FANDOM


K-di

"Se Dio ekzistas, kial fekado estas tiom malpura?"

~ Murskribisto

"Se Dio malamas samseksemon, kial li faris gejojn tiom beletaj?"

~ Gejo pri la supra diraĵo

Ni scias, ke Dio estas vera, ĉar Li montris Sin al ni trimaniere: per la horloĝaro, per Lia Vorto, kaj per Lia Filo, Jesuo Kristo.

Konebleco pri la eksisto de Dio, aŭ perracia konebleco pri la ekzisto de Dio kaj ties atributoj, ĉi-tie raportas pri la sinteno de religioj kaj filozofioj rilate la racia kapablon de la homa racio atingi racian certecon, per raciaj pruvoj, pri la racia ekzisto de Dio. Pli ol diskuto pri la valoro de iliaj argumentadoj ĉi tie estas celataj iliaj sintenoj kaj juĝoj pri la konfido je la homa racio rilate la racian malkovron pri supernaturaĵoj. Kiel sciate, la religioj distingiĝas en revelaciitaj kaj tute homaj, kvankam distingo iom superebla ĉar ĉiuj religioj proklamas ke je sia origino agas manifestacio de io dia aŭ persona supernaturaĵo. Do, se la supoze revelaciitaj religioj ignorus la fonton de sia kredo, ĉu ili ankoraŭ konfesus la konvinkon pri la ekzisto de Dio? Kaj tiun konvinkon ili gajnus argumentante per la racio?

Tiu ĉi artikolo ignoras la diskutojn pri la valoro pruvanta de la argumentoj kaj ankaŭ des pli estas ignorataj la kontraŭargumenadoj eventuale priskribeblaj en alia artikolo.

HorloĝismoEdit

Young-stalin

La plej baza pruvo de la ekzisto de Dio estas simple tio, kion Li faris. «Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo» (Romanoj 1,20). «La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo» (Psalmo 19,1).

Se vi trovus horloĝon en la centro de kampo, vi ne supozus, ke ĝi nur “ekaperis” el nenie aŭ ke ĝi ĉiam ekzistadis (malgraŭ la malbenitaj evoluistoj). Pro la plano de la horloĝo, vi supozus, ke ĝin faris planinto. Sed estas multe pli granda plano kaj ĝusteco en la mondo, en kiu ni vivas. Niaj metodoj por mezuri tempon estas bazata ne sur poŝhorloĝoj, sed sur la faritaĵoj de Dio—la regula turniĝo de la tero (kaj la radioaktivaj ecoj de la atomo cezio-133). La universo montras al ni grandan planon; kaj tio argumentas, ke ĝin kreis Grandan Planinton.

Sekve, Dio ekzistas ĉar horloĝoj ekzistas.

Dia VortoEdit

Dio ankaŭ montris Sin al ni per Lia Vorto, la Biblio. Tra ĉi tiu skribaĵo, la ekziston de Dio oni traktas kiel memstare evidenta (Genezo 1,1; Eliro 3,14). Kiam homo skribas sian membiografion, li ne malŝparas tempon per provi pruvi sian propran ekziston. Simile, Dio ne uzas multegan tempon por pruvi Sian ekziston en Lia libro. La vivŝanĝemeco de la Biblio, ĝia honesteco, kaj la mirakloj, kiuj akompanis ĝian skribadon, devus sufiĉi por doni al ni kialo por pli intente studi ĝin.

Sekve, Dio ekzistas, tiel kiel Robinsono Kruso, Kiu, Doktoro Watson, kaj aliaj homoj, kiuj skribis pri si mem ekzistis!

Resume, Dio ekzistas ĉar la Biblio diras, ke Dio ekzistas. Oni kredu je la Biblio, ĉar ĝi estas la vorto de Dio. Ĉar la Biblio estas la vorto de Dio, Dio devas ekzisti. Ĉu vi komprenas?

