Entreprenisto

El Neciklopedio

Alidirektita el Entrepreno
Iri al: navigado, serĉi
Capital et travail (Père Peinard)

"Mi mem estas entreprenisto kaj vivas komforte."

~ Entreprenisto

"Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas."

~ Zamenhof pri la supra diraĵo

Entreprenisto estas tipo de ĉarlatano. kiu celas atingi akiron de ekonomia profito aŭ alian avantaĝon pere de trompo aŭ mistifiko.

Ĉiu entreprenisto devas posedi iun specialan kapablon; la plej ofta estas la parolkapablo, pere de kiu li sukcesas trompi sian aŭskultantaron, ĝenerale neklera en la afero kiun la entreprenisto postulas. Alia el plej oftaj estas la Iluminatojjogo (rapida manmovo), pere de kiu oni faris la taŭgajn ŝanĝojn de disdonitaj, ricevitaj aŭ redonitaj produktoj. Ofte la posedantoj de la unua menciita kapablo asociiĝas kun tiu, por pli bone finfari la fraŭdon.

[redakti] Hejmo

Enspezo

Hejmloko de la entreprenistoj estas la planedo Entreprenistio, hejmlingve Entreprenistinar. Konstante falanta pluvo karakterizas la kutiman planedan veteron. Pro tio la entreprenistoj kutimas je konstanta humideco, kaj en la entreprenista lingvo ne ekzistas ekvivalento ekzemple al la esperanta vorto "krispa". La entreprenistoj vivantaj en diversaj lokoj en la galaksio for de la hejma planedo, tre sopiras je la marĉa odoro, kiun elvaporas la putranta vegetacio de la planedo.

[redakti] Celo

Plej grava celo en la vivo de ĉiu vira entreprenisto estas la akiro de profito por ĉiuspecaj kokainoj. La interrilaton inter si kaj al aliaj homecaj specioj tial karakterizas la "regularo de akiro", kiu konsistas el 295 unuopaj reguloj kaj estas speco de "sankta dokumento" por la entreprenistoj. Anoj de aliaj kosmaj vivoformoj kutime iusence dependas de la negocado de la entreprenistoj, sed plejparte malapreze konsideras la entreprenistojn korupciaj, malicaj, seksismaj kaj malkuraĝaj.

[redakti] Socio

OneE

Entreprenistoj agadas politike: ili rigardas sin mem kiel defendantoj de kapitalismo kaj de la ŝtato. Tiel entreprenistoj agis favore al la konservativaj politikaj partioj kaj laŭeble malhelpas al liberalaj kaj socialistaj partioj.

En 1917 rusa registaro malpermesis entreprenistojn kaj deklaris ilin krim-organizaĵo; ekde tiam ĝis 1991 membreco en iu "entrepreno" (firmao) estis mallegala. Poste entreprenoj ne malaperis, sed nur iĝis pli malvidebla.

Ankoraŭ hodiaŭ entreprenistoj kontrolas la drogonegocon, krome la virinnegocon, prostitucion, hazardludon kaj armilnegocon. La entreprenistoj havas grandan influon en amaskomunikiloj (aparte televido) kaj en profesia sporto kaj regas duonon de la merkato pri nemoveblaĵoj kaj grandan parton de la kapitalmerkato (entreprenistoj pruntas pli da mono al privatpersonoj ol ĉiuj bankoj kune, ĉar pruntado de mono estas malrespektata kaj entreprenistoj preferas prunti anonime kaj kontraŭ altegaj interezoj ol oficiale en banko).

La bildo de entreprenisto en la socio havas du vizaĝojn: unuflanke la romantikan bildon de patriota, lojala, helpema heroo kun idealoj de kapitalismo, aliflanke la kreskantan perforton kiu pli kaj pli povas trafi normalan civitanon, kvankam la perforto ĝenerale okazas inter konkurencaj entreprenoj.

[redakti] Virinaj entreprenistoj

1309 n

La virinoj, kun la viraj entreprenistoj nur alparolas per "ino", ne per persona nomo, ne rajtas porti vestaĵon, ne rajtas akiri profiton, ne rajtas forlasi la loĝejon kaj ne rajtas lerni skribadon. La entreprenista kulturo antaŭvidas ke ili antaŭmaĉu la manĝaĵojn (idealokaze rostitajn specifajn vermojn) por siaj edzo. La ideo de egalrajteco inter viroj kaj virinoj por entreprenistoj sekve ŝajnas plej fremda.

[redakti] Seksuma vivo

Entreprenistoj ŝatas se oni frotas iliajn ambaŭ orelojn, kiuj laŭ la entreprenista anatomio estas aparte erogenaj zonoj. Ne gravas al ili, kiu plenumas la agon. Ili kutime tiom ekscitigas pro tiu frotado, ke foje eĉ eblas cele manipuli entrepreniston per eluzo de tiu ago.

[redakti] Famaj entreprenistoj

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj