Esperanta Asocio de Britio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras"

~ Zamenhof pri EAB
Great-britain-union-jack-green

"Lo ne esas demokratala"

~ Idisto

"Ĉiu sezono kun sia bono"

~ Zamenhof certe ne pri JEB

La Esperanta Asocio de Britio laŭjure estas registered charity, t. e., registrita karitata asocio, kiu celas pri informado kaj progresigo de la internacia lingvo Esperanto. Ĉar ĝiaj servoj, informoj, lerniloj, ktp celas la almozpetanta anglaparolantan publikon, la plejparto de nia TTT-ejo estas en la angla lingvo.

Ĝi estis fondita en 1887, kaj kunvenas kvin fojojn semajne, ankoraŭ havigante al membroj instalaĵojn por ke ili aŭ aliaj povu labori kaj partopreni sian interesiĝon pri Esperanto kaj lokon por partopreni sian babiladon.

EAB, laŭ konspira teorio, estas la loka malesperantistaro por la insulo de Britio. Ili parolas telefone al kolegoj en la tuta lando, kaj ĉies simiaĵo travenas la telefonon kaj putrigas la oficejon. Iliaj kranoj estis malkonektitaj kiam la mono elĉerpiĝis kaj ili ne plu povis pagi al la akva kompanio.
Esperanto-shildoj-072-eta

Sidejo

La penoj de EAB ne estas senefikaj. Laŭ la Eduka Ministrejo de Britio, Esperanto staras inter intelekta propreco kaj la konstruado de bestloĝejoj en listo de aldonendaj fakoj al la nacia kursaro.[1]

[redakti] Historio

En 1887, grupo de junaj viroj kunvenis en la provinca hotelo en Derby kaj fondis la Esperantan Asocion de Britio kun la celo havigi lokon kie ili aŭ aliaj povu labori kaj partopreni sian interesiĝon pri Esperanto kaj samseksemo. Kvar monatojn post la apero de la "Unua Libro" de Z (jul. 1887) artikolo en la Londona ĵurnalo "St. James's Gazette" pri lingvo nomata "Internacional" inventaĵo de d-ro E, altiris la atenton de juna irlandano, studento de lingvistiko en la Universitato de Oxford, Richard H. Geoghegan, kiu havigis al si la lernolibron por germanoj, (N-ron 4 el la "Biblioteko"). Lerninte la novan lingvon, li tradukis ĝin por anglolingvanoj, kaj ĝi poste aperis kun la titolo "D-r E-s Int. Language Introduction and Complete Grammar, English Edition, by R. H. Geoghegan, 1889". Poste li tradukis anglen la lernolibron de Trompeter kaj aliajn verkojn.

Ili fiksis jaran kotizon de du ŝilingoj kaj ses pencoj. La unua esperanto-kurso okazis en januaro 1889.

Sed la plej granda inspiro de la klubo kaj fine de la tuta movado en B estis Mudie, tiam juna borsisto. Rapide li kolektis ĉirkaŭ si aron da rimarkindaj homoj, kiuj kontribuis, ĉiu laŭ siaj apartaj talentoj, brilan helpon. Inter ili estis d-ro Pollen, antaŭa hinduja juĝisto, Maj.-Gen. Cox, Motteau, Millidge, Wackrill, Ledger, Merrick, f-inoj Schafer kaj O'Brien. Preskaŭ ĉiu rekruto laboradis arde per parolo kaj plumo. O'Connor, Pollen, Mudie kaj aliaj faris prop. paroladojn tra la tuta lando; Motteau tradukis "The Tempest" de Shakespeare kaj kompilis la unuan E-A Vortaron. O'Connor eldonis novan lernolibron kaj, en kunlaborado kun C. F. Hayes, A-E Vortaron. H. F. Hoveler (Ĉefeĉ) komencis eldoni la malkarajn "ŝlosilojn" por diversaj lingvoj.

[redakti] 20-a jarcento

En nov. 1903 aperis The E-ist, la unua brita E gazeto, kies red. estis la agema Mudie. Sur la kovrilo de la unua kajero aperis informoj pri grupoj en Bournemouth, Dublin, Edinburgh, Glasgow, Portsmouth kaj London. Rapide la movado disvastiĝis en ĉiuj partoj de la lando: En okt. 1904, por kontentigi la sentatan bezonon por forta centro de ĉiuj britaj grupoj, la "British E Association" (BEA) fondiĝis je la iniciato de la Londona Klubo. Al BEA filiiĝis grupoj ankaŭ el la malproksimaj partoj de la Brita Imperio, kaj aliĝis individuaj membroj pagantaj jarkotizon po kvin ŝilingoj. Ĝi dungis oficistojn, starigis bibliotekon kaj librovendejon, organizis ekzamenojn kaj eldonis monatan gazeton The British E-ist, al kiu The E-ist cedis lokon. Dum ĝia tuta ekzistado "The B E‑ist" estis gvidata de sinsekso de brilaj redaktoroj, kiuj atingis kaj konservis por ĝi altan nivelon kiel modesta nazia gazeto kaj gajnis por ĝi la respekton de E-istoj tra la tuta mondo.

Sendube la disvastigado de la lingvo ricevis plej grandan akcelon per la tria UK, okazinta en Cambridge en 1907. Neniam antaŭe okazis en B. kongreso, en kiu homoj de diversaj gentoj kaj nacioj kunvenis kaj interkompreniĝis per helpa lingvo. La spektaklo mirigis la ĵurnalojn, en kiuj aperis artikoloj favoraj aŭ malfavoraj, kiuj vekis multe da intereso. Fama univ. prof. en Cambridge, d-ro J. E. B. Mayor, atentigis pri la pedagogia valoro de E kaj rekomendis, ke ĝi estu instruata al infanoj kiel unua lingvo post la gepatra lingvo. Aliaj edukistoj, precipe d-ro A. Scougal, ĉefinspektoro de lernejoj en Skotlando, poste donis al la lingvo fortan aprobon. Novaj lernolibroj kaj tradukajoj aperis, grupoj stariĝis tra la tuta lando, kaj novaj federacioj. Kursoj komenciĝis en vesperaj lernejoj kun ŝtata subvencio.

Grava stadio en la organizo estis la starigo de Federacioj de regionaj grupoj, kiuj kunigis la samprovincajn grupojn E-istajn por komuna agado. Jam en 1908 fondiĝis Fed.-oj en Lancashire kaj Cheshire, Yorkshire, Nord-Oriento, London kaj Mezlando; kaj poste sekvis nacia federacio de Skotlando. (Preskaŭ ĉiu fed. nun eldonas propran bultenon.)

En 1922, Virina esperanto-asocio formiĝis kaj nur en 1951, la du grupoj unuafoje faris komunan kunvenon. Ili fine kunfandiĝis en 1966.

En 1924 aperis gazeto International Language lerte redaktata unue de C. H. Edmonds poste de L. N. Newell. Ĝi estis ĉefe anglalingva kaj celis interesi ne-E-istojn pri la lingvo. Post ok jaroj ĝi fandiĝis kun "The B E-ist". De 1919 ĝis 1925 trimonata gazeto "Literaturo" alportis multe da helpo al la studo de la lingvo.

En 1931 Collinson estis difinita kiel unua lektoro pri E en la universitato de Liverpool, kiu por tiu celo ricevis kapitalon de 4000 pundoj, testamente de d-ro John Buchanan.

Ĉe la 24-a Kongreso de BEA en Oxford okazis 15 apr. 1933 kunveno por instruistoj kaj aliaj interesitoj pri edukado. Ĉeestis proks. 70 p. Prelegis M. C. Bufler. Li unue pritraktis la pretendojn de E kiel lerneja temo, poste plej oportunan aĝon por ĝia enkonduko. Li proponis la lastan jaron de la Unuagrada Popollernejo, aŭ la unuan jaron de la Liceo, sed opiniis, ke nuntempe ĝia plej bona ŝanco troviĝas ĉe la Daŭriga Popollernejo. Poste li resumis la respondojn ricevitajn al demandaro sendita al lernejoj.