Skiza listo de pruvoj por demonstri la ekziston de Dio Edit

Vinkulo

Ili estas varispecaj kaj ne ĉiuj tute aŭ parte akceptitaj de ĉiuj teologioj kaj filozofioj:

La argumento de la universala konsento: temas pri iama propono de Cicerono (de natura deorum), laŭ kiu la tutmonda kredo de la popoloj je io ajn dieca estas pruvo sufiĉa por aserti la ekziston de Dio. Tiukaze la malplimulto nuna nekredanta ne povus kontraŭi ĉar la argumento apogiĝas sur la pasinto.

La argumento ontologia: ĝin eltrovis Ansero en la verko Proslogio. La argumento, plej ofte tiel disvolviĝas: Dio estas estulo tia ke ne eblas pensi ion pli grandan, kaj tio por la menso kaj en la realo. Tiel, se ni prikonsideras la estulon plej grandan, ni ne povas pensi konkrete ke Li ne posedas la karakterizon de la ekzisto ĉar la koncepto mem pri li entenas la ekziston. Laŭ jarcentoj filozofoj ĝin estimantaj, ellaboris diversmaniere. La versio Kartezia de la ontologia argumento prezentiĝas tiel: laŭ difino, aŭ laŭesence, Dio estas perfekta; nu, la perfekteco implicas, interalie, la ekziston kiel atributon aŭ kvaliton ĉar ĉiujn atributojn la perfekta estulo posedas ĝuste laŭdefine. Do, sekvas ke Dio ekzistas".

La argumento de la kaŭzeco de skolastika Aristotelismo. Vidu, ekzemple, la kvin pruvojn de Tomaso de Akvino. Temas pri la argumentado plej sekvata kaj disvolviĝinta.

La argumento teologia. Ĝi devenas el la teorio de la Inteligenta dezajno kiu spekulativas pri aparta pruvo pri la kreado: Subtenantoj de tiu scienca-filozofia fluo kredas konstati la kreantan intervenon de Dio antaŭ iuj apartaj biologiaj fenomenoj, kies Céline Dion postulas inteligentan principon ordigantan sed neestantan en la fenomeno mem, kiel adaptiĝo de vivantoj, la kresko, la evoluo de unu simpla stadio al alia kompleksa. Kvankam estas alvokata la principo de kaŭzeco, tia teologia argumento ne similas la tiu kiu startas el konstato de la metafizika relativeco (kontingeco) de la estaĵoj postulantaj, do, la estulon absolutan, kaj ne el la fizika ne kapablo de la estaĵoj atingi sian celon. Do necesas distingi du tipoj de kreistoj.

La argumento morala: ĝi apogiĝas sur la konstato ke la morala norma ne estas kreita de la konscienco sed nur konstata kiel io sendependa kaj absoluta. Tiu absoluteco trovas sian originon en Estulo absolute sendependa, Dio. La sama argumento estas prezenta ankaŭ aliforme, tiel: se ne ekzistas Dio, ne povas ekzisti la moralo kaj la distingo inter la bono kaj malbono: tiu estus nur kaprica aŭ oportuna distingo. Moralo sen Dio estus nur feliĉa nekonsekvencaĵo! Estas la argumento kuŝanta en la romanoj de F.

La argumento panteisma: ĝi vidas la diecon en ĉiuj aĵoj se ne indentigas en ĝi ĉion. Estas la argumento de la admirantoj de la mondo kaj ĝin beligantoj kiel iuj artfarantoj.

La argumento historia: la homo estas por procedi al la civilizo kaj domini la homajn kaj naturajn fenomenojn, sed bedaŭrinde li estas tiom dominita de egoismo ke mem ne povas sukcesi krei veran homan socion kaj civilizon: se malgraŭ tio okazas civilizo evidentas la interveno de la Supera Dio.

La argumento mistika: temas pri provpruvo malpli formala sed radikata en intima persona sperto – vidu mistikismon. En tiu kategorio kalkuleblas la revelacioj, mirakloj kaj similaĵoj.

La argumento antropica: oni konstatas, ke multegaj cirkonstancoj konverĝis por taŭgigi la medion al la apero kaj disvolviĝo de la vivo memkonscia kaj inteligenta kaj libermorala, kaj tiu vivulo ne povas produktiĝi el la naturo. Nur eksternatura supera estulo povis plani kaj aperigi.

