FANDOM



AVERTO!
ONI EBLE KELKFOJE NE ESTIS EBRIA DUM LA REDAKTADO DE ĈI TIU ARTIKOLO.
BONVOLU EBRIIĜI KAJ RIPARI TION!
Ebriadoro

"Mi volas drinki kun vi, tamen mankas alkoholaĵo en mia domo, do mi restos ĉi tie malĝoje malebria."

~ Nerdo pri ebrio

"Por omna ago venas tempo di pago"

~ idisto

Ebrio Ĉiopova (bonalingve Ebrujo) estas la ununura dio de alkoholismo kaj grava koncepto en preskaŭ ĉiuj religioj. Interalie, la Ebrio estas ununura, senkorpa, mistera, ĉiopova, ĉioscia kaj eterniginda. Ĝi miksas la teron kun la ĉielo. Ĝi komunikas al homoj per ebriaj epifanioj. Ĝi fajfigas homojn pri moralordonoj kaj la juĝoj de bonuloj.

Oni povas konstati, ke la Ebrio venkis la diojn de la religioj kaj eĉ la diojn de la filozofoj. Du ecoj distingas kaj grave helpis la karieron de la Ebrio: ĝi malseverigas moralon kaj intimigas personojn, kvankam ĝi kaŭzas ĵaluzon. Esence ĝi estas malsevera kaj kompata amuzo, ne iu senkora, kolera patro.

Laŭ raporto de sociologoj, la adorado de Ebrio eksponente plimultiĝis en 2016 post Brexit kaj la usona elekto de Donaldo Trompo kiel prezidento.

Ebrio kaj religio Edit

Kvankam preskaŭ ĉiu homo sur la tero rekonas la Ebrion, la alkoholistoj ne nepre kredas, ke la Ebrio de ne-alkoholistoj estas la sama Ebrio, kiun ili adoras.

Laŭ gnostikismo Ebrio ekzistas kune kun Dio, kiu kreis la mondon pro Ebrio. Laŭ gnomismo Ebrio malfermas la okulojn al la mondo de gnomoj. Laŭ kristanoj Ebrio venas el la sango de Jesuo Kristo; laŭ Islamo tio estas nur metaforo kaj Alaho malpermesis ĉian drinkadon pere de Mahometo.

Ebrion en la helena mitologio reprezentis Dionizo. Laŭ Nietzsche la antikva nerdo Aristotelo anstataŭiĝis Dionizon per la racio. Tamen li verŝajne diris tion nur pro tio, ke oni ne invitis lin al la plej bonaj festoj.

Laŭ puritanoj, la Ebrio estas tro kruela kaj netolerema (postebrio, urbodetruo, puno de patro al siaj infanoj kaj edzino, ktp) por esti justa, tro erarema (ekzemple, la kontraŭdiroj kaj kontraŭsciencaj "epifanioj" de ebriuloj) por esti ĉioscia, kaj nesufiĉe freneza por esti Dio. Tamen oni facile pruvis la ekziston de Ebrio sed de Dio ankoraŭ ne.

Senafero biero kaj homo

BatojEdit

Ebriulo, vangofrapas sian edziniĝintan filinon. Ŝi ekploras:

Neniu amas min! hejme mia edzo batas min, kaj ĉi tie batas min mia patro.

– Stultulino. Mi ne celis vin, sed vian edzon: li batadis mian filinon, kaj mi batas lian edzinon...

Kio estas drinkuloEdit

– Paĉjo, kio estas drinkulo?

– Ĉu vi vidas tiun duopon da hundoj? Jen: la drinkulo vidas kvar hundojn!

– Sed, paĉjo! tie estas nur unu hundo.

EbriuloEdit

Ebria aŭtomobilisto kolizias kun aŭto de policanoj. La policanoj tuj eliras el la aŭtomobilo. Apenaŭ la ebriulo ekvidas ilin, diras:

- Gratulojn! La akcidento ĵus okazis, kaj vi jam alvenis!

SangotestoEdit

Ebriulo faras aŭtomobilan akcidenton kaj oni portis lin duonsveninta al hospitalo. La postan matenon li revekiĝas ankoraŭ iomete ebria, kaj demandas al la kuracisto:

- Kion mi havas?

- Laŭ la analizojn, vi havas tro malmulte da sango en la alkoholo.

Ebriujo Edit

Ebriujo (iam ankaŭ Ebrilando; v. ĉi-sube) estas formala nomo de la komunumo de ebriuloj kaj ties kulturo, de tiuj lokoj kaj institucioj kie la alkoholo estas uzata por ebriiĝi. Oni diras Ebriujo, ĉar temas pri lando, kvankam kompreneble ebriuloj loĝas ĉie sur la tersurfaco. Foje oni diras, ke Ebriujo estas ĉie, kie ebriuloj kundrinkas. – La vorto konservas la tradician formon Ebriujo malgraŭ tio, ke en landnomoj populariĝis la vortfino -io. Unu motivo, aldone al la forta tradicio, estas tio, ke Ebriio estus malbela.

En Estonio je la 2-a de junio 1944 kelkaj organizaĵoj (ili preferas nomi sin establoj) ebriiĝis kaj fondis la Ebrian Civiton, kiu nuntempe estas subjekto de internacia juro kaj firmigis la rilatojn inter la ebriuloj, kiuj sentis sin apartenantaj al senŝtata diaspora drinka grupo. Kvankam la Ebria Civito tiam uzis la nomformon Ebrilando, kiun ĝi mem difinas laŭ sia interpreto de alkoholismo, nuntempe oni preferas simple diri Ebriujon.

