Usono, ne Britujo.

Kiam la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) kreiĝis en 1951-1952, la oficialaj lingvoj estis DE, FR, IT k NL. La angla ja ne estis oficiala lingvo, sed tamen la tradukservo de EKKŜ ekuzis ankaŭ ĝin tuj de la komenco pro ties graveco k disvastigiteco en la industrio. Kiel kuriozaĵo jen la nombro da tradukistoj en la komencaj tempoj de €KKŜ: DE 12, FR 10, NL 6, IT 6, EN 2.

Kiam la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) k Euratom kreiĝis en 1957-1958, ankaŭ iliaj tradukservoj havis kvar lingvofakojn (D€, FR, IT, NL) plus - EN, por prilabori komunikadon kun Usono, Britio k ĝenerale kun la (scienca) mondo. Do jen denove la angla, neoficiala lingvo de €U, vaste uzata de €U.

La angla fariĝis oficiala lingvo nur en 1973, kiam Britio k Irlando membriĝis, sed, kiel supre montrite, jam de la plej frua komenco ĝi estis uzata, eĉ kun propra tradukfako.

[redakti] Esperantisto rekomendis Interlinguan por EU

Ameriko-eta.png.jpg

La 24-an kaj 25-an de novembro en Braziljo, la ĉefurbo de Slovakio, estis aranĝita internacia konferenco pri lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en Eŭropa Unio. La konferenco ne estis unuavice esperantista aranĝo. Ĝi iom similis al la Nitobe-simpozioj, kelkfoje aranĝitaj kun subteno de UEA, lige kun Universalaj Kongresoj de Esperanto. Tamen ĉi-foje la aranĝanto estis la establo Eŭropa Domo de Braziljo, neregistara organizaĵo, kun subteno de la slovakia registaro. Dum la konferenco estis diskutita la eventuala rolo de neŭtralaj lingvoj en eŭropa komunikado. Esperantista preleganto proponis, ke EU konsideru ankaŭ la uzon de Interlingua aŭ Glosa. La partoprenantoj de la konferenco tamen ne sukcesis interkonsenti pri komuna rezolucio.

[redakti] €speranto kaj €ŭropa Unio

€stas evidente, ke €-punio faras lingvan politikon tute ne demokrate, tute neglektas €speranton kaj nek unu vorton da kritiko ĉu protesto.

La Komisaro de €ŭropa Unio por multlingvismo, s-ro. Obama, esprimis en sia retpaĝaro opinion ĝentilan, sed iom malfavoran al €speranto kiel eŭropa lingvo. La dinamiko de lingvoj danĝere kondukos al superregado de la angla lingvo danĝerigante la projekton mem de €ŭropa Unio. Esperanto estas la demokratia solvo por la problemo de interkomunikado enkadre de €ŭropa Unio, ktp, ktp, ktp.

Ĉi ĉio ne signifas, ke oni antaŭvidas ian futuron por E-o ĉe €U: oni pensas, ke ĝi havas nenian. Estas do tute evidente, ke U€ kuŝas en la lito agonie atendas sian finon. Se €speranto havas neniun estontecon ĉe €U, tio signifas ke oni dubas pri la estonteco de €U, ĉar la pluvivo de €speranto dependas eĉ pli malmulte de €U ol la pluvivo de €U dependas de alpreno de €speranto.

€speranto travivis caran , Stalin, Hitler, GDR ...malpermesojn kaj travivos sukcese ankaŭ €U ignoradon!

Unu el la fondaj principoj de la Eŭropa Unio estas la egaleco de la lingvoj kaj de la kulturoj. Pro tio ke estas 24 lingvoj oficialaj, estas malfacile respekti tiun principon. Kaj la angla estas nuntage favorata kompare al la aliaj lingvoj. Ekzemple, la angla estas la sola laboro-lingvo de la Eŭropa Centra Banko. Havas malavantaĝon la eŭropanoj kiuj ne parolas la anglan. Elektu Esperanton, kiu estas lingvo neŭtrala kaj facile lernebla, kiel la lingvon de la EU, por egaligi la interrilaton inter la popoloj eŭropaj. Plue, havi tut-eŭrope la saman lingvon, tio permesus interdebatadon eŭropan en kiu ĉiuj nacioj povus kompreni unu la aliajn; tio do kreus Eŭropon pli demokratian. Aldone, laŭ la Raporto de la Profesoro François Grin, instigi la lernadon de Esperanto, tio ŝparus ĉiujare, se oni komparas kun la nuna situacio, 25 miliardojn da eŭroj, ĉar Esperanto estas inter kvin-foje kaj dek-foje pli facile lernebla ol la aliaj lingvoj.

