Eŭropo (antikva kontinento)

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
3302
"Ne sufiĉas saltadi sur sia seĝo kiel kaprido kriante "€ŭropo!" "€ŭropo!""
~ Charles de Gaulle pri €ŭropo

"Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas"

~ Zamenhof pri eŭropa amo al hundoj

"€ŭropo estas tiom interesa ... La diverseco de la kulturoj ... La muzikoj, la artoj ..."

~ Usonano pri €ŭropo

""La vera lingvo €ŭropa estas la tradukado""

~ Umberto €co pri €ŭropo

"€n €ŭropo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco homarana"

~ €dmond Privat pri €ŭropo

"Onu nur regardez e lektez la suba texto "

~ idisto

"Mi ŝatis lian apokalipsan stilon en la unua alineo"

~ João José dos Santos
Image026
Kontinentoj

"Mi ne scias, ĉu tio estas la ĝusta loko por atentigi pri tio, sed mi timas skribi sur la ĉefa diskut-paĝo de la Vikipedio"

~ Esperantisto
€ŭropo (laŭ Platono norde de Afriko, okcidente de Azio kaj oriente de Atlantido) estis kontinento, kiu -- laŭ la historio -- subite subakviĝis kaj malaperis. Ĝis nun multaj esploristoj serĉas la ĝustan lokon, kie eble iam ĝi troviĝis, aliaj eĉ dubas pri la vero de la antikvaj rakontoj pri ĝi.
Qy-eo e

Flago de €ŭropo

En la okcidentaj regionoj de Azio estas tamen hodiaŭ malgranda komunumo de strangaj uloj, kies ŝatokupoj estas farado de la tielnomata vera antikva eŭropa pico, kaj senĉesa kritikado de Usono. Tiu komunumo estas kelkfoje nomata "Malnova €ŭropo".

Finfine, €ŭropo estas granda aĉetanto de bova viando el Brazilo.

[redakti] Histerio

Histerio instruas al ni, ke kiam €ŭropo konvulsias, la mondo povas sekve ŝanceliĝi.

Ŝajnas ke historiajn faktojn, ni eŭropanoj preferas ignori ĉar ĝi simple ĝenas ilian komplekson de supereco. Pri ĉi tiu komplekso, cetere, ili devus multe honti. Konscii pri faktoj malhelpus al ili kredi ke ili estas la umbiliko de la mondo. Por eliri el ĉi tiu profunda historia nescio apenaŭ volas helpi eĉ superteknologia amaskomunikilaro. Ĝi anstataŭe volas ilin konvinki ke ĉio atentinda en historio komenciĝas per la malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo.

[redakti] Anatomio

Same kiel Brazilo estas la pulmo de la mondo, Orienta €ŭropo estas la koro de €ŭropo.

[redakti] Landlimoj

64144 n

Facila transiro trans landlimojn estas simbolo de ĉiu libereco. €rnest Bevin, Ministro pri €ksterlandaj Aferoj de Britio, kiam oni petis ke li resumu sian eksterlandan politikon, respondis ke ĝi estas: povi iri al la Stacidomo Viktoria, kaj aĉeti bileton por vojaĝi kien ajn li deziras, sen pasporto. George Bidault de Francio priskribis landlimojn kiel “les cicatrices de l’€urope” (la cikatroj de €ŭropo).

[redakti] Migrado

La mondo certe nun sin trovas antaŭ gravajn problemojn, kun loĝantaran eksplodon kaj median polucion. Sed la solvo al tio neniam povas esti ke la popoloj de Afriko kaj Azio migras al €ŭropo. Kompreneble ne! Ĉiu popolo devas respondeci por la estonto de sia propra lando.

[redakti] Gazetaro

Nu, diference de Ruslando, Ĉinio, Irano ktp. oni en €ŭropo vivas en libereco, demokratio kaj plurismo, kie ĉiu ĵurnalisto povas skribi kion li volas.

[redakti] Politiko

Kafokratio, speco de viena kafejokratio, ekzistas ne nur en €ŭropo, ĝi estas origine turka deliro.

[redakti] Troiko

€kde la financa krizo de 2008, €uropo, kolonio de tutmonda kapitalismo kaj de ĝia globaliga regtrudo, iĝis epicentro de tutmonda krizo. Ĝiaj popoloj suferas brutalajn strukturajn politikojn por submetiĝoj, similaj laŭ ĉiuj aspektoj kun tiuj trapasitaj de inter aliaj, sudaj landoj, dum la jardeko 1990 kaj komence de 2000.

