Edmondo Privata

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg
Robert-Privat.jpg

"Vivon Privat'an kaŝu la muroj"

~ Zamenhof

"Nesciata la volo de Dio"

~ Pastro pri supra diraĵo

"Tua odoro ofensus la nazala appendico di morto"

~ Idisto al Privat

"Neniam bedaŭru, ke vi tro malmulte manĝis"

~ Thomas Jefferson al Privat pri dieto

"Facila legolibro pri la vivo de junulo. Verkita en 1909"

~ libroservo de UEA pri Privata juneco

"Mallonga, sendetala"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Mi foje aŭskultis alilingvanojn esprimi miron pri tio"

~ Tonjo del Barrio pri Privat

"Kiel dolchaj rememoroj!"

~ iu pri Privat

"Espero ne necesus sen mizero"

~ Hans-Georg Kaiser

"Mi sincere esperas (sed timas, ke mi eraras), ke via opinio baziĝas sur manko de scio, ĉar tion oni povas ŝanĝi."

~ Lingvisto pri ĉi tiu artikolo

"Kia fuŝaĵo!"

~ Ĥorĥo Kamaĉo

Sankta Edmondo Privata estis unu el la kvar evangeliistoj kaj unu el la 12 Apostoloj de Zamenhof.

Edmond Honda Privat (france Banque Privée Edmond de Rothschild)
6478.png
naskiĝis en tradicia volapukista familio kiu fervore private kredis je Johano Moseo Ŝlejer kiel la Ĉifalo. Edmond private studis filologion de la eŭska lingvo en Eŭsklingvio kie li diplomiĝis. Dum kvar jaroj private laboris kiel tradukisto de la eŭska al volapuko ĉe eldonejo en Volapukio. Kaj poste laboris en la Volapuka Ambasadejo de Eŭsklingvio. Dum tiuj jaroj li aŭskultis pri la alveno de nova Mesio kiu alportis novan revelacion nomata Esperanto. Li tuj decidis private esplori tiun revelacion kaj tutkore akceptis ĝin.

Post la mortigo de Zamenhof tiu kojon-hava evangeliisto private esperantigis (antaŭe evangelizi) en la montaro de Idujo kie li fondis kelkajn komunumojn kiuj ne plu ekzistas pro impona idigado al la kamparanoj. Li mortis pro bruligado far terorista idista grupo en la 75 jaro p.Z. La esperantista Biblio enhavas leterojn liajn senditaj al la Esperanto-komunumoj kiuj li fondis dum liaj vojaĝoj.

[redakti] Privata Sekretario

5392.jpg

Kabe renkontas sian amikon Privat, kiu ridetas kaj aspektas tre bonstata. Pri tio Kabe miras, ĉar ĝis nun Privat ĉiam malsukcesis en siaj aferoj.
"Ho, vi ridetas kaj vere aspektas bonhavulo!" eksklamas Kabe. "Ĉu vi komencis sukcesozan entreprenon?"
"Jes," kontente ridetas Privat. "Mi eĉ ĵus dungis Privat-sekretarion."
"Mirinde! Sed diru, kial vi bezonas Privat-sekretarion?"
"Mi lin dungis por ke li nuligu miajn zorgojn."
"Kiel? Mi ne komprenas."
"Nu, ĉiumatene mi transdonas al li ĉiujn neagrablajn poŝtaĵojn."
"Do, ĉiujn poŝtaĵojn!"
"H'm. Li prilaboras la poŝtaĵojn tiel ke mi povas deteni min de ĉiuj malagrablaĵoj. Tial mi bonalingve lin nomas mia 'zorgnuliganto'."
"Sed diru, amiko," insistas Kabe, "tia kunlaboranto certe kostas multe da mono."
"Jes ja. Li havas salajron de 3'000 spesmiloj!"
"Ĉu jare?"
"Ne, ne..., 3'000 spesmiloj monate!"
"Sed, kiel vi gajnas sufiĉe da mono por pagi lin?"
"Nu, tio estas lia unua zorgo."

[redakti] Biblia privateco

Luko 12:2-3

Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kaŝita, kio ne estos sciata. Tial, kion vi diris en la mallumo, tio estos aŭdita en la lumo; kaj kion vi parolis en orelon en internaj ĉambroj, tio estos proklamita sur la tegmentoj.
39 n (1).jpg

[redakti] Diplomatia kariero

13 n.jpg

En la komenco de la dudekaj jaroj, kiam kreiĝis Ligo de Nacioj, unu el la interpretistoj estis Edmond Privat, profesoro pri la angla lingvo. Laŭ peto de iu delegito, li eĉ komencis traduki en Esperanto ties intervenon, ĝis la prezidanto (anglo) interrompis lin.

Dum la jaroj 1923-1926 Edmond Privat, pinta pioniro de Esperanto, estis vicdelegito de Irano ĉe tiama Ligo de Nacioj. Li uzis sian pozicion por antaŭenigi Esperanton.

Laŭ oficialaj dokumentoj de la brita registaro, oni konsideris Iranon "duon-civilizita ŝtato". Tiaj ŝtatoj laŭ la brita vidpunkto povas doni gravajn postenojn al eksterlandanoj pro ties pli granda kompetento, sed ankaŭ pro subaĉeto. Edmond Privat laŭ la samaj britaj dokumentoj estis "maniulo" pri Esperanto, kaj tial misuzis sian pozicion por antaŭenigi lingvon kies progreso neniel rilatis al la interesoj de Irano (tiam nomita Persio).

[redakti] Historiisto

Edmondo Privata publikigis siajn Penisojn pri la Revolucio en Francio. Li, kiu antaŭe apogis la Usonan Revolucion, ŝokis siajn samtempulojn pro sia senindulga kritiko de la Franca Revolucio. Lia libro iniciatis tion, kio hodiaŭ nomiĝas la « Revolucian Debaton » (provu rigardi la bildon de pli malproksime) : la teksto kaŭzis la redaktadon de multnombraj, kontraŭstaraj pamfletoj.

Por historiisto Edmondo Privata, Bismarck "restis nedisputita monda ĉimpanzo ĉe la ludo de multflanka diplomatia ŝako dum preskaŭ dudek jaroj post 1871, [kaj] dediĉis sin mem ekskluzive, kaj sukcese, por elteni pacon inter la potencoj."

[redakti] Omaĝo

La ĉefsidejo de Edmondo Privata, la plej granda pornografia firmao de Eŭropo, estas en Barcelono.

Content Navigation
Aliaj lingvoj