Egiptio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Eptio estus lando de la egiptoj, kiuj estus homoj, sed la loĝantoj de Egipto ne estas egiptoj ! Egipto estas la lando"

~ iu ajn konfuze kaj histerie pri Egiptujo
Nacia Flago
Egiptio, ankaŭ nomata Egipto (ne io eĉ malpli ujo!), ĉar la antikva nomo estas greka el la egipta kaj signifas Hat kâ ptah "La kastelo de la spirito de Ptah". Eble oni povus nomi la moderna ŝtato Egiptio, eble ne. Ĝi estas lando de mumioj, kiuj vivas en piramidoj.
Egiptaĵo.jpg

La loĝata loko pli seka de la mondo estas Asuán, en Egiptio, kie la jara mezumo de pluvoj estas de 50 mm.

[redakti] Historio de Egiptujo

La unuaj homoj, kiuj alvenis al Egiptio, estis A. Piotet en Ismailia, Robert Laussac kaj René Japiot en Alexandria en 1901. La lasta en 1903 presis artikolon "La Correspondance Egyptienne illustrée." En 1908 Fadie en Chartum gvidis Esperanto-kursojn kaj hieroglifa Esperanto iĝis nacia lingvo. En 1922 aperis gazeto Egipta Esperantisto. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 estis 6 urboj.

La nacio pli kaj pli atingis palpeblan formon, kiel i. a. pruvas la regule aperantaj artikoloj en la enlanda gazetaro, precipe araba (1929). La loĝantaro de Port Said, konsilita de C. M. Cather, faris bonegan laboron. Pli kaj pli montriĝas la fruktoj de koresponda kurso en araba lingvo (1930). Valoran instigon ricevis la laboro per la vizito de Joseph R. Scherer kaj kelkaj paroladoj. La apero de araba lernolibro de Amin El-Mofti en Aleksandrio faciligis la instruadon (1932). La ekzisto de arabaj ŝlosiloj kaj flugfolioj faciligis senteble la laboron. Specialan meriton pro sia senlaca laboro akiris Tadros Migalli en Fayoum, kiu fariĝis la efektiva gvidanto de Egiptio. Ĉiama helpemo de Nassif Marus. Lastatempe la loĝantaro de Kairo tre vigliĝis dank' al la kunlaboro de L. N. Newell, kiu organizis kurson laŭ Cseh-metodo (1933).

[redakti] Moderna Matematiko

Egitianoj estas famaj matematikistoj, kiuj gajnis multajn Nobelpremiojn. La Rhind-a papiruso (ĉ. 1650 a.K. estas alia teksto, manlibro pri aritmetiko kaj geometrio. Krom doni formulojn por areo kaj metodojn por multiplikado, dividado kaj laborado je unitaj frakcioj, ĝi ankaŭ enhavas indikaĵon de scio, inkluzive de faktoreblaj nombroj (??) kaj primoj; aritmetika kaj geometria meznombroj; kaj simplecaj interrilatoj de, kaj la Kribrilo de Eratosteno, kaj la teorio de perfektaj nombroj (nome, tiu de la nombro 69). Ĝi ankaŭ montras kiel solvi unuaordajn linearajn ekvaciojn

Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popolo Respubliko de Ĉinio - Idujo
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kurdistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio - other -stan
South Asia Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Southeast Asia Singaporo - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato
wikia