E nun estas instruata, aŭ oficiale aŭ neoficiale, en 27 ternejoj en Anglujo, pri lernejoj en Kimrujo, Skotlando kaj Irlando mankas informo. E1 la 27 lernejoj 14 estas popollernejoj, en kiuj oni instruas la lingvon oficiale en 8, neoficiale en 6, al 655 gelernantoj entute (454 knaboj kaj 201 knabinoj). En la ceteraj 13 liceoj aŭ aliaspecaj dua- aŭ alt-gradaj lernejoj, 5 havas oficialan, kaj 8 neoficialan instruon; entute 351 gelernantoj (161 knaboj, 190 knabinoj). La sumo da gelernantoj do estas nuntempe 1006; 733 estas instruataj devige, 273 neoficiale. Lernolibroj uzataj: "Step by Step" en 8 lernejoj; "Tra la Jaro" 4; "Concise Course" 3; aliaj 4, nenia 8. Legolibroj: "E por Infanoj" 4, "Cindrulino" 2; 25 aliaj lernejoj ricevis specimenan lecionon. Butler forte substrekis la mankon de sufiĉe da vere konvenaj legolibroj por infanoj; ankaŭ esprimis sian konvinkon, ke E ne atingos firman lokon en la temaro de lernejoj, ĝis la lingvo troviĝos oficiale en la temaro por la abiturienta diplomo.

F-ino Edwards (Bishop Auckland) diris, ke la ĉefa malhelpo kontraŭ la progreso de E en la lernejoj estas la manko de modernlingvaj instruistoj, kiuj scias E-n. Ŝia oficiala instruado okazas ĉe Grado I (11-jaraj lernantinoj), prepare al la franca lingvo. Ŝi rakontis pri la granda sukceso de la Ĉe-metodo en sia propra sperto, ankaŭ substrekis la gravecon provizi al la lernantoj okazojn daŭrigi la studadon de la lingvo post lerneja jaro, ekz. per loka grupo. Kroma esencaĵo estas eviti, ke la instruado de E dependu de la entuziasmo de unu persono. Parkin (Sibford) informis, ke li havas ses kolegojn, kiuj povas instrui la lingvon, sed ke la okazoj estas limigitaj pro tio, ke E ne estas, kiel la franca, deviga temo por la abiturienta diplomo. Goodes (Romford) rakontis malfacilaĵojn ĉe reorganizo de klasoj. Ekz., unu klaso, jam komencinte la studon de E, dividiĝis, kaj la du partoj estas kunigitaj kun aliaj infanoj ankoraŭ ne lernintaj la lingvon. Ĉe lia lernejo ses kolegoj lernas E-n. F-ino Nixon Bournville parolis pri la malhelpo, kiu okazas, kiam la lernantinoj havas multe malsimilan menspovon, kiel ĉe Daŭriga Lernejo, en kiu la tipoj similas tiujn de la Vespera Lernejo. Ŝi ankaŭ substrekis la mankon de taŭga legmaterialo por komencantoj. Tussell Scott (Letebworth) emfazis la amatoran kvaliton de la instruado pri E, kaj la bezonon por instruistoj laŭcele preparitaj. F-ino Forfey (Croydon) opiniis, ke estus domaĝe senkuraĝigi tiujn, kiuj instruas la lingvon eĉ post mallonga sperto kaj kun malgranda scio. Kelkfoje mankas aliaj instruistoj, kaj oni tamen povus atingi bonajn rezultojn.

[redakti] Nuntempe

BEA nun havas 1870 individuajn membrojn kaj 98 grupojn, kiuj plejparte estas filiigitaj el 14 regionaj federaracioj. La jara librovendo de la asocio valore sumiĝas al 2000 pundoj. BEA aranĝas ankaŭ ekzamenojn, kursojn per korespondo, oficialan organon "The B E-ist", kaj konstantan propagandon tra la tuta lando, multe helpatan de la fakto, ke ĝi posedas propran aŭtomobilon. La biblioteko (v.) de la asocio estas tre grava kaj ampleksa, unu el la ĉefaj en la E-ista mondo. La funkciado de la asocio atingis altan gradon de efikeco, al kiu kontribuas konstanta monsubteno de donacantoj kaj garantiantoj.

Design

[redakti] Flatuleco

Flatuleco estas honoriga titolo kiun la landa asocio donas al tiuj membroj, kiuj faras aparte valoran servon al la landa esperantistaro. Ekzistas regularo pri tio, kiun ni poste aperigos ĉi tie; ŝajne tion ankoraŭ regas la Ĝenerala Regularo de EAB komplikita en 1981.

Iam la Flatuloj devis pagi kromkotizon; tiun devon oni nuligis en 1983, kaj tiam oni starigis Komisionon kiu esploru estontan sistemon de Flatuleco.

567528 n

[redakti] Aktivecoj

Okazas regularaj sesioj por membroj - por babili laŭ viva modelo, kaj vidi portretojn kaj fari neanimitajn kursojn. Okazas prelegoj de gastoj kaj ekspozicioj kaj membroj uzas la retejon por promocii sian verkaron.

[redakti] Sekreteco

La komitato de E-As. de Britio en sia lasta kunsido akceptis rezolucion laŭ kiu la komitatanoj ne rajtas publike malkaŝi la enhavon de la komitataj debatoj; la Asocio publikigos la decidojn, sed ne la debatojn.

Efektive ĝia nuna kutimo estas ne publikigi la diskutotajn proponojn, tiel ke la membroj estas en kompleta mallumo pri la farotaj decidoj.

[redakti] Biblioteko

En 1922 BEA starigis Konsultan Bibliotekon. Iu amiko donacis 380 volumojn el sia privata kolekto kiel nukleon. De tiam la biblioteko daŭre kreskis per aldono de libroj donacitaj aŭ aĉetitaj, kaj de ĉiu nova E-a libro ĉe apero. La gvidanto de la biblioteko estas M. C. Butler, kiu klopodas, ke la biblioteko enhavu laŭ la eblecoj ĉion kun rilato al E aŭ al int-lingva movado ĝenerale; ankaŭ verkojn pri lingva instruado kaj pri la filologio de naciaj lingvoj; kaj ĉiajn konsulto-librojn. Krom la ĉefa kolekto de libroj (en tri sekcioj laŭ grandoj), troviĝas ankaŭ apartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotografaĵoj, prestranĉaĵoj, muziko, poŝt- kaj bild-kartoj, kaj glumarkoj: ĉio pri E aŭ kun E-a teksto. Sur aparta bretaro troviĝas la lastaj n-roj de la E-a gazetaro. La jarkolektojn oni bindigas laŭ eblo. Ĉio en la biblioteko estas klasita laŭ la decimala sistemo (Dewey Decimal Classification) kaj la plibonigoj de la Int. Bibliografia Instituto en Brŭelles. Laŭ tiu sistemo ĉiu temo ricevas difinitan numeron, kun aldonaj subdividoj por indiko de formo, loko, dato, lingvo, rilato, kaj aliaj vidpunktoj. Por la pri-E-a sekcio oni ellaboris apartan klasigon tre detalan. Ĉio en la biblioteko (libroj, broŝuroj, muziko, kaj eĉ gazetartikoloj) estas enskribita en unu komunan indekson. Tiu Klasita Katalogo listas ĉiun eron laŭ numera ordo, kaj montras ĉion, kion la biblioteko enhavas pri ĉiu temo. Troviĝas ankaŭ Alfabeta Indekso de titoloj, temoj, kaj nomoj, kiu ebligas ĉion trovi, eĉ sen kompreno pri la sistemo. La ĝeneralan laboron prizorgas la sekr. de BEA, M. C. Butler, la gazetan fakon atentas E.A. Hawkins, helpate lastatempe de F. B. Elwell. La enskriboj en la Katalogo klasiĝis en 1931 jene:

0 Generalaĵo . . . . . . . . . . . . . . . . . .150
1 Filozofio. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .350
2 Religio . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .500
3 Sociologio . . . . . . . . . . . . . . . . . . .900
4 Filologio . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1050
5 Scienco . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .650
6 Teknologio . . . . . . . . . . . . . . . . . .1200
7 Arto, Sporto . . . . . . . . . . . . . . . . . .400
8 Literaturo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1950
9 Historio, Geografio, Biografio . . . . .1850
E 0 Esperanta Movado . . . . . . . . . . . 1500
E - Esperanto Aplikata . . . . . . . . . . . . 600
E 1-E9 Esperanta Lingvo . . . . . . . . . .1600
G. L. Gazetaro (propaganda, literatura) . 100



                                                               12800
Alfabeta Indekso . . . . . . . . . . . . . . . . 9800
Slipara sumo . . . . . . . . . . . . . . . . . . 22600

Krom la libroj troviĝas ankaŭ 3720 kartoj kaj fotografaĵoj; 21 metroj da skatoloj plenaj de gazetoj, muziko, kaj bildoj; kaj 80 skatotoj da broŝuroj kaj manuskriptoj. Tial ke la biblioteko estas konsulta kal ne prunta, oni ne permesas la forporton de libroj el la ĉambro; sed la tuta kolekto estas je la dispono de la studantoj. En ĝi troviĝas multe da libroj el la fruaj jaroj de E, kaj amaso da aferoj netakseble valoraj por la studantoj kaj ĝi rimarkinde kreskadas.

[redakti] Retejo

EAB esperas ke vi trovos sian retejon utila. Se vi havas demandon, proponon, plaŭdon aŭ plendon, bonvolu sciigi EABon.

2197376.f1c89e85.m

[redakti] Junularo Esperantista Brita

JEB (Junularo Esperantista Brita) estas la oficiala asocio por junaj Esperantistoj en Britio, jes, ni scias, ili ne estas, sed... Por membriĝi al JEB, ne necesas ke oni estu juna aŭ brita aŭ parolu Esperanton. Pli gravas ke oni estas bela kaj pretas fiki la prezidanton \(^_^)/ .
Manipulistoj

[redakti] Aktiveco de JEB

Se oni pripensas la lastatempan historion de JEB, oni eble opinias ke JEB tute ne estas aktiva. Tiu estas iluzio, kiun la JEBanoj laboras tre diligente por disvastigi ion.

[redakti] Celoj de JEB

Ĉiuj JEBanoj estas tre entuziasmemaj kaj evangelizemaj Esperantistoj, kiuj sekrete laboras tre diligente por la fina venko. Malantaŭ fermitaj pordoj ili preparas sin por la reveno de Zamenhof. Ili laboras en malgrandaj teroristaj grupoj kaj celas aŭ perforte konvinki la tutan popolon de Anglio paroli Esperanton aŭ mortigi ĉiujn ne-Esperantistojn en la lando antaŭ ol Zamenhof alvenos.

3853

[redakti] Ĵurnaleto de JEB

JEB eldonas ĵurnaleton, kiu nomiĝas "S@luton!" kaj laŭ la JEBa retpaĝaro, aperas kvarfoje dum jaro. "S@luton!" fakte aperas maksimume dufoje dum ĉiuj 12 monatoj, por daŭrigi la iluzion ke JEB nenion faras. La eldono de ĵurnaleto estas tre danĝera afero kaj pro tio la redaktisto bedaŭrinde ofte mortas antaŭ ol "S@luton!" aperas. Tial ĉiuj eldonoj de "S@luton!" havos novan redaktiston. Al kelkaj redaktistoj plaĉas eldoni la someran ekzempleron de la ĵurnaleto dum la vintro. Tiun oni faras intence por konfuzi la pli maljunajn britajn Esperantistojn kiuj ial pagas por ricevi kopiojn de "S@luton!".

[redakti] Fontoj

  • Demandaro, pri la historio, literaturo kaj organizaĵoj de E por ekzamenoj. Kompilis R. de Ladevčze, reviziis kaj kompletigis A. Göhl. 1923, 112 p. Lerte aranĝita manlibreto.

[redakti] Referencoj

  1. https://www.gov.uk/government/speeches/nick-gibb-the-social-justice-case-for-an-academic-curriculum
Content Navigation
Aliaj lingvoj