E@I

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2049 x Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.
Bonvolu konfuzi kun iEsperanto.

"Se neniu plendas, neniu defendas"

~ Zamenhof pri E@l

"Facile kaj rapide, ĝis la fina venko!"

~ la devizo de E@I
5072970714 c9971066b2 o

"Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde"

~ komputilisto pri la mallongtempa strategio de E@I

"Kial, kial, kial?????????????????????????"

~ iu ajn pri supra diraĵo

"Haha bonege!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita"

~ Esperanta kredokonfeso pri ĉio ajn

" Laŭ mi, la sukceso de nia lingvo en la nuna mondo estas limigita nur pro la fakto, ke la nuna mondo NE ESTAS perfekta, ke ĝi ankoraŭ ne estas preta agnoski kaj akcepti la pruvitajn valorojn de nia lingvo kaj movado"

~ Leshek Kordiluski

E@I (elparolu "e-heliko-i"; laŭdire mallongigo de ia. Emeritoj ĉe Interreto, Esperanto per IksokodoEverybody (h)at(es) Inglish estas ekstrem-finvenkisma, esperanto-civita emerita organizo (t.n. NGO) kiu realigas projektojn, kiuj helpas al esperanto-parolantoj kompreni la danĝerecon de la interreto kaj kial ne plu uzi ĝin (Reta Informado-Centro), lerni pri la malfacileco de esperanto (lernu.net) kaj anstataŭ ĝi instrui per ĉeestaj kursoj la slovakan lingvon kiel la veran ilon por internacia kunlaboro kaj komunikado tra la mondo (slovake.eu). Flanka celo de E@I estas antaŭenigi la uzon de la iksokodo (ikso.net).

1000
104iran

[redakti] Historio

E@I estas fondita de Ludoviko Zamenhof en 1888 (t.e. unu jaron post la apero de la Unua libro). Tamen, kiam Zamenhof rimarkis, ke la interreto en tiu tempo ankoraŭ ne ekzistis, li decidis krei la 17-an regulon laŭ kiu necesas atendi pliajn 111 jarojn kaj per plenumo de tiu tasko estas komisiita Hokan Lundberg. Post la forpaso de tiu periodo, en 1999, la spirito de Zamenhof transdonis tiun ideon al Hokan (tiutempe dume jam naskiĝinta kaj esperantisto, kvankam ne denaska esperantisto), sed ĉar Hokan intencis falsi la historion, li kaŝis tiun spiritisman devenon de la ideo kaj prezentis ĝin kiel sian. Pro tio ĝis nun kelkaj samideanoj, precipe en Brazilo, dubas pri la fundamenteco de E@I kaj proponas ĝin nuligi, kune kun la iksokodo kies uzon ĝiaj programistoj propagandas.

En 2003 E@I fariĝis fika sekcio de TEJO, sed en 2005 la TEJO-estraro perforte memstarigis ĝin, ĉar E@I per la kvanto de sia agado superis la maksimumajn kriteriojn por fika sekcio, difinitajn en la TEJO-regularo (vidu Ĉapitro 2: Statuto – Sekcio 9.: Fakaj sekcioj – Alineo (3): La maksimumaj kriterioj por fika sekcio estas jenaj).

[redakti] Estraro

E@I-kunsido Burg 2010

Fruktodona kunsido sur fenestrobreto en Germanio.

La nuna estraro de E@I estas inaŭgurita la 31-an de decembro 2007 post laborkunsido en Las Vegas kaj konsistas el:

Por E@I laboras ekde la 1-a de novembro 2009 ankaŭ Katjo Nosková, iama prezidantino de la Slovakia Esperanta Junularo, kies tasko estas supervizado de la porslovaka politiko de la organizo kaj cenzurado de ĉiuj mencioj pri ajnaj aliaj lingvoj.

