Enciklopedio
El Neciklopedio
"Mi kredas ke enciklopedioj estas mortaj kiel la dido-birdo, en la malnovtipa maniero"
~ Ismail Serageldin pri enciklopedioj
"Bedaŭrinde!"
~ Zamenhof pri supra diraĵo
"PIV fakte estas malpli vortaro ol enciklopedio"
~ Anna Lowenstein pri PIV
"Parlamentoj, oni faru tion en "enciklopedio""
~ anonimulo pri parlamento
"Kaj se mi verkus artikolon pri la historio de sifiliso, mi certe devus mencii salvarsanon"
~ Bertilo Wennergren pri sia enciklopedia kono pri sifiliso
"Ve !!! Estis interesa projekto"
~ iu ajn pri enciklopedio
Pro tio naskiĝis la ideo verki Neciklopedion, do kunigi ĉiujn asertojn kiuj ne povas esti en Enciklopedio. Neciklopedio do estas kunigo de ĉiuj asertoj, kiuj ne estas malĝustaj opinioj de iu ajn. Do aserto en Neciklopedio aŭ estas ĝusta, aŭ estas io, kion neniu kredas. Statistike en Neciklopedio aperas malpli da kontraŭdiroj ol en Enciklopedio, sed tamen aperas kelkaj.
