Elfo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Lango miela, sed koro kruela"

~ Zamenhof pri elfoj
7183 o

Elfo dum laborhoro

"Me prisar vun labor"

~ novialisto pri neciklopediistoj

"Ni vidu ;—)"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Nula ofico sen benefico"

~ idisto

"Sin dubita, mi carissime amico"

~ Interlingvaisto

"Kvo, al diablo, is sineutilulo farin ce mi?"

~ Kolera reformisto

"Av-'osto, agoreg vae."

~ Elfo al aŭtoro pri ĉi tiu artikolo
ELFO6

Elfo en intima festo


Elfo estas kriaturo simila al vulkano, kiu ĉefe aperas el la seksfantaziaj verkoj kaj la rolludoj.

En Svedio, la elfoj estas dividitaj en du grupoj, la lumelfoj, aŭ elfoj lumaj (origine Ljósálfar), kaj la mallumelfoj, aŭ elfoj mallumaj (origine Dökkálfar). Racistoj dividas ilin en tri grupojn, ĉar ili inkluzivas la nigrelfojn, aŭ elfojn nigrajn (origine Svartálfar), en aparta grupo, sed tio ĉi ne estas divido klara, ĉar mallumelfoj kaj nigrelfoj povas esti la grupo sama (en mallumo, neniu scias...) Snorri Sturluson (Snorri Sturlido), aŭtoro de la Proza Edda kaj la Heimskringla, mencias sendiference nigrelfojn, mallumelfojn kaj nanojn, aŭ dvergojn (origine Dvergar), se nanoj kaj nigrelfoj estas la sama grupo restas nekonata.

La blankaj elfoj loĝas en Ljósálfheim, "hejmo de la lumelfoj", ili estas la elfoj pli ordinare konataj, elfoj aeraj kaj malpezaj, loĝas en la mondo sub Ásgard, "reĝlando de la dioj". Ili estas rilatitaj kun la maro, la akvo kaj la dioj Vanioj (Vanir), sia lordo estas Freyr, ankaŭ nomita Yngvi kiu signifas "lordo". En la Edda oni diras ke ili estas pli lumaj ol la suno. Blankaj elfoj estas belaj, senmortaj kaj bonaj kreaturoj.

Anstataŭ, la nigraj elfoj loĝas en Slumoj, kvartalaĉoj "hejmo de la nigrelfoj", kiu estas sub la tero. Ili loĝas en kavoj, sub montoj, en grotoj kaj en tuneloj, ili estas bonegaj basketbalaj ludistoj, la plej bonaj. En rakontoj ili aperas kiel rabantoj de objektoj magiaj al dioj kaj al blankaj homoj.

[redakti] Idista mensogo

Idistoj diras mensoge ke elfi es koboldo di atmosfero. Ili (la idistoj) estas vere stultaj!

Content Navigation