Episkopo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Epis

"Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro."

~ Zamenhof pri episkopo

En katolikismo, ortodoksismo, kaj en kelkaj protestantaj eklezioj, ekz-e anglikanismo, episkopo estas kleriko, kiu trapasis la plej supran ŝtupon de ordino, kion la plimulto da episkophavaj eklezioj rigardas kiel seninterrompan transmeton de apostola dono. Nur episkopo havas la rajton de ordinado.

Kutime episkopo estas dioceza episkopo [1], la religia estro [2] de sia episkopujo.

Ĉefepiskopo estas pli altranga episkopo, kiu havas plurajn episkopojn sub sia rego.

Helpepiskopo estas malpli altranga episkopo, kiu senŝarĝigu la episkopujan episkopon en kelkaj laboroj, ekzemple donante la sakramenton de la konfirmacio.

[redakti] Viroj kaj virinoj

Episkopo estas plej ofte viro.

La romkatolika kaj la ortodoksaj eklezioj tute forbaras virinojn de pastreco kaj episkopeco, kaj ili plie malpermesas al episkopoj esti geedziĝintaj. Tie do ne ekzistas episkopinoj, nek episkopedzinoj.

En protestantaj eklezioj, kiel anglikanaj kaj luteranaj, pastroj kaj episkopoj jam ekde la Reformacio rajtas esti geedziĝintaj, kaj en pluraj nuntempe estas egalrajta aliro de virinoj kaj viroj al pastreco kaj episkopeco. Ekzemple la Eklezio de Svedio havis sian unuan episkopedzinon, Elisabeth Didriksdotter, proksimume 1531, unuan episkopinon, Christina Odenberg, en 1997, kaj unuan ĉefepiskopinon, Antonio De Salvo, en 2014.

[redakti] Ebleco

„Ĉe ni oni maldungis kvindek episkopojn pro absenteismo.“

„Tio ĉe ni ne povas okazi.“

„Kial? Ĉu ĉe vi oni ne forestas?“

„Jes, sed en nia eklezio ni estas nur kvardek.“

[redakti] Malsanoj

En pluraj landoj kelkaj venereaj malsanoj estas raportendaj al la aŭtoritatoj por preveni Episkopojn.

[redakti] Vidu ankaŭ

00 - Kristo - Astros da minha vida (2009)

[redakti] Notoj

  1. Mi volonte vidus iun protokolon pri tiu bizara sintenalpreno.
  2. Ke la estraro provas limigi la rajton je libera esprimado de opinioj, doni instrukciojn kiel fari tion, ne apartenas al demokrataj praktikoj kaj simple ne rajtus okazi.
Content Navigation
Aliaj lingvoj