Eliro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Oni maron admiras, se oni maron ne iras"

~ Zamenhof al Moseo ĉe Ruĝa Maro dum Eliro

"Se vi volas ion, tio ne plu estas rakonto."

~ Teodoro Hercel pri Eliro
Sen eliro

" Isto es le ration de mi question"

~ Interlingvaisto

Eliro (mallonge Eli) estas la dua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la dua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

[redakti] Nomo

La titolo estas

  • en la hebrea: שמות ("la nomoj de") laŭ la unuaj vortoj
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΕΞΟΔΟΣ
  • en la latina Nova Vulgato: Liber Exodus (libro de la eliro).

La libro nomiĝas Eliro, ĉar ĝi rakontas pri la eliro de la Izraelidoj el Egiptujo, gvidate de Moseo.

[redakti] Aŭtoro

Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkitaj, ke Zamenhof ĝin verkis dum multe da tempo.

Prave, Dua Libro estis eldonita de Z komence de 1888. Dato de la cenzura aprobo: I8 jan. 1888. Ĝi estis verkita nur en Esperanto kaj havis la jenan titolon: D-ro Esperanto: Dua Libro de l' lingvo internacia; Kajero n-ro 1, kosto 25 kopekoj; Varsovio 1888. Tiu ĉi broŝuro (50 p.) devis esti unua parto de libro, enhavonta ses kajerojn, aperontajn dumonate dum 1888. En la antaŭparolo (16 p.) la aŭtoro respondas publike al ĉiuj skribintoj, ne povante respondi aparte je diversaj demandoj, proponoj de reformoj en la lingvo ktp. Krome la libro enhavis tradukon de La ombro de Andersen, Popoldirojn, trad. de Hemza, Kanto de studentoj kaj tradukaĵojn el Heine de K. D.

Abraham2

[redakti] Rakonto

Dysan floppy disk 01

La dokument-romano komenciĝas kun Moseo. Li ĉe la "brulanta arbetaĵo" diskutas kun Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, de kiu li ricevas ordonojn kaj ilojn por eki sklavoribelon en Egiptujo. Tiuj nekonatuloj faris kontakton ankaŭ kun Aaron. Li estas, kiu poste alparolas al la homamaso en Ido la diraĵon de Moseo, kiu parolis nur Fundamentan Esperanton. Temas pri tio, ke Moseo ne akceptis Idon laŭ la tekstoj de Biblio.

[redakti] Komenciĝas la antaŭpreparo de la sklavolibero

Moseo kaj Aaron konvinkis la Izraelidojn, per teknikaĵoj, kiujn ili ricevis de la eksterteruloj, pri tio, ke ili parolis kun "Dio". La amaso vidante la miraklojn, alviciĝas post iliaj freŝaj estroj. Moseo kaj Aaron sciante la apogon de la amaso, prezentas ilian postulon al la faraono: permesu por la Izraelidoj iri en la dezerton ĝis tri tagoj, por ke ili povu fari Esperanto/Ido-kunveno. Kompreneble la faraono, rifuzas la peton, ĉar li estis finvenkisto.

La armila venĝpuno post la fiaskinta ribelo faras kontraŭstaron inter la Izraelidoj kaj iliaj estroj. Kiam Moseo plendas al liaj eksterteraj interliganoj, tiuj reagas ekkolere. Ili devas apliki pli drastajn manierojn.

Ili kreis diversajn kataklismojn en la regio, por ke timigu la reganton de Egiptujo, tiel instige lin liberigi siajn proksimume duonmilionojn sklavojn Izraelidajn. Sed klariĝas, ke la reganto estas aroganta kaj vortorompanto. Ne eblas diskuti kun li. Ili bezonas apliki la finan venkon: uzi la armilan forton.

La delegitoj de UEA sciigas ordonojn novajn al Moseo. Ĉiu Izraelidoj aĉetu laŭ familio po unu ŝafidon, kaj buĉadu tiujn vespere de antaŭdecida nokto. Ĉiu enirpordo, kie loĝas Izraelidoj, estu signata kun la sango de la bestoj. La homoj konsumo la ŝafidojn rostite, kaj restu en la domoj fermite. Neniu elpaŝu tra la pordo. Okazu ajna afero!

Dum la nokto de la invado la milittaĉmentoj marsianaj faras abruptan perarmilan atakon per iliaj kosmoveturiloj kontraŭ la kolonioj de Egiptujo. Ili pafas al ĉio kaj ĉiu, kiu movas. Sed ili ne tuŝas tiujn domojn, kies enirpordo estas markita kun ruĝa Rikoltilo kaj martelo, kie loĝas laboristojn, ĉar ili estis komunistoj.

La marskomunistaj batalantoj ordonparolas laŭte en nekonata lingvo, kion la Izraelidoj timotremantaj en la domoj ne komprenas. La abruptatako finiĝas post mallonga tempo. La batalantoj malaperas per iliaj veturiloj en la nokto malluma. Kadavroj kuŝas ĉie. La kaoso estas totala.

Tiam malfermiĝas la pordoj, kie la Izraelidoj loĝas kaj dum la totala kaoso ili forlasis Egiptujon en ordigitaj vicoj. Komenciĝas plej granda popolmigrado el inter tiuj okazantaj en la historio.

Post kiam en Egiptujo la kaoso mildiĝas, la milittaĉmentoj de la faraono komencas persekuti pro venĝo la rifuĝantajn Izraelidojn. Ĉe la bordo de la Ruĝa maro la persekutantoj atingas ilin. Eĉ la flugmaŝino, fluganta antaŭ la migrantoj, ne povas defendi la rifuĝantojn kontraŭ la kolero de iliaj persekutantoj. La situacio estas trege streĉita. Jam ne estas tempo sufiĉa por ĉirkaŭiri la maron kaj atingi la duoninsulon Sinaj. Ne estas alia vojo, ol la maro...

Ĝis aŭroro la marsanoj aplike iliajn teknikajn arsenalojn frostigas la akvosurfacon. Je tagiĝo la Izraelidoj trairas sur la frostigita surfaco al la alia bordo. La militĉaroj de la persekutantoj malfunkciiĝas pro la malalta temperaturo.

Post kiam la rifuĝantoj atingas la alian bordon, la persekutantaj egiptaj batalantoj pro la degela glacio pereas en la maro.

Moseo

[redakti] La manao

Biblio

La vivdanĝero por la rifuĝantoj malaperas, sed novaj problemoj alvenas. La manĝaĵ-rezervo grave malmultiĝas. Se ili ne povas solvi la nutraĵservadon, malsatmorto minacas la homojn. Kaj ili nombras mult centmilojn.

Moseo petas helpon de liaj interliganoj eksterteraj. Ili refoje aplikas la proprajn teknikaĵojn.

La marsanoj dum longa tempo po nokto, ordigite spruĉas desur iliaj veturiloj solvaĵon injektitan kun nekonata viva organismo sur la ĉirkaŭaĵon de la tendaro. Ĝis mateno la nekonata organismo kreas ian albuminbazan materialon kun globetformo. Tiun materialon muelite kaj kuirite konsumas la Izraelidoj. Tiu manao estas tia "vegetaĵo", kun kiu la homaro neniam renkontis pli frue, nek poste. Tiu vivanta organismo, sur la Tero ne ekzistanta, estas nutraĵo por la anoj de mondo malproksima. La "nutraĵ-helpado" daŭras ĝis tiam, kiam la migrantoj alvenas teritorion nutraĵproduktantan.

Sed ne nur la manĝaĵmanko kaŭzis problemon gravan, ĉar ankaŭ la trinkakvo estis elĉerpata. Refoje estis malkontentuloj, kiuj ribeligis la homojn. La reputacio de Moseo difektiĝis. Por renovigi lian reputacion, liaj neteraj interliganoj aranĝis prezentadon. Sur la supron de iu munto, malfacile atingebla, ili lokumis cisternojn. El la cisternoj la akvo estis kondukata per tuboj elastaj al la montopideo, kie ĝi nur atendis tion, ke Moseo alfrapu per la "miraklofara" teknikilio. Pro la frapo la akvo komencis elflui el la tubo. Ĉar la veron neniu konis krom Moseo kaj la marsanoj, tial la homoj taksis miraklo tiun eventon. Pro tiu "miraklo" la reputacio de Moseo grave altiĝis. Lia vorto fariĝis leĝo. Ĉio estis antaŭpreparita por fari kontakton kun la delegitoj de ekstertera civilizacio.

[redakti] La interligo

Post la helpo por la Izraelidoj liberiĝi el Egiptujo, el la sklaveco kaj poste daŭre certigi por la migrantoj nutraĵon kaj trinkakvon, la delegitoj de malproksima mondo, decidis tiel, ke surteriĝas per kosmoŝipo giganta sur la monton Sinaj, antaŭ la rigardo de multcentmil kapa amaso. Ili atentigis Moseon, ke li antaŭpreparu la homojn por tio. Aparte ili atentigis lin, ke la homoj ne alproksimiĝu al la surteriĝanta veturilo, ĉar tio estas vivdanĝera. Ankaŭ pri tio la marsanoj kaptigis la atenton, ke la homoj evitu la alkuron al la jam surteriĝinta veturilo, ĉar tio kaŭzigas por tiuj fatalan sorton.

Alvenis la tria tago. Kun granda tondrego, lumo kaj fumo giganta veturilo surteriĝis sur la monton. Kompreneble la homoj ege teruriĝis. Ja, ili eĉ similan neniam vidis pli frue.