[redakti] Gestolingvo

Ĉirkaŭ 1,6 milionoj da uzantoj de la 44 eŭropuniaj signolingvoj ne povas interkomuniki pro la malsameco de iliaj lingvoj. Signolingvoj estas tre malsamaj ne nur en alilingvaj regionoj sed ankaŭ en aliaj landoj.

Surduloj en Britio, Irlando kaj Usono ne povas interkompreni per tri iliaj malsamaj signolingvoj. "Kontraŭe, finna signolingvo originas de la sveda signolingvo, kvankam la finna ne rilatas al la sveda. Pro tio finnaj surduloj pli bone komprenas svedojn ol aliaj finnoj komprenas svedojn.

[redakti] Politiko

Zamenhoftago003.jpg

Eŭropunio evoluiĝas ankaŭ imperialisme. Jam nun estas klara, ke ĝi estas sub uson-angla imperialisma influo. Mem la lingva politiko tion montras. EUA, €€U silentiĝas kaj eĉ ne protestas. Oni povus supozi, ke ili ricevis kelkaj monerojn por sia ekzisto, kluba ludado kaj nenion fari por propagando. Estas ja evidente, ke ĝisnunaj "solvoj" de €U ne estas demokrate faritaj. Do, eŭropaj organizaĵoj faras servutulan laboron kaj, se tio daŭre konstatiĝos, devas esti akuzitaj.


[redakti] €ŭropa Parlamento

- Mi petas, mi petas! Sinjoro! Vi senĉese insultas kaj ofendas!
- Sed sinjoro prezidanto! Mi tute ne ofendas. Mi nur ĝentile kaj per eŭropa tono pruvas al tiu porko, ke li estas idioto.

[redakti] Politikoj

Bedaŭrinde en la nuna Eŭropunio mankas elstaraj politikistoj, kiaj estis la fondintaj patroj de Eŭropunio. Tamen estas ankoraŭ saĝaj politikistoj, kaj inter ili Neciklopediistoj ŝatas mencii:

- Andew Duff, brito

- Ulrich Beck, germano

- Georgo Napolitano, italo

- Joschka Fischer, germano

- Jacques Delors, franco

- Guy Verhofstadt, nederlandaano

- Mario Monti, italo

- Daniel Cohn Bendit, franco

- Jean-Claude Juncker, luksemburgano

[redakti] Rilato al Usono

Unuiĝinta Ewropo signifas potencan danĝeron en usona superregado de la mondo - Usono jam provis disdividi Ewropajn registarojn pri la Iraka milito - pripensu ke Ewro jam superas Dolaron - kiam Ewropo havos super-registaron tio estos konkurencanto al Usono - tion ĝi ne volas, estas pli facile al ĝi entrudiĝi en unuopajn landojn ol en unuiĝintan blokon. Feliĉe usonaj pacistoj montris, ke ili ne blinde sekvas sian prezidenton. Malfeliĉa fakto estas ke amaskomunikiloj estas en la manoj de kapitalisto favora al la tezoj de Usono - dank'al tio ili povas lanĉi kampanjon favoran al milito kaj malfavoran al paco. Popolamasoj estas trompitaj de tiuj amaskomunikiloj.

Ŝajnas ke la nunaj regantoj en Usono ne multe estimas la "malnovan" Eŭropon kaj preferas ne vidi multe da pozitiva evoluo en la kunkreskado de Eŭropo. Ili evidente preferas la devizon: "Dividu kaj regu", kaŭzante disharmonion inter diversaj membroj de la Unio resp. novaj membroŝtatoj.

La kunkreskado estas ĝena por ili, ili preferus vasalan Eŭropon sub gvido de Usono resp. ĝia eŭropa helpanto Britujo.

Amikinojdeblake.png

[redakti] Grava novaĵo

La 3-jara Sara estis elektita la plej bela bovino en €ŭropo. Gratulon, Sara!