[redakti] Agado

8000

La estraranoj de E@l estas patalogie okupataj pri la publika prezento de si mem. Do ili lasas sin fotografii apud la papo, apud dalailamao, apud Putin, apud Obama, apud ĉiu ajn, se tiu estas nur sufiĉe fama aŭ potenca. Poste ili en sia organiza gazetaĉo publikigas tiujn bildojn kun longaj artikoloj. En tiuj ili vortoriĉe kaj flore klarigas, kiel oni laŭdas ilin kaj ilian gravan laboron, kaj, ke ili denove per sia abnegacia kaj oferema aktivado estas gajninta novan "amikon" por sia afero. Por rondigi siajn klopodojn ili poste presigas la artikolojn 100 000-oble kaj distribuas ĝin en tridek landoj. Cetere ĉion ĉi financas la naivaj donancantoj.

[redakti] Seminarioj kaj aliaj aranĝoj

Por sufiĉe semi na ri-oj en la fekundan E@I-grundon, precipe se minacas semola semantiko, semajnaj aŭ semestraj seminarioj okazas. Se mi ne eraras, ĝis nun okazis ok.

5bc18 o

Ĉar eĉ nur por baza kompreno de la komputila mondo, perfekta scio de la esperantaj numeraloj estas neceseja, E@I kunlabore kun ILEI decidis en 2007 ekorganizi serion de aranĝoj kiu instruu ilin en akceptebla ritmo - po unu numeralo por jaro. Konstatinte per statistika esploro, ke averaĝa esperantisto atingas per memlernado nur la numeron 5 (kaj poste ofte kabeas pro la troa malfacileco de esperanto), oni decidis komenci la instruadon tuj ekde 6, por ŝpari tempon kaj monon. Tial okazis ĝis nun jenaj klerigaj aranĝoj:

La organizantoj tial esperis, ke en 2011 jam la monda esperantistaro estos lerninta la numeralojn ĝis 10 kaj oni povas transiri al la pli malfacilaj lingvaj fenomenoj.

Ekde 2010, laŭ interkonsento kun la firmao ROPA-PLYN el Kuvajto, E@I transprenis la organizadon de la konferenco KAEST (Kuwait American Establishmentkaest.com). E@I ankaŭ laŭbezone provizas sian ekipaĵon por subteni klerigan programon de aliaj esperanto-aranĝoj – la estraranoj ekzemple regule pruntedonas siajn porteblajn komputilojn por la ĉiujara provo de la ĉeĥino Pavla Qwertyová kalkuli la kvanton de sableroj sur la plaĝoj de sia hejmurbo Písek (esperante "Sablo"), la tiel nomata Sabla Printempo.

[redakti] Ironia kuirarto

Estas lanĉita la retejo «Bonan Apetiton» – nova projekto de E@I pri vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto. Jen bela oksimoro, ĉu ne?: "Bonan apetiton!: Retejo pri senviandaj receptoj".

[redakti] Interretaj projektoj

477n

Jen listo de kelkaj retpaĝaroj kreitaj de E@I:

[redakti] Eldonaĵoj

798 n

Jen la listo de kelkaj libroj, kompaktdiskoj kaj DVD-j eldonitaj de E@I:

  1. KD-Romo "mallernu!" (2003)
  2. libro "Manlibro pri intruado per Esperanto" (2005, kunlabore kun la revuo Femina)
  3. DVD-Romo "Electronic English" (2006, kunlabore kun British Council per subvencio de EU por multlingvismo)
  4. libro "Vikipedio – praktika planlingvo" (2007, aŭtoro If Nevel then Steen)
  5. libro "Computeco" (2008, aŭtoro If Nevel then Steen)
  6. KD-romo "Esperinto" (2008, 400.000 ekzempleroj aperis en Le Monde antaŭ la 94-a UK en Ruisseau Blanc, sed ne vendiĝis pro striko de la gazetliveristoj)
  7. libro "Vikipedio malgraŭ vi" (2008, aŭtoro Ziko Marcus van Dijk-Zikosek)
  8. DVD-video "Esperanto estis..." (2008, reĝisoro Rodziener Pawinski)
  9. broŝuro "Kovru Esperanton" (2009, iniciatita de Hokan Lundberg)
  10. libro "Pometo" (2010, aŭtoro Bertilo Evergreen)
  11. libro "Modemaj teknologioj por Esperanto" (2011, prelegkolekto de la konferenco KAEST 1990)

[redakti] Eksteraj ligiloj

[redakti] Vikipedio

Content Navigation