Post kiam la veturilo jam surteriĝis, jam estis ebla alproksimiĝi sendanĝere. Sepdekkapa delegitaro kun la gvidado de Moseo ricevis inviton kaj permeson por iri sur la ferdekon. Tie dum la reciproka interkonatiĝo la delegitoj estis gastigitaj kun manĝaĵo kaj trinkaĵo.

Kiam la oficiala programo finiĝis kaj la delegitoj de la Izraelidoj forlasis la ferdekon, Moseo ricevis inviton por resti ĝis kvardek tagoj. Post iom da tempo la veturilo kun Moseo leviĝis kaj forflugis.

Post kavredk tagoj la veturilo refoje ekaperis sur la ĉielo kaj surteriĝis sur la monton. Kiam Moseo elveturiĝis kunportis du objektojn mistikajn. Poste tiujn ilojn ĉirkaŭis senkorpa mistero.

Torah 3

[redakti] Sur la ferdeko

Kiel klariĝas el la bibliotekstoj, Moseo dum kvardek tagoj estis en la ferdeko de iu veturilo. Tie li estis informata pri eventoj, kiuj grave influas la sorton de la homaro.

Tiuj informoj estas troveblaj en la unua libro de Moseo, pri kiuj ni pensis ĝis hodiaŭ, kiel legendoj, fabeleca genezishistorio. Sed klariĝas, ke kompreneblaj informoj estas en tiuj priskriboj. Oni devas nur atenti tion, ke Moseo multon ne komprenis el tiuj, kiujn li vidis. Tial li foje rakontas konfuze la viditajn. Se tion ni atentas, en tiu okazo povas kompreni, ke vere kion Moseo vidis en la ferdeko.

[redakti] La kesto de interligo

En la sekvantaj ĉapitroj estas detale analizata la kesto de la interligo. La kesto de interligo estas preparita laŭ antaŭdifinitaj parametroj. Tiu kesto enhavis tiujn objektojn, kiujn Moseo ricevis de liaj neteraj interligantoj. Tiuj objektoj -- la "ŝtonaj tabeloj" de interligo -- vere teknikaĵoj estis. La kesto de interligo ne estis alia, ol portebla send-ricevatoro radia, kiu aparato transportis la ordonojn de la "Eternulo". Per tiu send-ricevatoro povintus fari la ĉiamaj estroj de la Izraelidoj kontakton kun siaj neteraj kosmonaŭtoj. La "sankta tendo" en kiu la aparato estis, havis similan konstrukcion, ke neniu povu vidi la keston, kiam ĝi funkcias. Tiel konserviĝis la mistika aspekto de la kesto.

Por gardi la enhavon -- la teknikaĵojn -- de la kesto kontraŭ la altrude enirantoj neinvititaj, tion defendis speciala mekanismo, kiu generis altensiajn sparkojn. Ja la kesto pro la orlamena kovrilo fariĝis kondukanta elektre. Kiam iu ajn neinvitata enpaŝis en la tendon, tiun la alttensio murdis.

La bontenadon de la tendo kaj kesto faris speciala teknikularo, grupo konsistanta el teknikistoj. Ankaŭ ili havis rajton eniri en la tendon nur obeeme al la instrukcioj striktaj.

Sk50eo05

[redakti] En la dezerto

La kvara ĉapitro temas pri la migrado de la Izraelidoj en la dezerto.

En la dezerto de la duoninsulo Sinaj migradis proksimume sescent mil Judoj. Regi tiom multkapan amason estas tre malfacila afero. Ja, ĉiam ekzistas homoj pontencosoifaj, kiuj instigas malkontaktecon nur tial, ke forpelu la aktualajn estrojn kaj prenu la potencon.

Laŭ la volo de kosma socio Moseo kaj Aaron gvidis la migrantojn. Ili estis la leĝo. Tamen foje okazis ribeloj, kiujn la misiistoj punegis grave.

La plej grandvoluma ribelo estis ligita al Koraĥ. Tiu organizita ribelo, al kio aliĝis proksimume ducent kvindek personoj el inter la estroj, havantaj tiuj grandan reputacion, celis depreni la potencon de Moseo kaj Aaron. Ĉar Moseon kaj Aaron havis la apogon de ekstertera civilizacio, tial ne nur la potenco de Moseo kaj Aaron estis en danĝero, sed ankau la projektojn de la marsanoj. Tiujn projektojn, kiuj komenciĝis kun la invado en Egiptujo. Ĉar la ribeluloj danĝerigis efektiviĝi la projektojn, tial la marsanoj pereigis tiujn kun drakona puno per siaj superarmiloj, antaŭ la rigardo de la tuta Izraelidoj.

Ankaŭ la morto de Moseo kaj Aaron estas interesa, ĉar neniam estis trovata ilia kadavro. Neniu estis atestanto pri ilia "morto". Estas verŝajna, ke ilin transportis la eksterteraj interligantoj per sia veturilo. Pri ilia sorto ni scias nenion.

Content Navigation
Aliaj lingvoj