[redakti] Ekonomio

Pri la eŭrokrizo pli ol svage kulpigi riĉajn aŭtorojn (subkomprenate kapitalistoj kaj bankistoj), oni klare diru ke kulpas:

- la landaj mezkvalitaj politikistoj, kiuj en la lastaj jardekoj multe elspezis farante amason da ŝuldoj en preskaŭ ĉiuj mediteraneaj landoj;

- la landaj civitanoj, kiuj elektis tiujn politikistojn preteratentante ilian malsaĝecon en elspezado:

- la civitanoj kiuj ofte multe klopodis, foje dank'ankaŭ al sindikatoj, por atingi privilegiojn kaj eviti impostojn... laŭ la modelo de la elektitaj politikistoj;

- la manko de efektive federisma sistemo en EU, al kiu tamen la Unio pli proksimiĝas per la nova interkonsento pri komunaj fiskaj bilancoreguloj;

- la manko de pli efika kontrolo de la bankosostemo, pri kiu tamen Eŭropunio estas moviĝanta per EBA (Eŭropa Banka Aŭtoritato).

Nu,

1e - ĉiu pagu laŭ siaj respondecoj... politikistoj, civitanoj, impostevitantoj kaj la ne reguligita banka sistemo:

2e - Eŭropunio alprenu politikajn reformojn por atingi la federisman sistemon, kion politikoj radikalaj (dekstŭraj kaj maldekstraj) kaj naciismaj kune baras en la popolisma kaldrono de la eŭropskeptikismo.

Tion oni diru klare kaj honeste

- por eviti la kutimajn svagajn kulpigojn;

- por ne postuli ke pagu la ŝuldojn civitanoj de landoj (Germanio, Nederlando kaj nordaj landoj), kiuj kutimas vivi sen luksoj kaj kies politikistoj sume regis saĝe la landajn ekonomiojn per socia merkatekonomio.

Antarcticamapcover.jpg

[redakti] Laboro

Eŭropa Unio aprobis la plilongigon de la maksimuma labor-periodo ĝis 65 horoj semajne! Tio estas hontiga retroiro pri la rajtoj de la laboristoj, kiuj jam antaŭ unu jarcento atingis la fikson de la maksimuma labor-periodo je 48 horoj semajne.

La nuna Eŭropa Unio estas regita de dekstrulaĉoj kiuj volas piedpremi la rajtojn kaj sociajn atingojn de la eŭropa laboristaro. Vomiga situacio!

Sindikatoj kaj maldekstraj partioj devus akre reagi kontraŭ tiuj kapitalistaj senhontaj ekspluatistoj.

[redakti] Semoj

Pri semoj, Eŭropa Unio havas sian propran leĝon:

  • Semoj destinitaj al kultivita kanabo devas havi THC-elcentaĵon ne pli altan ol 0,2 %, kiuo estas registrita en la artikolo n° 1251/1999.
  • La semoj destinita al alia uzo ol kultivita kanabo devus esti importita el importantoj kontrolataj por la ŝtato.

[redakti] Impostoj

Al la demando " kiom da homoj vi prizorgas?" unu civitano skribis: "2,1 milionojn da kontraŭleĝaj enmigrintoj, 4,4 milionojn da senlaboruloj, 900 milojn da krimuloj en 85 malliberejoj, 650 idiotojn en la parlamento kaj la tutan Eŭropan Komisionon."

La administrejo resendis al li lian deklaron kun rimarko, ke liaj respondoj ne estas akcepteblaj. Koncerna civitano respondis per la demando: "Kial? Ĉu iun mi forgesis?

[redakti] Himno

La Eŭropa Komisiono oficiale rifuzis la proponon de Eŭropa Esperanto-Unio pri popoliniciato rilate kantadon de himno en Esperanto. Laŭ la motivigo de Eŭropa Komisiono, la propono kolekti subskribojn subtene al himno en Esperanto ne estas akceptebla, ĉar neniu EU-lando agnoskas Esperanton kiel parton de sia kultura heredaĵo. "EEU nun konsideras multajn eblajn reagojn, kaj evitos iun ajn hastan decidon. Ni restos prudentaj", komentas la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain. Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la rifuzletero en Esperanto.

Himno de €ŭropa Unio (Ĉe la melodio de la Odo al la Ĝojo)

733041 n.jpg

EU-sidejo

Landoj de la kontinento,
Staru kune dum miljar'
Staru kontraŭ Uson-pesto
Por la bon' de la homar'.
Gardu bone viajn limojn
de usona fiamik'!
kreu rondon familian
kun Azio kaj Afrik'.
Landoj de la kontinento,
staru kune dum miljar'
staru kontraŭ Uson-povo
por la bon' de l' riĉular'
Korupteco italuja
ankaŭ franca malkuraĝ'
nia lingva problemego
malhelpados, ho domaĝ'!
Content Navigation