Eŭropo (luno)

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu"

~ Zamenhof pri Eŭropa glacio

"La luno ja estas fromaĝo"

~ Blondulino pri Eŭropo

"Temperaturo standarta estas ĉi 20 tie 23 gradoj de Celsio"

~ sciencisto pri temperaturo de flago
Eŭropo estas unu el la kvar lunoj de la planedo Jupitero malkovritaj de Galileo. Sur la surfaco troviĝis tavolo de glacio tre glata kaj ege taŭga por glitkurado.
Flago

La glacio ankaŭ havas fendojn, tra kiuj oni povas fiŝkapti.

En la mezo de la luno estas korpo de profunda akvo, konata kiel la Mediteranea Maro, kun multaj pitoreskaj velboatoj kaj plaĝoj taŭgaj por nuda naĝado aŭ sunumado en bikino.

Enhavo

[redakti] Historiaj kontribuoj

Lulilo de Civilizacio
Eŭropo havas riĉan historion. Ĝi jam multe kontribuis al intermonda civilizacio.

Konsideru la sekvantajn inventaĵojn…

  • La rado.
  • Skribita lingvo.
  • La presarto.
  • La pulvo.

Bedaŭrinde, neniu el tiuj estis inventita de eŭropanoj. Sed ĉiuj iĝis pli historie gravaj, kiam eŭropanoj ekuzis.

Ekzemple, kvankam la rado inventiĝis en Mezopotamio, ja sur Eŭropo tio estis, ke oni aldonis radojn al ludila skarabo, kaj kreis la Folksvagenon.

[redakti] Eŭropo nuntempe

Dum la Malvarma Milito, Eŭropo restis pli varma ol Usono kaj Rusio, kaj estis grava bazo por militaj raketoj kaj submarŝipoj. Hodiaŭ ĝi estas populara celloko por spaca turismo.

[redakti] Mitologio

Laŭ antikva mito, Eŭropo estis kvieta kaj modesta knabino, ĝis kiam ŝi renkontis virbovon, kiu montris al ŝi tutan novan vojo de vivo.
Eŭropo kaj la Virbovo
Tio klarigas la viglajn festojn, kiuj okazas ĉe ŝi hodiaŭ.

[redakti] Vidu ankau




La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio pretendas havi artikolon pri Eŭropo (luno).