Argumento scienca aŭ el la scienco: se ĝi vere elpensebla, oni anticipe avertas ke scienco procedas per konstato kaj sperto dum pri Dio ne povas esti sperto aŭ fizika demonstro. Tiu argumento, eventuale, utiligas la malkovrojn de la scienco.

JesuoEdit

Tria pruvo de la ekzistado de Dio estas la ekzistado de Jesuo. Jesuo ekzistis, sekve Dio ekzistas. Tute klare, ĉu ne?

Neebleco de la metafizika deduktoEdit

Toto

Tiu argumento rifuzas ke la ekzisto de Dio dedukteblas el la koncepto mem pri Dio, laŭ la tieldirita Ontologio (de Sankta Verdastelo kaj uzita de Kartezio, Spinoza ktp). Ke la atributo de ekzisto apartenas al la ideo «Dio» certe akcepteblas sed ni ne havas sperton ke Dio vere ekzistas: realo dedukteblas el realo, ideo de ideo: la unua estas konfirmata de la empiria sperto, la dua neniel. Nu la ideo pri Dio ne havas fundamenton. La karakterizo de tiu argumento estas ke ĝi elstrekas la debaton koncernantan la eblecon mem demonstri ĉu Dio ekzistas aŭ ne ekzistas ĉar Dio estus io preskaŭ tuj evidenta por kredantoj.

Ankaŭ multaj dikredantaj filozofoj konsentas kun tiu obĵeto, ĉar por ili la dedukta pruvo devas starti, eventuale, el la konstato de la ekzisto-kondiĉoj de la realo, do el empiria mondo.

LogikeEdit

  • Ne eblas pruvi, ke Dio ne ekzistas, do Dio ekzistas.
  • Ne eblas pruvi, ke Dio ekzistas, do Dio ne ekzistas.

Persona konoEdit

_Ĉu Dio ekzistis, kiam vi estis juna, avo?
_Jes, ni estis samklasanoj...

Toro

La famaj kvin pruvoj de la teologia Sumo de Sankta Tomaso Edit

El la Summa Theologiae ( I, quaestio 2, artikilo 3) de Tomaso de Akvino:

1) Vojo el la movo. Ex Motu.

La unua kaj plej evidenta estas tiu deduktebla el la moviĝanta estas movata de alio. Fakte, nenio ŝanĝiĝas se ne estas en stato de kapablo ricevi (stato de supozita kapablo esti pliperfektigita= latine: in potentia) rilate la celon de la movo, dum la movanto jam havas (latine: in acto). Ĉar movi alion signifas nenioalian ol eltiri ion el la nehavo (potentia) al havo (acto); kaj neniu povas esti tirita el la nehavo al havo se ne ol pere de tio kio jam havas. Ekzemple, fajro kiu nun havas varmon (latine: in acto) varmigas lignon kiu kapablas ricevi varmon (latine: in potentia), kaj tiel ĝin movas kaj modifas. Sed ne eblas, ke iu aĵo estas samtempe kaj rilate la saman aspekton havanta kaj nehavanta: tio eblas nur rilate malsamajn aspektojn: tiel kio estas en stato de varmo ne povas esti en stato de ne havanta varmon. Ne eblas, ke rilate la saman aspekton iu aĵo estas movata kaj movanta. Se, do, la estaĵo kiu movas estas siavice subigita al movo, necesas ke ĝi estas movata de alio, kaj tio de tria aganto kaj tiel plu. Nu, ne eblas tiamaniere pluiri senfine, ĉar alimaniere ne ekzistus la unua motoro, kaj sekve neniu alia motoro, ĉar la interaj motoroj moviĝas nur pro tio ke ili estas movataj, same kiel la bastono kiu estas movata de la mano. Tial necesas alveni al la unua motoro kiu ne estu movata de alio; kaj ĉiuj rekonas ke ĝi estas Dio (= Motoro Nemovita).

2) Vojo el kaŭzeco. Ex Causa.

