Erinaco
El Neciklopedio
"Erinaco estas la bildo de armita paco"
"Pro eraro ne praviĝas la faro"
~ Zamenhof pri tute alia afero
"La erinaco, eĉ se li volus, ne povus defendi sin"
~ Hans-Georg Kaiser pri erinaco
"Erinaco (Erinaceus) estas genro de mamuloj el la ordo de erinacomorfoj"
~ Vikipedio pri erinaco
"Kiel estus la mondo sen tiaj juveloj?"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
de fama erinaco.
Kiel eviti aĉajn erarojn pri erinacoj?
Oni nepre ne konfuzu la sekvantajn vortojn…
- erinaco - malgranda mamulo kun multaj pikaĵoj
- erinacido - juna erinaco
- erinacida acido - pika kemiaĵo farita el erinacido
- erinacino - ina erinaco
- erinacidino - juna ina erinaco
- erinacidinaĉo - malloga juna ina erinaco
- erinacaĵo - viando el erinaco
- erinacaĵaĉo - putra viando el erinaco
- erinacidinaĵaĉo - putra kaj acida viando el erinacidinaĉo
Alia ofta eraro estas konfuzi la erinacon kun la edzino.
Enhavo |
[redakti] Biologio
- -- Kiel amoras erinacoj?
- -- Tre singardeme...
[redakti] Erinaceto en nebulo
Erinaceco en nebulo estas fuŝa, aĉa, vomiga bildfilmo. Dum vesperoj Erinaceto vizitadis Urseton por kune kalkuli stelojn (vom-vom-vom). Ili sidiĝis sur ŝtipojn, ŝmactrinkis teon, kaj observis la stelplenan ĉielon (aĉe!). Ĝi pendis super la tegmento, tuj malantaŭ la fornotubo. Dekstre de la fornotubo estis la steloj de Urseto kaj maldekstre tiuj de Erinaceto (ho, mi volas morti!).
[redakti] Fiku fratinon de erinaco
La admono "Fiku fratinon de erinaco", kies aŭtoro estas Etel Zavadlav (Kroatio), kombinas du tabuojn: lingvan tabuon pro la uzo de vulgara seksuma vorto, kaj socian tabuon pro tio ke la priskribita ago koncernas kombinon de homo kaj besto. Samtempe la admono vekas imagojn kiuj ne nur donas fortan impreson de doloro, sed ankaŭ aludas ke tute ne eblas plenumi la menciitan agon. Tiel la aspekto de prodolora humuro povas veki ridetojn se oni uzas la esprimon en la ĝusta situacio. Se la admono adresiĝas al virino, oni tuŝas ankaŭ tabuon kiu troviĝas en la pli antaŭjuĝaj rondoj, kio devas esti avantaĝo. Tipologie la esprimo similas al malnova sed senrilata admono de Sunnmøre kiu temas pri simila traktado de salikoko.
[redakti] Tri deziroj
Tri erinacetoj erarvagas en la arbaro, aldone jam vesperiĝas, eĉ ekpluvas. Bedaŭras ilin la bona feino:
- -- Erinacetoj, mi plenumos viajn tri dezirojn. Kion vi deziras, unua
erinaceto?
- -- Al mi estas tre malvarme, mi treege malsatas -- ho, se mi povus esti hejme!
Ĝŝli tuj aperas hejme.
- -- Kion vi deziras, dua erinaceto?
- -- Al mi estas tre malvarme, mi treege malsatas -- ho, se mi povus esti hejme!
Ankaŭ ĝŝli tuj aperas hejme.
- -- Kaj kion vi deziras, tria erinaceto?
- -- Al mi estas tre malvarme, mi estas sola -- ho, se miaj fratetoj povus esti ĉi tie!