Edzino
El Neciklopedio
"Mi jam fikis ŝin"
~ Via amiko pri via edzino
"Mi ankaŭ jam fikis ŝin"
~ Sapfo pri via edzino
"Ĉiuj jam fikis ŝin..."
~ Ĉiuj pri via edzino
Edzinoj estas tre danĝeraj: edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo.
Enhavo |
[redakti] Utilo
Edzino kaŭzas multan enuon (al vi kompreneble, ne al viaj najbaroj). Edzinoj tre utilas por malŝpari monon kaj eviti seksumadon (al vi, kompreneble, ne al viaj amikoj). Edzino sin tenis tute apatia al edzo, sed utilas por fliki rompitajn ŝrumpojn kaj lavi kalsonetojn. Edzino turismas. Ŝi kontrolas la mapon kaj certigas la vojon.
[redakti] Neutilo
Sinjoro Muelisto vizistas karcerulon. “Kial vi volas nepre viziti la rompŝteliston, kiu lastsemajne ŝtelrompis vian loĝejon – ĉu vi volas venĝi vin aǔ insulti lin?” demandas la policisto ĉe la akceptejo al s-ro Muelisto, kiu petis viziti la ĵus kaptitan rabiston. “Ne tute ne, mi nur volas scii de li, kiel li sukcesis, je la 2-a matene eniri mian loĝejon, sen ke mia edzino ion rimarkis!”
[redakti] Dommastrado
— La diablo prenu tian ordon! ĉiun fojon, kiam mi volas vesti novan ĉemizon, ĝi ĉiam estas sen butonoj!
— Kiel vi ne hontas, grandaĝa viro, tiel brui pro kelkaj mankantaj butonoj! Rigardu la infanojn : ĉe ili la tutaj vestoj estas disŝiritaj, kaj ili ne diras eĉ unu vorton.
[redakti] Sano
Kuracisto vizitas virinon kies malsana edzo kuŝas hejme. „Sinjorino, via edzo bezonas plenan ripozon. Mi preskribos bonegan trankviligaĵon." „Kaj kiom ofte en la tago mi devas doni ĝin al li?" „Eĉ ne unu fojon. Male, vi prenu ĝin mem kiel eble plej ofte."
[redakti] Maturado
La Roma oratoro Cicero diris al unu homo, kiu diradis, ke lia edzino havas 30 jarojn : « ĝi estas sendube vera, ĉar jam 10 jarojn mi aŭdas tion ĉi de vi ». [J. Seleznev.]
[redakti] Maljuniĝado
- Kio plej rapide maljunighas che viro? - Lia edzino
[redakti] Naskkapablo
Juna edzino naskis filinon. La edzo volis sciigi la patron de sia edzino pri tiu ĉi fakto, aldonante, ke la fakto havis lokon en la sepa horo matene kaj ke poste per letero li skribos pli detale. Li telegrafas : « Hodiaŭ matene sepa filino naskita. Poste pli. »
[redakti] Renovigo
Fama aktoro telefonis al ĥirurgo. „Profesoro, mi petas vin veni tuj. Mia edzino suferas pro apendicito." „Tio ne eblas. Antaŭ preskaŭ unu jaro mi mem operaciis ŝin je apendicito, kaj ne ekzistas apendico kiu denove kreskas." „Vi ne komprenas, profesoro. Ne la apendico sed mia edzino estas nova."
[redakti] Idista Edzino
Idisto demandas al sia edzino:
- Ke preferas Vun che me kara ? Mea homula muskoli o mea intelekto ?
- Tua humur-senco !!!
[redakti] Memoro
Edzo: Ni vere ne povas permesi al ni lutreolan peltmantelon. Mi laboras po dek du horoj ĉiutage kaj eĉ tiel ni havas apenaŭ je la lupago. Edzino: Sed por tiu juna vendistino tiam antaŭ dek jaroj vi havis la monon, ĉu?!
[redakti] Mono
Plej inda investo estas akiri belan in-veston por sia edzino!
[redakti] Venĝemo
Ulo estas en malsanulejo, mortante. Kuracisto diras al lia edzino, "Ni ĵus diris al li, ke li baldaŭ mortos. Eble, decas, ke vi parolu kun li nun."
La edzino eniras la ĉambron. La mortanta ulo diras, "Mia kara. Estas io mi devas diri. Mi vin malfidelis."
La edzino diras, "Ŝŝŝ.... Ne priparolinda. Kial vi pensas, ke mi vin venenis?"
[redakti] Morto
Du uloj ludas golfon. Kiam ili atingas la trian truon, funebra procesio pasas. Unu el la uloj haltas, demetas la ĉapelon, kaj staras senmove, ĉapelo sur koro, ĝis la procesio estas irita.
La alia ulo diras, "Tio estis tre bone kaj afable."
Remetante la ĉapelon, la unua ulo diras, "Nu, mi povas fari ne malpli. Ŝi estis tre bona edzino."
[redakti] Postvivo
Oni scias, ke geedziĝo daŭru nur ĝis la morto, sed kelkaj edzinoj volas ankaŭ daŭrigi ĝin post la morto!
Ekzemple, foje vidvino decidis partopreni mediuman kunsidon por kontakti sian mortintan edzon. Kiam li fine aperis, ŝi tuj demandas:
- Ho, karulo, ĉu vi estas feliĉa tie?!
- Jes, mi estas feliĉega!
- Sed, ĉu vi estas pli feliĉa ol kiam vi kunvivis ĉe mi?!
- Jes, ja!
- Do, kiu estas tiu loko?!
- La INFERO!!!!