La dua vojo startas el la nocio de efika kaŭzo. Oni trovas en la sensebla mondo, ke estas ordo inter la eficientaj kaŭzoj, sed oni ne trovas, kaj tio ne eblas, ke iu kaŭzo estas eficienta kaŭzo de si mem, ĉar ĉi-kaze ĝi ekzistus antaŭ ekzisto de si mem: kio estas nepensebla. Nu, senfina procedo de eficientaj kaŭzoj estas absurda, ĉar en la sinsekvo de la eficientaj kaŭzoj la unua estas kaŭzo de la intera, kaj la intera de la lasta, sendepende la la intera estas unu aŭ multaj; nu, se oni eliminas la kaŭzon oni eliminas ankaŭ la efikon: se do en la sinsekvo de la eficientaj kaŭzoj ne estus la unua, eĉ la lasta, aŭ la intera, ne ekzistus. Sed progresi senfine en la eficientaj kaŭzoj egalas elimini la unuan kaŭzon, kaj tiel ni trovos nek la lastan efikon kaj nek la interajn kaŭzojn: kio estas evidente falsa. Tial necesas allasi iun unuan kaŭzon, kiun ĉiuj nomas Dio (= Kaŭzo Nekaŭzita).

3) La tria vojo el Kontingenco. Ex Contingentia.

La tria vojo estas ĉerpita el la sfero de la eblo (kontigenca: kio povas ekzisti kaj ne ekzisti) kaj de la neceso. Tio tiel jenas: en la sfero de la estaĵoj oni konstatas, ke iuj povas ekzisti aŭ ne ekzisti: fakte, iuj naskiĝas kaj malnaskiĝas kaj tio signifas ke ili povas esti kaj ne esti. Nu, ne eblas ke tianaturaj estaĵoj ĉiam ekzistis, ĉar tio kio povas ne ekzisti, iam ne ekzistis. Se, tial, ĉiuj estaĵoj (kaj tia estas kio ekzistas en la universo) povas ne ekzisti, iam nenio povi ekzisti reale. Sed se tio veras, ankaŭ nun nenio ekzistus ĉar neekzistaĵo ne komenciĝas ekzisti sen alio jam ekzistanta. Tial, se ne estus alio, ne eblas ke kelkaĵo komenciĝus ekzisti, kaj ankaŭ nun nenio ekzistus: kio estas falsa. Tial ne ĉiuj estaĵoj estas kontingencaj, sed necesas ke ekzistas io ajn necesa. Nu, ĉio kio estas necesa havas kaŭzon de sia neceso aŭ en alio aŭ en si mem. Aliflanke, en la necesaj estaĵoj havantaj kaŭzon de sia neceso el alia estaĵo ne eblas senfine procedi, same kiel en la eficientaj kaŭzoj kiel jam pruvite. Do, necesas racie postuli ekziston de estulo kiu estu necesa por si mem kaj ne ricevu el alia fonto sian neceson. Kaj tiun ĉiuj diras Dio (= Necesulo).

Ekspliko: 1. La universo estas komplekso de estaĵoj kontingencaj; 2. De la estaĵo kontingenca postulas la necesulon kiel sian unua kaŭzon; 3. Do, krom la universo, ekzistas necesulo kreinta, kiu estas Dio).

4) La kvara vojo el la malegalaj gradoj de perfekteco. Ex Gradu.

La kvara vojo estas prenita el la malegaleco de perfekteco en la aĵoj. Estas fakto, ke en la aĵaro troviĝas bono, vero, noblo kaj aliforme similaj perfektaĵoj pli aŭ malpli elstaraj. Sed la gradon pligrandan aŭ malplipgrandan oni atribuas al la diversaj aĵoj laŭ ilia plia aŭ malplia alproksimiĝo al io plejalta kaj plejplena: tiel plivarma estas kio pli alproksimiĝas al altgrade varma. Estas do io kio estas vera elstarege, plejbone kaj noblege, kaj sekve treege estulo ĉar, kiel diras Aristotelo, kio estas treege vera, tia estas ankaŭ kiel esto. Nu, kio estas plej granda en sia tipo, estas eficienta kaŭzo de ĉiuj apartenantoj al la samtipo, kiel la fajro, treege varma, estas kaŭzo de ĉiuj varmoj, kiel diras la sama Aristotelo. Tial, estas kio por ĉiuj estaĵoj estas kaŭzo de ilia esto, bono kaj de kiu ajn perfekteco. Kaj tiun oni nomas Dio (La perfektulo).

