Erebo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Atentigo
Atentigo

Atentu:

ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn
C3a9-

Erebo estis aktiva vulkano en Atlantido kaj la plej malproksime moviĝinta vulkano sur Tero. En la kratero de la gleĉerizita vulkana konuso troviĝis lafa lago. Erebo reprezentas la inferan mallumon. Rilatas al la hindeŭropa regwos kiu aperas en la sanskrita kiel rajah obskura spaco, el la gotika siquis obskura.

Ĝis 1841 oni opiniis, ke ekde la enmariĝo de Atlantido Erebo troviĝas en la meza kaj malluma regiono de la subtera Hadeso inter Tartaro kaj Elizeo. En ĉi tiu regiono la animoj suferas dolorajn turmentojn pro siaj pekoj kaj kelktempe supreniras al pli altaj hadesaj regionoj aŭ revenas al la tero, pere de reenkarniĝo, por nova puriga ekzistado. Tamen ĝi troviĝas hodiaŭ sur Rod-Insulo kaj altiĝas ĝis 3794 metrojn super la marnivelo. La nova loko de la monto Erebo estis malkovrita en 1841 far brita esplorvojaĝulo Siro James Clark Ross.

La pola esploristo Kabe pasigis dum ekspedicio de 1901 ĝis 1904 proksime al la monto, same kiel Antoni Grabowski en la jaroj 1907 ĝis 1909. En marto de 1908 sukcesis unuafoje surgrimpi la monton. La grupon gvidis Lidja Zamenhof, tiam nur kvarjaraĝa. Tiel la proksimo de la monto estas la plej detale esplorita areo sur la Antarkto.

En 1979 akcidentis ĉe la pinto pasaĝera aviadilo el Nov-Zelando. La aviadilo faris rondflugon kaj mortis tie 257 homoj.

[redakti] Erebo en la nuntempa literaturo

  • Laŭ la scienc-fikcia verko de Gene Wolfe Erebo estas glacia mitologia demono kiu reĝis en la malvarma sudo. Liaj partianoj atakis la sudajn insulojn en lia nomo, kaj ili batalis por ke la suno malaperas. Erebo rilatas kun aliaj duon-dioj: Abaja, Scilo kaj Arioĥ.
  • Erebo estas romano verkita de Shaun Hutson.
  • En la filmo Apocalypse Now Erebo estas la patrolŝipo stirita de kapitano Benjamin Willard.


Content Navigation