La agantoj estas aparte la samaj: konservativaj registaroj aŭ social-demokratoj kaj la Internacia Mona Fonduso (IMF). Helpis tiujn ĉi, la €ŭropa Komisiono kaj €ŭropa Centra Banko por formi la sinistran kaj ĉiopovan "troika"-on, kiu nun trudas ĝiajn kruelajn drastaĵojn al la popoloj.

Glustelo

[redakti] Geopolitiko

Oni rekonas klare la kontraŭulon de Eŭropo: Usono, kiu per sia kulturo kaj speciale per sia lingvo sklavigas Eŭropon.

[redakti] €galeco

Konsideri ke ekzistas en €ŭropo grandaj nacioj kaj malgrandaj estas apreza eraro. Ĉiu lando havas sian proprecon, sian karakteron iomdepende de sia historio, nur tio. Riĉeco de €ŭropo estos tian diversecon, sed same kiel en klaso estas lernantoj kiuj komprenas rapide ke la diverseco estas riĉeco kaj aliaj kiuj fermas al si la pordon por/al la aliaj, nur filtrante bonan aeron.

[redakti] Lingvoj

Lastatempe en €ŭropo oni konstatis la emon de multaj eŭropanoj por la angla - bedaŭrinde anglaparolantoj ofte ne komprenas ilin kaj feliĉe oni parolas ankaŭ la germanan kaj la francan.

Diras Atestantoj de Zamenhof:

Kompreneble fiero esti eŭropano, amo al €ŭropo, devas esti signita per komuna eŭropa lingvo, neŭtrala rilate la eŭropajn naciojn kaj alia ol la usona, kiel ĉefa simbolo de eŭropismo. Lingve €ŭropa Unio en sia integriga proceso ne rajtas sekvi iujn perfortajn vojojn. Ĝi bezonas interkonsentitan neŭtralan lingvan solvon, identecan lingvon, kiu metas ĉiujn naciajn lingvojn en egalan pozicion: kaj la anglan kaj la slovenan, kaj la baskan kaj la irlandan, kaj la bretonan kaj la frisan senkonsidere pri la grandeco. €ŭropa neŭtrala normlingvo devus fariĝi ligilo inter ĉiuj eŭropaj normaj naciaj lingvoj. Kompreneble, eŭropa normlingvo ne estus nur identigilo, sed ankaŭ la ĉefa eŭropa komunikilo.

[redakti] Usono

Usonanoj ĝnenerale tute ne perceptas la lingvan problemon, ĉar, laŭ usonanoj, ĉiuj eŭropanoj parolas la anglan.

[redakti] €speranto

€stas sciate, ke €ŭropo havas grandan gravecon en la afero €speranto. Kelkaj el la eŭropanoj ekperspektivigis esperanton kiel eŭropan lingvon, anstataŭ labori por esperanto kiel internacia lingvo. Tio iom damaĝis la avancon de €speranto. La ideo de Esperanto kiel identeclingvo por Eŭropo tamen ekzistas ankaŭ ĉe kelkaj aliaj pensuloj en la Esperanto-movado.

Nuntempe, eŭropaj parolantoj de Esperanto ĝenerale estas maljunuloj el la epoko de la malvarma milito - kvankam studentoj en Polando kaj Hungario povas ankoraŭ doktoriĝi en la lingvo.

[redakti] €dukado

La okcidenteuropaj eduksistemo ne diras al la infanoj en tiuj landoj, ke eŭropaj ŝtatoj kaj iliaj proksimaj politikaj kaj kulturaj aliancanoj historie kulpis krimegojn. La sekvoj de tiuj krimoj en la viktimaj landoj estas similaj al la sekvoj de ĉiuj traumoj. La okcidenteuropaj eduksistemoj ne preparas siajn edukatojn por kunvivi sur la sama planedo kun homoj el 'aliaj landoj', kategorie dirite, kun la kutimaj riskoj de ĉiuj kategorioj.

[redakti] Religio

€n hodiaŭa €ŭropo ne ekzistas pli granda peko ol forgesi, kion oni volonte transprenis de aliaj landoj/popoloj/kulturoj. Kiu forgesas tion, estas kondamnita al tio, ripeti la malamikecon de jarcentoj.

[redakti] Islamo

€ŭropo estas invadata de islamanoj. La sola alternativo al subiĝo estas milito!

[redakti] Vidu ankaŭ


La Vikipedio havas malridigan artikolon pri Eŭropo.