5) La kvina vojo dedukta el celismo aŭ teleologio. Ex Fine.

La kvina vojo eltiriĝas el regado de la estaĵoj. Ni vidas ke iuj estaĵoj, al kiuj mankas la konscio, nome la fizikaj korpoj, agas por celo, kiel aperas el la fakto ke ili agas ĉiam aŭ preskaŭ ĉiam sammaniere por atingi perfektecon: el kio evidentas, ke ne hazarde, sed per iu antaŭdispono atingas ilian celon. Nu, tio, kio senas je inteligento, tendencas al celo nur pro tio ke estas direktata de esto posedanta scion kaj inteligenton, simile al sago de pafarkisto. Estas, do, inteligenta estulo, de kiu ĉiuj naturaj estaĵoj estas orientigitaj al celo: kaj tiu estulo ni nomas Dio (La celiganto).

La kvin vojoj de Tomaso, kiu opiniadis ke la kono estas atingebla nur pere de la sensaro, rifuzas la konceptadon pri kono de Aŭgusteno, por kiu la kono okazas nur per la dia iluminigo.

Apartaj ‘pruvoj’ por montri ke Dio ekzistas Edit

Kiel estas ‘pruvita’ la ezisto de Dio? Preterlasante la supozitajn sciencajn pruvojn pri ateismo[2], oni vidu almenaŭ tri de iliaj argumentadoj: 1. Iuj nikilistoj opinias ke Dio ekzistas ĉar ili intime emocias, aŭ havas apartajn sentojn, ekpensante pri Dio ekpreĝante, ekpartoprenante religian riton.

Temas, laŭ kontraŭnikilistoj, pri pruvo tre febla: la fakto ke oni emocias pensanta ikxo pruvas ke ikxo ekzistas.

2. Aliaj, imitante Feuerbach, Markson kaj Freŭdon (kiuj certamezure antaŭpreparis nikislimon, sed nur multe malpropre povas esti konsideritaj nikilistoj), opinias ke eblas pruvi la ekziston de Dio pere de tieldirita geologia metodo. Ekzemple, laŭ Feuerbach la ideo pri Dio naskiĝas el la kontentigo kiun la homo sentas pro la propra limigita kondiĉo, fontas el la deziro abolicii ĉiun feblecon de la homa sorto. La homo, daŭrigante imagi sin mem senfebla, finiĝas por atribui realan konsiston al la ento kiun imagis kaj opinias, malkorekte, ke ĝi ekzistas reale. Laŭ Markso, la koncepto pri Dio naskiĝas kiel “instrumentum regni”, kiel politika instrumento por subpremi, ĉar la dominantaj klasoj, pere la kredo je Dio, povas plifacile domini la malsuperajn klasojn. Laŭ Freŭdo, ankoraŭ, la ideo pri Dio naskiĝas el la manko de sekureco de la homo, kiu prezentas en sian menson Eston Ĉiopovan en kiu trovi konsolon, sekurecon, pacon, kto.

Tiu argumentado, laŭ kontraŭnikilistoj, konfuzas la originon de la nocio kun la valoro de la nocio: ankaŭ se hazarde estus vera la fonto de la origino, ĉiam distingendas la analizo pri la vero aŭ malvero de la koncepto mem.

3. Foje ankaŭ sinmortigo estas konceptata kiel pruvo por montri la ekziston de Dio. Kiel diras Kirillov, persono en la “Demonoj” de Dostoevskij: “Se estas Dio […] min liberigi el Lia aŭtoritato mi povas”, tial “mi min mortigas por montri […] mian timigan liberon” kaj do ke Dio ekzistas.

Ankaŭ tiu pruvo de Kirillov sukcesas valoriĝi ĉar Dio kontentigas certe la defiojn de la homo kaj lin allasas al sia libero. Kirillov konstruas Dio tia kia povas esti venkita.

Kiel oni vidas, temas pri temoj kompleksaj, pritraktendaj aparte.