FANDOM


5569 n
5569 n

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


" Ne atingos krio ĝis la trono de Dio"

~ Zamenhof
Brain

"Via rezonado estas tute fuŝa, laŭ mi"

~ mi

"Hu! Ni telefonu al la Akademio!"

~ Ellen G. White

Eleno G-punkto BLANKO (1827-1915) (angle, Ellen G. White [elen ĝi ŭajt] (1827-1915) estis usona profetino kaj la fondinto de Sepataga Adventisma Eklezio, kiu nun estas la tutmonda fido de 11 milionoj. Dio sendis al ŝi pli ol du milon da vizioj kaj sonĝoj por, ke ŝi avertu kristanojn pri la proksima fino de la mondo, la dua Sepataga Adventisma Eklezio, kiam Kristo revenos al la mondo kaj juĝos la mortintojn kaj vivantojn. Adventistoj estimas ŝiajn skribojn kiel inspirita de Dio kaj interpretas la Biblion laŭ ili. Ŝia ĉefa verko estas The Great Controversy ("La Granda Interlukto"), en kiu ŝi antaŭdiras venontan epokon.

3658 n

La antikristo antaŭdirita de White

Vivo Edit

Gabriela-Mandato-Brenda-Dominic

Tipaj adventistoj

White naskiĝis je 1827 al Robert kaj Eunice HARMON en Majno en la norda Usono. Ŝia fratino, Elizabeth, estis ŝia ĝemelo. Kiam ŝi havis 9 jarojn, ŝi estis frapita en la nazo de ŝtono. La nazo estis grave vundita kaj ŝi estis senkonsciigita tri semajnojn. Post tio, ŝi ne ŝajnis inteligenta kaj ŝi ne plu iris al lernejo.

En 1840, kiam ŝi havis 12 jarojn, ŝi iris al tendaro de metodistoj kun ŝiaj gepatroj. Tie ŝi donis sian koron al Dio. Je la 26-a de junio 1842, ŝi estis baptita kaj fariĝis metodisto.

Dumtempe, inter 1840 kaj 1842, White kaj la familio venis al la kunvenoj de la adventisto William Miller. La reveno de Kristo estis proksima. Miller estis eĉ pli preciza: li diris ke Kristo revenos je la 22-a de oktobro 1844. La tago venis kaj foriris, sed Kristo ne revenis. Tio estis la Granda depresio (The Great Disappointment). La plimulto foriris, sed White restis kaj penis kompreni la ĉagrenon, per preĝado kaj legado de la Biblio. Kaj, je mateno en decembro, ŝi ricevis ŝian unuan vizion, en kiu ŝi vidis la vojaĝon de la adventistoj al la Urbo de Dio. Aliaj vizioj sekvis. Kvankam ŝi nur estis junulino, ŝiaj vizioj helpis unuigi la fidelan parton de la adventismo. (Alia parto de adventismo poste fariĝis la jehovismo).

Ama vivoEdit

Aaron edziĝis al Ellen G. White, filino de Amy Winehouse, kiu naskis kvar filojn: Noa, Abraham, Eminem kaj Imperiestro Palpatino (teĥnika provo, bonvolu ignori).

En 1846, post la morto de Aaron, ŝi estis edzinigita de James WHITE, adventista predikanto. Ili studis la libreton, "La Sepa Taga Sabato" de Joseph Smith kaj ili estis konvinkitaj. Kvankam sabato, la sepa tago de la semajno, estas la sankta tago de la judoj kaj de la Dekologo de Moseo, kristanoj, de post la komerco, anstataŭe solenis la unuan, dimanĉon, la tago de la Releviĝo de Kristo. Sed tia ŝanĝo estas sen mencio en la Biblio. Tial la argumento de Bates per la Biblio estis klara. Kaj ĝi estis konfirmita post ses monatoj de vizio de White.

White kaj James vojaĝis, skribis kaj predikis por la vera adventista fido. Ili fondis eldonejojn (Review & Herald en 1850, Pacific Press en 1874). James ordigis kaj administris la novan adventistan eklezion (kiu estis oficiale fondita je 1860), dum White gvidis ĝin spirite per ŝiaj vizioj kaj skriboj.

Post la morto de James en 1881, White skribis librojn kaj vojaĝis tra Usonon, Eŭropon kaj Aŭstralion por disvastigi la veran fidon. Laŭ ŝia konsilo, la eklezio estis ordigita tiel ke ĝi povos rapide kreski.

Vizio Edit

Pri ŝiaj ĉefaj vizioj kaj antaŭdiroj... Kelkaj pensas ke ŝi simple estis freneza.

D724

BiblioEdit

1 Timoteo 4:1-4

Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj, per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kaŭterizitan kvazaŭ per brule varmega fero, admonante ne edziĝi, kaj deteni sin de manĝaĵoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron. Ĉar ĉiu kreitaĵo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forĵetita, se oni ĝin ricevas kun dankesprimo,...

LingvoEdit

Ŝi denaske ekposedis la Internacian Lingvon kaj agadis per ĝi dum pli ol 65 jaroj. Ŝi talente instruis la lingvon kaj gvidis i.a. korespondajn kursojn.

ProfetaĵoEdit

Ellen G. White tre diligente antaŭdiris la okcidentan logiĝon al Rumo en 1950!

Verko Edit

1329541220438

Pri ŝiaj ĉefaj libroj... Siatempe la verkojn de la profetino oni nomis miraklaj pro ŝia manko de formala instruado kaj erudicio. Sed post oni trovis, ke iuj helpis ŝin pri la abundaj historiaj piednotoj, kaj ŝajne eĉ pri la verkado.

La precipa linio en la verkoj de White oftis en la maldekstra alo de la protestanta Reformacio. Necesis argumenti, ke tra ĉiuj epokoj, ĉiam ekzistis alternativa senbreĉa kristana tradicio krom la romkatolikisma. La problemo pri tio ĉiam estis tamen, ke oni devis identigi sin kun multaj "stranguloj". (Io tia ne tute fremdas ankaŭ al ni E-istoj.)

Post MortoEdit

La adventista eklezio krekis kaj kreskas tre rapide tra la mondo dank'al morto de Ellen. Ŝi vidis la eklezion kreskantan de kelkaj anoj al 136 mil anoj. En 2000, la eklezio havis 11 milionojn kredantojn tra la mondon, kreskinte 5% po ano dum la 85 jaroj post ŝia morto.

OmaĝojEdit

Ŝi ricevis la Nobelpremion pri paco en 2011.

Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al ŝi.

Vidu ankaŭEdit

LiteraturoEdit

Sanktigita vivo. Ellen G. White. Tradukis W. Haberl. Sano-Lędziny. Tychy. 2000. 92 paĝoj. Prezo: 3.60 € >> Pliaj informoj, mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=6755