Esperanta Asocio de Drinkemuloj

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
BOIRAC06C
"Mi apagoas ĝin!"
~ Chuck Norris pri EAD

"Esti bona signifas harmonio kun si mem. Malkonkordo estas devigita harmonio kun aliuloj"

~ Oscar Wilde pri alia afero

"Mateno estas tiam, kiam mi eldormiĝas"

~ EAD-ano pri posttagmezo

"Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn."

~ Zamenhof pri EAD

"Mi amas la grupon kaj mi lernas multajn vortojn. Dankon!"

~ Komencanto
2209564
Esperanta Asocio de Drinkemuloj (EAD), estas libera asocio kreita por helpi al esperantistoj kiuj amas la belegan arton de la drinkado. Ĉi tiu asocio estas universala sed sia sidejo estas je la urbo Pouso Alegre en la interna parto de la ŝtato Minas Gerajso.
6-1

Ĝi estas kunularo, neformala asocio, de homoj kiuj trovinte en si emon pri trodrinkado, trovis sin senfortaj kontraŭ siaj edzinoj, ne povante drinki, sed kiuj kune trovis rimedojn por vivadi libere la alkoholemon.

Anoj estas ĉefe sencelaj homoj, kiuj volas solvi siajn problemojn per alkoholo.

[redakti] Aktiveco

Ĉiujare EAD organizadas konferencion nomata IJK. Oficiale ĝi estas mallongigo de "Internacia junulara kongreso" sed reale "Iii, jaj, kaco" kio estis unuaj vortoj de asociestro el duataga mateno dum la unua renkontiĝo kaj grupa drinkado. Ĉiujare multe da asocianoj alvenis IJK-on ĉar ili volas drinki Esperante.

Ĉe neciklopedio mi skribadas artikoloj pri alkoholo: biero, vino, absinto, vodko, ktp.

Ankaŭ pri aliaj gravaĵoj: marĥuano, fikado, ktp.
Esperanto08

[redakti] Anoj

Drinkemulo estas homo, kiu volonte drinkas. Drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝas, sed tre bone vivas.

Chuck Norris, mi, Kavukado kaj Skubi estas ĉefaj anoj de asocio. Sen ni ankaŭ multe da esperantistoj estas anoj, por ekzemplo ĉiuj E-studuntoj.

[redakti] Celo

La celo de la asocio estas korpa kaj mensa stato post drinkado de sufiĉa kvanton da alkoholaĵoj. Ofte sukcesaj anoj malbone aŭ malfacile parolas kaj balanciĝas. Ankaŭ li aŭ ŝi povus havi ruĝan vizaĝon kaj/aŭ ruĝajn okulojn. Sukcesaj anoj foje faras agojn kiu ili ne farus normale.

[redakti] Sidejo

Sindejo de EAD estas ejo, kie oni servas ĉefe trinkaĵojn. Ĝi estas malfermita nur vespere kaj nokte, iaj ankaŭ tage. Oni servas bieron, koktelojnvinojn. La konstruaĵo situis ĉe la stratangulo de Whitecross Street kaj St Mary's Street, kiuj ambaŭ estis ĉefaj vojoj de la urbo ĝis la mezo de la 18-a jarcento. La rondigita enirejo de la konstruaĵo estis destinita faciligi la trafikon turniĝanta en la akuta angulo.

La sidejo iom ŝanĝiĝas dum la jaroj, de "luksa drinkejo" en 1977 al "mizera drinkejo" nuntempe.

Esperanto-shildoj-059-eta

[redakti] Religia vidpunkto

Ano de EAD du fojojn trafis en ne ĝustan aŭtobuson. La trian fojon li sukcesis. En la sama buso veturis pastro. Li kompate rigardis al la ebriulo kaj komencis admoni lin:
- Filo mia, tiu vojo kondukas rekte al infero.
- Kion? — ekmiris la ebriulo. Ĉu mi denove eniris en ne ĝustan aŭtobuson?!

[redakti] Preĝemo

EADano ricevis botelon da brando. Kiam li kontenta rapidis hejmen, lin faligis preterveturanta aŭtomobilo. Feliĉe nenio grava okazis, li leviĝis, sed eksentis, ke la ĉemizo estas malseka, do pie suspiris: Ho, ĉiopova Dio, faru, ke tio estu nur sango.

Tequila

[redakti] Sano

Kuracisto: "Mi ne povas trovi la kaŭzon de via malsano. Eble kulpas la alkoholo."
Paciento: "Ne gravas. Mi revenos kiam vi ne plu estos ebria."

[redakti] Sendormeco

Renkontiĝis du amikoj kaj unu komencis plendi pri sendormeco, sed li diris, ke li trovis bonan rimedon kontraŭ ĝi.
- Kaj kio estas tiu rimedo? — ekinteresiĝis la amiko.
- Mi ĉiun duan horon trinkas glason da vino.
- Kaj post tio vi ekdormas?
- Ne, sed tiam la sendormeco estas pli agrabla.

8116 n


[redakti] Ĉu?

-- Ĉu vi povas doni al mi sencohavan klarigon, kial vi revenis hejmen nur

je la kvina matene? -- ekriprochas edzino sian sinjoron piedpinte kaŝvenantan.

-- Jes ja! La drinkejestro volis jam enlitiĝi.

[redakti] Ama vivo

Demandis ano de EAD al alia: "De kio vi havas tian embarasan mienon?"

— Ha, prezentu al vi mian teruran situacion: mi petis hieraŭ fraŭlinon Marion pri ŝia mano kaj mi ne memoras, kion ŝi al mi respondis : jes aŭ ne . . .

Content Navigation
Aliaj lingvoj