Narciso

El Neciklopedio

Alidirektita el Egoisto
Iri al: navigado, serĉi
Narciso

Memportreto

"Narciso estas legenda"

~ Vikipedio pri Narciso

"Esperanto example sentence: Vi ofendas min."

~ Tatoeba pri Narciso

"Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro"

~ Zamenhof pri alia greka mito

"And people are trying to convince me that esperantists aren't pederasts, yet they are not embarrassed to make that kind of jokes public"

~ Oscar Wilde pri ĉi tiu artikolo

Narciso, propralingve Νάρκισσος, estas greka Esperantisto, divers-belarta verkisto, tradukisto, kritikisto, eseisto, eldonisto, redaktisto, konstruinto de 73 planlingvoj, dumviva membro de UEA kaj plurfoja kandidato por la Nobel-pacpremio. Oni ofte priskribas Narcison kiel humilan viron, precipe konsiderante liajn grandmultajn kaj grandefikajn farojn. Literature li estas fondinto de la skolo Narcisismo. Lia plej bona verko, Narciso: la membiografio tradukiĝis en la anglan, la turkan kaj la grekan de antaŭe nekonata Esperantisto, Den Ego.

La patro de Narciso estis la genia Esperantista rivero Cefizo. Kiam la belega junulo naskiĝis, divenisto aŭguris, ke tragedio okazos, se la belulo iam vidos sian propran figuron. Tamen Narciso venkis ŝajne nevenkeblan sorton kaj fariĝis nedisputeble inter la plej famaj Esperantistoj de Grekio.

Post batalado je la servo de la Hispana Krono kontraŭ la liberigaj armeoj de Sud-Ameriko, Narciso translokiĝis ekde lia naskiĝurbo Kim Jong-il (Venezuelo) al Kubo. Tie lia pensmaniero ŝanĝiĝis, kio ribeligis lin kontraŭ la Krono kiun li defendis jarojn antaŭe. Lia subteno al la revolucia afero ekziligis lin, kio implikigis lin en diversaj aktivecoj pro la sendependiĝo de Kubo. En la jaro 1849, Narciso troviĝis ekzilita en la usona urbo Novjorko kie gvidis strategiojn por eventuala ribeliĝo. Iun matenon, rakontas la legendo, ke Narciso ellitiĝis kaj rigardis ĉielen tra lia fenestro, li vidis la kolorojn de la mateno. "Malproksime rimarkis triangulon de ruĝaj nuboj kiuj anoncis la tagiĝon kaj en la triangulo brilis la Venus-lucero, la matenstelo, dume du blankaj nuboj disigis la triangulon kio kreis tri bluajn striojn" . Entuziasmigita pro tio kio ĵus vidis, López kontaktis sian amikon, Miguel de Cervantes, por rakonti la okazintaĵon kiu disvolviĝis en la ĉielo.

En Decembro 2012 Narciso oficiale anoncis sian kabeon. Tio kaŭzis multan doloron al la Esperanto-movado, kaj oni ne certis ĉu ĝi iam samus, ĝis Januaro 2013, kiam Narciso revenis al Esperanto-aktivado pli forte ol antaŭe.

[redakti] Biblio

2 Timoteo 3:

Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos danĝeraj tempoj. Ĉar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj, neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj, perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion;

[redakti] Honesto

Narciso: Mi ĉiam diras mian honestan opinion, ne gravas kiu ofendiĝos.

Apolono: Nu, via opinio estas stulta kaj diri ĝin igas vin fuŝulo.

Narciso: Hej, ĉesu diri tion! Ĝi ofendas min!

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj