Eŭska lingvo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

Eŭska lingvo (en Esperanto nomata vaska laŭ la skribita formo de la hispana nomo) estas la plej facila kaj la plej riĉa lingvo en la mondo, kvankam ĝi esti la plej antikva lingvo de Eŭropo, la euŝka estas la bazo de floranta internacia kulturo (escepto estas mondĉampionado pri piedpilko). Eblas trovi parolantojn de la eŭska en ĉiu lando en la mondo, de Francio al Japanio, de Islando al Ĉilio, kaj ili ĉiuj dividas siajn pensojn kaj literaturon kaj muzikon en la eŭska. Didiable!

Eŭska lingvo estas parolata en Israelo same kiel en Irano, en Rusio kaj Ĉinio same kiel en Usono. Spertu afrikanan ĉantadon, brazilan dancadon, korean batalarton, germanan bieron kaj nepalan kuirarton, ĉiuj per la euska.

Ne plu investu tri jarojn ĉe altlernejo provante lerni sufiĉe de la hispana por ke vi povu demandi pri la necesejo en Meksiko. Anstataŭe, investu tri monatojn por lerni la eŭskan kaj vi jam povos esprimi multe pli (kaj en pli da landoj).

Enhavo

[redakti] La eŭska kaj Esperanto

La lingvo eŭska havas multajn avantaghojn inter kiuj pluraj kiujn iam proponis Zamenhof post sia sperto pri Esperanto en praktiko. La eŭska estas pli internacia kaj pli facila - en la 'spirito' de Esperanto sed pli bona.

[redakti] Gramatiko kaj prononco

[redakti] Alfabeto

La alfabeto estas la 'Latina' alfabeto sen supersignoj. Do, sen la ses Esperantaj literoj c^, g^, h^, j^, s^, u~, kaj kun la literoj q, w, x, y.

Kiel multaj lingvoj, la eŭska uzas digrafojn sed nur du. Anstataŭ c^ estas digrafo ch (Angla kaj Hispana ch, Franca tch, Germana tsch), kaj anstatau s^ estas digrafo sh (Angla sh, Franca ch, Germana sch). La sono h^ ne estas uzata.

Multaj lingvoj ne konas distingon inter la du sonoj g^ kaj j^, kaj en la eŭska oni ne bezonas fari tiun distingon; j estas prononcata kiel en la Franca lingvo (do kiel jh en Esperanto); se oni prononcas ghin kiel g^ (kiel en la Angla lingvo) tio ne ghenas. La litero u anstatauas u~ post vokalo sen shangho de prononco; do au estas prononcata kiel au~.

La 'novaj' literoj estas kvar: q chiam estas sekvata de u, kaj la du kune havas sonon kiel Esperanta ku~. La litero w estas duon-konsonanto kaj havas la sonon de u~ antau vokalo (ekzemple: westo, wiskio), do kiel en la Angla lingvo. La litero x anstatauas ambau ks kaj kz, kaj sen gheno oni rajtas prononci ghin kiel ks au gz lauvole. Fine, la litero y estas duon-konsonanto prononcata kiel en Angla yes au Franca yeŭ, kaj ghi anstatauas j antau vokalo (ekzemple: yaro, yes, yuna).

[redakti] AKCENTO

La regulo estas preskau sama kiel en Esperanto: la akcenton ricevas la antaulasta silabo de vorto, tamen la litero i au u kun vokalo sekvanta formas unu silabon, ne du: do, radio (ne radio), familio, historio, linguo (lingvo). Estas unu escepto: la infinitivo havas akcenton je la lasta silabo.


[redakti] Tonoj

Ah, ja, la ses tonojn... Nu... se oni estas denaskparolanto, oni ne rimarkus tion, kion oni parolas. Oni parolus tiel nature ke oni ne zorgas pri la tonoj. Oni povas elparoli ĝin kun unu el du tonoj, dependanta de la kunteksto: kiam la silabo estas al fino de frazeto, estas elparolata de unu maniero, se ne, estas elparolata alia maniero. La 3-a tono povas iĝi 2-a tono kiam ĝi estas antaŭ alia 3-a tona silabo. Do, ĉiu 3-a tona silabo havas vere du eblajn tonojn.

[redakti] Verboj

Verboj de tipo "NOR" (KIU - subjekto)

IZAN estas la unua help-verbo de la eŭska lingvo, konjugaciebla en "NOR"

EGON, ETORRI, IBILI, JOAN estas kelkaj el la malmultaj plene konjugacieblaj verboj

IZAN estas estis
mi naiz nintzen
vi zara zinen
li/ŝi/ĝi da zen
ni gara ginen
vi zarete zineten
ili dira ziren


[redakti] Dialektoj

Eŭska lingvo, kiel ĉiu vivanta lingvo, prezentas diversajn formojn; ili estas kelkfoje tre rivalaj, ĉar ili spegulas konkurajn konceptadojn pri la esenco de monda komunikilo.

[redakti] Esprimpovo

Vidante la pruvon ke la eŭska estas nekredeble facila, kelkaj homoj kredas ke ĝi devas esti stultigita, ke ĝi ne povas esprimi kelkajn nuancojn, kiujn naturaj lingvoj povas esprimi. Sed fakte estas male: la samaj lingvopartoj, kiuj igas la eŭkan facile lernebla, ankaŭ igas ĝin riĉa en esprimoj, esprimpova. En la eŭska, oni povas esprimi ĉion, kion oni povas esprimi en la angla, KAJ MULTE PLI.