Edmondo Privata

El Neciklopedio

(Alidirektita el Edmond Privat)
Iri al: navigado, serĉi
Maroun04.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!



1903439170 n.jpg
Robert-Privat.jpg

"Vivon Privat'an kaŝu la muroj"

~ Zamenhof

"Nesciata la volo de Dio"

~ Pastro pri supra diraĵo

"Tua odoro ofensus la nazala appendico di morto"

~ Idisto al Privat

"Neniam bedaŭru, ke vi tro malmulte manĝis"

~ Thomas Jefferson al Privat pri dieto

"Facila legolibro pri la vivo de junulo. Verkita en 1909"

~ libroservo de UEA pri Privata juneco

"Mallonga, sendetala"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Mi foje aŭskultis alilingvanojn esprimi miron pri tio"

~ Tonjo del Barrio pri Privat

"Kiel dolchaj rememoroj!"

~ iu pri Privat

"Espero ne necesus sen mizero"

~ Hans-Georg Kaiser

Sankta Edmondo Privata estis unu el la kvar evangeliistoj kaj unu el la 12 Apostoloj de Zamenhof.

Edmond Honda Privat
1296715916478.png
naskiĝis en tradicia volapukista familio kiu fervore private kredis je Johano Moseo Ŝlejer kiel la Ĉifalo. Edmond private studis filologion de la eŭska lingvo en Eŭsklingvio kie li diplomiĝis. Dum kvar jaroj private laboris kiel tradukisto de la eŭska al volapuko ĉe eldonejo en Volapukio. Kaj poste laboris en la Volapuka Ambasadejo de Eŭsklingvio. Dum tiuj jaroj li aŭskultis pri la alveno de nova Mesio kiu alportis novan revelacion nomata Esperanto. Li tuj decidis private esplori tiun revelacion kaj tutkore akceptis ĝin.

Post la mortigo de Zamenhof tiu kuraĝa evangeliisto private esperantigis (antaŭe evangelizi) en la montaro de Idujo kie li fondis kelkajn komunumojn kiuj ne plu ekzistas pro impona idigado al la kamparanoj. Li mortis pro bruligado far terorista idista grupo en la 75 jaro p.Z. La esperantista Biblio enhavas leterojn liajn senditaj al la Esperanto-komunumoj kiuj li fondis dum liaj vojaĝoj.

[redakti] Privata Sekretario

1298440219872.jpg

Kabe renkontas sian amikon Privat, kiu ridetas kaj aspektas tre bonstata. Pri tio Kabe miras, ĉar ĝis nun Privat ĉiam malsukcesis en siaj aferoj.
"Ho, vi ridetas kaj vere aspektas bonhavulo!" eksklamas Kabe. "Ĉu vi komencis sukcesozan entreprenon?"
"Jes," kontente ridetas Privat. "Mi eĉ ĵus dungis Privat-sekretarion."
"Mirinde! Sed diru, kial vi bezonas Privat-sekretarion?"
"Mi lin dungis por ke li nuligu miajn zorgojn."
"Kiel? Mi ne komprenas."
"Nu, ĉiumatene mi transdonas al li ĉiujn neagrablajn poŝtaĵojn."
"Do, ĉiujn poŝtaĵojn!"
"H'm. Li prilaboras la poŝtaĵojn tiel ke mi povas deteni min de ĉiuj malagrablaĵoj. Tial mi bonalingve lin nomas mia 'zorgnuliganto'."
"Sed diru, amiko," insistas Kabe, "tia kunlaboranto certe kostas multe da mono."
"Jes ja. Li havas salajron de 3'000 spesmiloj!"
"Ĉu jare?"
"Ne, ne..., 3'000 spesmiloj monate!"
"Sed, kiel vi gajnas sufiĉe da mono por pagi lin?"
"Nu, tio estas lia unua zorgo."

Aliaj lingvoj
wikia