Ekonomiko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon"

~ Zamenhof pri Ekonomiisto

"Tu non debe defender Interlingua contra mi, proque io non lo attacca!"

~ Interlingvisto

"Laboro por Ido estas laboro kontraŭ Esperanto"

~ Ekonomikisto

"Ne mi vandalas, sed vi vandalas"

~ iu pri vi

Ekonomiko estas troigitaj aŭ neraciaj pensoŝablonoj, kiuj, laŭ kogna psikologio, daŭrigas la efektojn de psik-malsanajn statojn, precipe deprimon kaj anksiecon. EkonomiistoEkonomikisto estas sadika ulo, kiu deziras sklavigi kaj mortigi la tutan homaron. Temas pri gravuloj kiuj tre ofte inspiris la misagadon de politikistoj kaj regantoj, kaj pro tio iamaniere regas la mondon.

Ekonomistoj ne scias tajpi sur skribmaŝino. Mi konis unun, kaj tiu preskaŭ rompis al si la manojn dum tio.
09876

[redakti] Ekonomikaj leĝoj

12651070445

Ekonomistoj ĉiam estas gviditaj de neŝanĝeblaj kaj neeraraj leĝoj, ekzemple:

  • Ŝtata administracio estas kiel bonboniero en nutraĵdeponejo: vi devas forŝiri, kio estas forŝirebla, antaŭ ol ili trovos vin.
  • Kun reformo tio estas kiel kun porko. Se vi volas reformi la porkon en fumaĵitan staton, vi devas unue mortigi ĝin.

[redakti] Scienceco

Ekonomiko estas la scienco, kiel komputiko aŭ lingvistiko.

[redakti] Buĝeto

Ĉiuj seriozaj organizaĵoj kaj entreprenoj faras anticipan planon pri siaj enspezoj kaj elspezoj por vidi, kiom da mono ili povas uzi por diversaj agadoj kaj aktivaĵoj. Tiu plano nomiĝas buĝeto, kaj ĝi plej ofte estas farata por unu jaro anticipe.

27046889 n

[redakti] La remalkovro de la frateco en la ekonomio

La gravaj nuntempaj krizoj ekonomiaj naskiĝas el la iompostioma malapudigo de Dio kaj de la proksimulo en la avida serĉo de la materiaj bonoj. La nuntempa krizo estu favora okazo por reakiri la virtojn de la prudento, de la sobreco, de la justeco kaj de la forteco.

[redakti] Ekonomika estudo

Ulo revenas al la urbo kie li, antaŭ dudek jaroj, ĉestis universitaton. Li renkonas lian antaŭan ekonomikan profesoron. Ili parolas, kaj la profesoro diras, “Mi havas la finan ekzamenon de la nuna kurso. Jen, legu.”

La ulo tralegas ĝin kaj diras, “Tio ne povas pravi. Ĉiuj la demandoj samas kiel la demandoj je la fina ekzameno mi faris!”

“Ho,” diras la profesoro, “Tio ja estas prava. Ĉiuj la demandojn samas kiel tiam. Kompreneble, la respondoj ĉiuj malsamas.”

2920 n

[redakti] Totmonda ekonomio

Kiam oni priparolas "tutmondiĝon" kaj kontraston inter riĉaj kaj malriĉaj landoj, ofte aperas proponoj, ke riĉaj landoj fordonu parton de siaj riĉaĵoj al la malriĉaj landoj, por ke ĉiuj landoj estu egale riĉaj ( egale malriĉaj). Sed tiel oni ne solvos la problemon de malriĉeco. Kial iuj landoj (ekzemple, eŭropaj) estas riĉaj? Tio estas rezultato de ilia alta kulturo, de laboremo kaj ordemo de iliaj popoloj. Per aliaj vortoj, ilia materia riĉeco estas rezultato de ilia richeco spirita. Fine de la dua Mondmilito Germanio kaj Japanio estis plene detruitaj, sed ili mirinde rapide restariĝis kaj fariĝis ankoraŭ pli potencaj. Ankaŭ Sovetunio rapide kuracis siajn vundojn, ĉar en ĝi regis ordo. Nun Rusio travivas unikan krizon, ĝia ekonomio preskaŭ plene ruiniĝis. Kial? Okazis neniu granda milito, neniu natura kataklismo. Sola kaŭzo de la krizo estas stulteco de rusiaj registoj. Kaj dum Rusion regas kretenoj, nenia mono helpos al ĝi.

Tio rilatas ankaŭ al aliaj malriĉaj landoj. Se ili volas pliriĉiĝi, ili devas plisaĝiĝi. Neniuokaze ili devas postuli, ke riĉaj landoj fordonu al ili parton de siaj riĉaĵoj. Tiaj agoj devas esti bonvolaj kaj ne tro grandaj. Neciklopedio subtenas ĉiajn humanitarajn kampanjojn. Oni povas kaj devas helpi dum katastrofoj, epidemioj, malsato. Sed postuli plenan disdividon de la riĉaĵoj, kiel proponis fama heroo de rusa literaturaĵo "Hunda koro" Sharikov, estas danĝere, kaj tia "justa" disdivido estus tre maljusta. Iuj speciale kultas en malriĉaj popoloj senton de ofendo kaj ĵaluzo kontraŭ riĉaj popoloj. Iuj disvastigas malĝustan opinion, ke riĉeco de Eŭropo kaj Norda Ameriko baziĝas sur ŝtelado kaj ekspluatado de la "tria mondo". Kultado de tiaj mensogaj kaj fiaj ideoj finfine povas konduki al tutmonda interrasa milito.

