Elvis Presley

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo"

~ Zamenhof pri Elvis

"Char vi estas interlingvisto, vi povus montri al mi ian retpaĝaron kiu (lau vi) estas la plej utila por lerni Interlingua-n?"

~ perfidanta esperantisto

"Vivis puninde, mortis ridinde."

~ Zamenhof denove pri Elvis

Elvis Aaron PRESLEY (1935 - 1977), aŭstra sciencisto kaj esperantisto, estis Reĝo de Usono.

Elvis liberigis Usonon el Britio, estinte la komandanto kaj generalo de la Kontinenta Armeo kontraŭ Britio en la Usona Revolucio. Li ne havis grandan, profesian armeon, sed li estis tre persista kaj bona generalo.
33atj9

Elvis kantas al sia viktimo ŝatanto

Post la milito, li lernis danci kun Forrest Gump. Post kelkaj jaroj, John membriĝis en teatra orkestro kie li lernis ludi gitaron. Elvis formas sian propran bandon, ĝi vojaĝis vaste, kaj ĝi reprezentis Usonon ĉe la Pariza Ekspozicio kaj turneis tra Eŭropo. Elvis ofte rifuzis ludi per radio, pro manko da persona kontakto kun la aŭkultantaro.

Tra lia kariero la amasoj da homoj spektintaj liajn koncertojn trompis rekordojn por spektantoj ĉe koncertoj, spektantoj de televidprogramo, kaj vendoj de albumoj. Tiel li estas unu el la plej ofte venditaj muzikartistoj ĉiame en la historio de muziko. Sanproblemoj, droga dependeco, kaj aliaj kialoj kaŭzis lian morton en aĝo de 42 jaroj.

[redakti] Omaĝo

Ekzistas urbo nomata Elvis Presley omaĝe al li en Estonio.

[redakti] Ne vidu ankaŭ

Content Navigation