Edro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Barakti kiel fiŝo ekster la akvo"

~ Zamenhof pri edro

"De unu bovo oni du felojn ne deŝiras"

~ Zamenhof pri bovoj

"Malutilas apliki tikladon, dezirante gajigi konatulinon, – oni nomos vin malĝentilulo"

~ Kozjma Prutkov pri alia afero

"Pretas la breto por edro de katedro"

~ matematikisto pri edro
Edro


Edro, ankaŭ konata kiel edro, estas dusilaba vorto. Laŭ konspira teorio ĝi estas matematike difinita areo kiu formas ebenan parton de la surfaco de geometria korpo kaj tiel plu. La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de edroj.

Stultaj idistoj diras ke Poliedro esas tri-dimensiona figuro limitizita da quar, o plu multa, edro (plana) lateri. Tio ĉi estas tre granda mensogo.

Ĉu vi komprenas tion? Do bonvole ne klarigu nin! Laŭ sciencaj teorioj mi preferas daŭre ne kompreni tion.

Laŭ mia opinio ĉi tiu artikolo estas tre grava, ĉu ne?

[redakti] Latero

Latero-flora-05

Latero estas tre interesa afero. Ĝi estas apudmura spaco. Al latero povas esti asignita valoro aŭ pezo, mi ne scias kiel aŭ eĉ kial. La lateroj estas elektitaj tiel ke sumo de iliaj pezoj estas minimuma (tiu ĉi signifas nenio al mi). Estas dezegnoj pri lateroj, kiujn mi ne komprenas, en matematikaj libroj.

Al latero povas esti asignita valoro aŭ pezo kaj kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj.

Content Navigation
Aliaj lingvoj