Ekvacio de Drako
El Neciklopedio
"Kio estas lernita, ne estas perdita"
~ Zamenhof pri ekvacioj
"Mi tute malkomprenas homaron. Ankoraŭ ni ne kapablas interkomuniki per neŭtrala lingvo (kiel Esperanto) sed oni klopodas komuniki kun eksterteruloj..."
"Ne facile komprenebla, ĉu ne?"
"Nun ni povas konkludi neniom el la ekvacio de Drake"
"Estas aferoj, kiujn ni neniam kapablos kompreni..."
~ blondulino pri la supra diraĵo
Enhavo |
[redakti] Historio
Drake formulis sian ekvacion en 1961 dum la preparado de la konferenco de Green Bank. Tiu konferenco farita en Green Bank, West Virginia, Usono, establis SETI-on kiel sciencan fakon. La participantoj de la konferenco inkluzivis astronomojn, fizikistojn, biologojn, sociajn sciencistojn, kaj industriajn gvidantojn, kiuj kunvenis por diskuti la eblecon trovi inteligentan vivon ekster la planedo tero.
La Green Bank konferenco estis la unua renkontiĝo uzanta la ekvacion.
La granda demando pri la nombro de komunikantaj civilizacioj en nia galaksio povus, el la vidpunkto de Drake, esti reduktita al sep pli malgrandaj demandoj per lia ekvacio.
[redakti] La ekvacio
en ĝi:
- E = la nombro de civilizacioj en nia galaksio kun kiuj komunikado povus esti ebla (t.e. kiuj parolas Esperanton).
- V* = la averaĝa kvanto de estiĝo de verdaj steloj po jaro en la nia galaksio
- fp = la parto de tiuj steloj, kiuj havas planedojn
- ne = la averaĝa nombro de planedoj kiuj povas eventuale havi vivon po stelo kiu havas planedojn
- fℓ = la parto de la antaŭa kiu vere evoluas vivon je iu tempo
- fi = la parto de la antaŭa kiu vere evoluas inteligentan vivon, kiu interesiĝas pri Esperanto
- fc = la parto de civilizacioj kiuj evoluas teknologion kiu elsendas Esperantajn programojn
- L = la daŭro de tempo dum kiu tiaj civilizacioj elsendas riceveblajn Esperantajn programoj, bazita en historio de Radio Polonia.
[redakti] Alternativa formulo
La nombro de steloj en nia galaksio nun, N*, rilatas al la proporcio de formiĝo de steloj R* per
en kiu Tg = la aĝo de la galaksio. Supozante por simpleco ke R* estas konstanta, tiam malsukcesis analizi formulon (nekonata funkcio\x): N^{\ast} = R^{\ast} \x T_g kaj la Drake ekvacio povas esti reskribita en alternativa formo formuligita per la pli facile observebla valoro N*.
[redakti] Pli da Nerdaĵoj
Oni povas pridemandi kial la nombro de civilizacioj devus esti proporcia al la "kvanto de estiĝo de steloj", kvankam tio teknike faras sencon. (La produto de ĉiuj faktoroj escepte L diras, kiom novaj civilizacioj estas naskitaj ĉiujare. Vi multiplikas kun la vivdaŭro por ricevi la kvanton. Ekzemple, se averaĝo de 0,01 novaj civilizacioj estas naskitaj ĉiujare, kaj ĉiu vivas dum 500 jaroj averaĝe, tiam averaĝe 5 ekzistas je ĉiu tempo.) La origina Drake ekvacio povas esti plievoluigita al pli realista modelo, en kiu la ekvacio ne uzas la nombron de steloj formiĝantaj nun, sed tiuj, kiuj formiĝis kelkajn miliardojn da jaroj antaŭe. La altenativa formulo, uzante la nombron de steloj en la galaksio, estas pli facila por ekspliki kaj kompreni, sed ĝi implicite supozas, ke la kvanto de estiĝo de steloj estas konstanta dum la vivo de la galaksio.
[redakti] Plievoluoj de la Draka ekvacio
Diversaj aldonoj al la baza ekvacio estas diskutitaj de Nerdoj, dum blondulinoj serĉas sovaĝan fikadon.
[redakti] Taksoj de la faktoroj
Drake kaj liaj kolegoj taksis en 1961 jenajn valorojn:
- V* = 10/jaro
- fp = 0.5 (la duono de ĉiuj verdaj steloj havas planedojn)
- ne = 2 (verdaj steloj kun planedoj havas 2 planedojn kun ebleco evolui vivon)
- fl = 1 (100% de tiuj planedoj evoluas vivon)
- fi = 0.01 (1% de tiuj parolas Esperanton)
- fc = 0.01 (1% de tiuj eblas komuniki per radio)
- L = 10,000 jaroj (tiuj restas dum 10,000 jaroj).
La taksitaj faktoroj rezultas E = 10 × 0.5 × 2 × 1 × 0.01 × 0.01 × 10,000 = 10.
[redakti] Diskuto de la faktoroj
Ĉiuj tiuj faktoroj estas diskutendaj de nerdoj kaj tute ne precize konataj. Kvin el la sep faktoroj povas fakte esti inter 0 kaj unu. Do la tuta rezulto povas esti inter 0 kaj iu ajn. Oni povas juĝi la formulon sencenca.
La astronomo Carl Sagan argumentis, ke decida faktoro estas la ebleco, ĉu teknologia civilizacio povas eviti mem-detruon. Por Sagan la Drake ekvacio estis forta motiviga faktoro por lia intereso en temoj de la medio kaj liaj strebadoj averti kontraŭ nukleaj militoj.
Post 1961 kreskis la timo, ke nia civilizacio post mallonga tempo eluzos siajn fontojn de energio. Tio mallongigos la faktoron "L". Vidu en raporto de la klubo de Romo.
Ernst Mayr de Harvard, biologisto argumentis, ke la tero dum 3,8 miliardoj da jaroj evoluis 50 miliardojn da specoj, sed inter tiuj estas nur unu inteligenta civilizacio, kiu nur ekzistas ekde 1887.
[redakti] Fermi paradokso
Enrico Fermi atentigis, ke, ne estas provo ke iu ajn vere parolas Esperanton. Tio estas nomata la Fermi paradokso.
[redakti] Vidu ankaŭ
- listo en angla kaj aliaj versioj traserĉenda kaj tradukenda
- Arecibo-mesaĝo
- SETI
- SETI@home
- Wow! signalo