En aprilo 2007 hispano ebriiĝis kaj fondis la ŝercan Ebria Respubliko.

415417903 n

Polica problemoEdit

Knabeto akompanas sian patron.

- Paĉjo, kion signifas "ebria"?

- Vidu, filo, jen staras du policistoj. Se mi vidus kvar policistojn anstataŭ du, mi estus ebria!

- Sed, paĉjo, tie staras nur unu policisto!

KlarigoEdit

Iom antaŭ tagiĝo, ebriulo vagas tra la urbo.

Policano ekvidas lin, kaj diras, “Ĉu vi povas diri, kion vi faras ekstere je tia horo?”

La ebriulo diris, “Se mi povus, mi jam estus hejme!”

Ebria lingvo Edit

La ebria lingvo estas sankta lingvo, la komuna lingvo de la alkoholistoj kaj oficiala lingvo en Ebriujo.

Oni kredas ke post la jaro 200 de nia eraro, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo sobre parolata, sed tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa drinklingvo de la alkoholistoj, ne sole por religio kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, literaturo, filozofio, medicino kaj scienco. La ebria germana kaj poste la ĉeĥa kaj estona movadoj ĝin modernigis kaj preparis por laika uzo. La moderna nacia movado (Alcionismo, nomita honore de barata biero) ĝin revigligis kiel parolatan lingvon en Estonio en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La Rusa Mandato de Estonio rekonis la ebrian kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la malnova ŝtato (la estona, la rusa kaj la ebria). La ebria komunumo en Estonio rapide kreskis kaj jam post la unua mondmilito, ekde la jaroj 1920-aj, la ebria fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la komunumo.

Samtempe en Usono oni persekutis alkoholistojn en granda pogromo, la Prohibicio. Post la dua mondmilito, kiam oni eksciis pri la teruraj agoj de la Prohibiciistoj, la bezono de ebria ŝtato klariĝis. Do la ebria lingvo nature fariĝis la ĉefa lingvo de la ŝtato Ebriujo en 1944. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 1 miliardo da ebriuloj.

La ebria estas skribata per la ebria alfabeto, kiu devenas de la internacia alkohola alfabeto, kies origino estas la verdafea antikva alfabeto, uzata de ĉiuj variantoj de la verdafea lingvo kaj ankaŭ la origino de la greka, etruska kaj latina alfabetoj. Tiu malnova verdafea alfabeto tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la sobruloj en 125. La nova ebria alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn "ebriajn" lingvojn, kiel la ebri-germanan, la ebri-irlandan, la ebri-francan, la ebri-estonan, la ebri-ĉeĥan, la rusan, ktp.

La ebria alfabeto konsistas ĉefe el diftongoj. Eblas aldoni konsonantojn, sed tio estas kutima nur kiam oni ne sufiĉe ebrias. Precipe en postebriaj verkoj, estas emo uzi pli multajn konsonantojn por kompreniĝi kaj faciligi la aĉeton de plia alkoholo.

Oni legas ebriajn tekstojn ebrie.

Ebria influo en Esperanto Edit

La uzo de la ebria lingvo kiel lingvo de la Ebrio kaŭzis, ke pluraj ebriaj etimoj estis adoptataj en la fontolingvoj de Esperanto, kaj de tie en Esperanto. Ekzemple: el ebria prononco de klasika latina /k/ rezultis la eklezia prononco /tʃ/. El tio rezultis la esperanta vorto "feliĉa".

Ofta ebriaĵo estas la senpensa transpreno de la ebria formo de angla vorto al Esperanto.

Almenaŭ unu persona nomo de la okcidenta civilizo estas origine ebria : Noa.

Himno al Ebrio Edit

Ebrio
William Auld

la boteloj staras vice,
kamarade kaj komplice
sur la altaj murobretoj --
botelegoj, boteletoj,
verdaj, flavaj,
grasaj, kavaj,
palpebrume en la lumo
min invitas al konsumo,
gluta, tuta,
ĉes-refuta
forkonsumo de l' enhavo,
de la verdo, de la flavo,
de likvoro glate glita
svate ŝvita
kvate kvita
strate strita
streta
struta

mi rimarkas: en angulo
sidas ia ina ulo
kiu ridas ĉevaldente
kaj rikanas sento-tente,
sin ekmovas,
kison blovas,
krurojn ŝovas:
kaj mi povas
super ŝtrumpo vidi blankon,
sangomankan
gamboflankon.
mi vin amas, bela ino,
mi adoras vin sen limo,
volas tuŝi,
kune kuŝi,
kaj karesi,
kaj forgesi,
pri la griza ver' forgesi
grila priva vorgeresi
vira vorga pivaresi
vipareŝi
mi neŝeŝi
neŝeŝi
ŝuvi puvi pova-povaŝ
diri kie ŝiŝ ŝin trovaŝ
la ne
la ne-ŝe
ne-ŝeŝ
ŝeŝ
dako danto danko dankon
dankon
padonu mineŝtaŝ bria
padon'
padon'
'kon
'kon

paŭzo
naŭzo