[redakti] Lingvo

Se dum negoca pritrakto ĉeestos argentino, usonano, hungara, polo, turko, kiu estos la laborlingvo?

6004 enlrg

[redakti] Priekonomiaj pozicioj de la skolastikuloj kaj Tomaso

Ĉi-kaze la atento koncernas tiuepokajn konceptojn pri la mono kaj ĝian pruntodonon. Skolastikuloj malmilde kondamnis la pruntodonon de mono monrentan, identigitan kun uzuro, kiu ajn estu la aplikita procento. Tomaso rompetis tiun rigidecon deklarante lica monrenton pro la ankrado de la mono de la kreditoro, konsiderinte ke ĝis la redono la pruntedonanto estas senigita je liaj financoj.

Ĝenerale skolastikismo subtenis la konvencian valoron de la mono kio kuntrenas ke la mono valoras nur se la personoj ĝin uzantaj al ĝi rekonas valoron, ĝin uzante kiel varinterŝanĝilon. Tiu kondiĉo. tamen, estas necesa sed ne sufiĉa. La mono akiras valoron ne nur pro tio ke la uzantoj tiel ĝin konsideras: la mono devas havi ankaŭ intrinsekan valoron.
Skolastikuloj kunfandis valoron intrinsekan kaj valoron konvencian de la mono, kiuj estas ofte kontraŭstarantaj. Dum Alta Mezepoko komencis cirkuli la notoj-de-banko (bankonoto poste nomata “monbileto”) nur paperaj kiuj estis uzataj en pagoj kaj valoris kiel la ora mono: tio montradis ke la mono povas havi valoron ankaŭ pro la simpla fakto ke la personoj al ĝi rekonas valoron (= valoro konvencia kiel kondiĉo necesa de la mono).
Laŭ skolastikuloj la mono estis varo kiel kiu ajn varo utila por akiri aliajn varojn. La varo-mono, male, akireblas kontraŭ alia varo kiu povas esti alia mono aŭ oro; por ke la posedanto de mono povu enkasigi oron necesas ke la mono posedu valoron tian ke estu motivita la prezo pagita. Tia valoro ne estas la kapablo akiri varojn samvalorajn kiuj garantiu la monon (= valoro de la mono, sed ne intrinseka), sed intrinseka valoro kiun ĝi havus ankaŭ se ne uzata kiel varinterŝanĝilo; ekzemple, la oro per kiu ĝi estas stampita. En tiu kazo, kiu aĉetas monojn aĉetas oron per kiu ili estas faritaj, aŭ oron kiu estas deponita kiel garantio de la noto-de-banko = monbileto.
La intrinseka valoro implicas konvencian valoron, dum ne valorus la malo (spite de la fakto ke la valoro konvencia, nome la sekureco ke aliaj akceptos kiel pagon la monon, estas valoro de la mono).

Ni diros ke la mono estas produkto (de la monfarejo) kaj, kiel okazas por la difino de produkto, pago kaj utiligo estas samtempaj; ankaŭ laŭ skolastikismo, la rilato inter la akiranto de mono kaj kompensito per oro (aŭ alia mono aŭ varo) elĉerpiĝus en la interŝanĝo: ne troviĝas sinsekvaj rilatoj kiuj pravigu la transdonon de interezoj.
Malfermiĝo al la mondo de la kredito okazas per la konsidero ke kiu pruntas monon, dum certa tempo, ankras la kapitalon kiun li donas al la ŝuldanto; la rento-pago laŭ Tomaso estas legitima kompenso pro la perdo de la uzo de la kapitalo pruntita, kiu dume produktas por la ŝuldanto.
Alimaniere kiu elmetas monon senan je intrinseka valoro devus pagi la ĝin aĉetantojn kiel pagilon, kiuj estas la samaj kiuj ĝin akiras. En la momento de la emisio mono legitimas nenian tipon de interezoj kaj, se sena je intrinseka valoro, eĉ ne la pagon de de prezo (ĝi devus esti emisiata senpage). Tion intuiciis Tomaso.

[redakti] Esperanto

Materia helpado estas preskaŭ ĉiam ne efika. Multe pli efika estas helpado intelekta: per teknologio, instruistoj, specialistoj ktp (alia afero, ke ne ĉiuj ŝatas lerni). Sed plej efika estas helpado ideologia: per noblaj homaranismaj ideoj, per humanisma filozofio. Kaj, eble, plej potenca helpado al ĉiuj malriĉaj landoj estus disvastigo de Esperanto. La internacia lingvo kun sia altega interna ideo plibonigos la homojn kaj reunuigos tiujn popolojn kun la cetera homaro. Jen al kiuj konkludoj devus venigi diskutado pri "tutmondiĝo". estontajn militojn...

[redakti] Totalitarisma ekonomiko

En vero, ambaŭ Stalin kaj Hitler koncentris la ekonomian decidpovon en homoj kiuj blinde subtenis ilin. Estroj de firmaoj kiuj ne subtenis la "grandan estron" simple malaperis. Kompreneble, la estroj de multaj firmaoj en Germanio estis judoj.

[redakti] Famaj ekonomikistoj

Content Navigation