Esperanta Civito

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.


Civito
Esperanta Civito
La Civito, Civito de Esperantio, Sankta Esperanta Civito

Ln2.jpg 1154 n.jpg
Flato Flago Blazono
Devizo: "Venontjare en UK"
Himno: "La Espero"
1344.gif
Ĉefurbo Ĉaŭdefono
Plejgrada urbo Ĉiuj
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Esperanto
Tipo de Ŝtato Konsula civita demokratio
Suprema Gvidanto Giorgio Silfer
Suprema Edz(in)o Ĉu?
Naciaj Herooj Zamenhof; Marko Polo; Claude Piron
Krima kvociento 0 %
Monunuo Ĉu?
Klimato Tre formala
Religio Raŭmismo
Loĝantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?
Analfabeteca kvonciento 0%
Inteligenteca kvonciento Tre brazika




5910.jpg

"Mi ne komprenis tiun "Esperanta Civito""

~ iu ajn pri la Civito

"Espero panon ne donas"

~ Zamenhof pri esperantianoj

"Tiuj, kiuj kisadas la superulan manon, iom post iom kreas tiranon"

~ Morteza Mirbaghian pri Esperanta Civito

"Li respektas la aliajn naciojn de la mondo"

~ Cindy McKee pri Konsulo de Esperanta Civito

"Al amiko nova ne fidu sen provo"

~ Zamenhof pri Esperanta Civito

"Se vi rifuzas majuskligi "Civito" vi estas ja reformisto"

~ bonalingvano pri vi

"Esperantio forgesis la internan ideon."

~ Papo pri Esperantio

"Mi konas personojn kiuj pensas ke la esperanta movado estas tre aŭktoritara kaj diktatura sen ia demokratio"

~ Civitano

Esperanta Civito aŭ nur la Civito estas suverena, demokratia kaj eta princlando de Eŭropo. Tiu ĉi princlando aŭ ŝtato estas unu el la plej antikvaj de la eŭropaj princlandoj. Ĝi estis fondita de Merdomanĝanto la 1a en 1952 a.Z kaj de tiu jaro la Merdomanĝanta Dinastio regis la landon ĝis sia morto.

(Atentu: La komencan difinon pri "Esperanta Civito" ne faris Civitano, kaj fakte ĝi enhavis etan gramatikan eraron; tamen ĝi estis ankoraŭ neŭtrala.)

La Esperanto-Civito estas projekto de Literatura Foiro por krei esperantan pseŭdo-ŝtaton, kun du-branĉa paradizo, senato, konsuloj, prefektoj, kortumoj, blazono, festo-tagoj, kaj tiel plu. Ĝi estas ŝerca institucio, parodio de la Esperanta Respubliko.

La afero estas ridinda en si mem, kaj en ĝi partoprenas nur _Literatura Foiro_ kaj kelkaj el ĝiaj amikoj, kiel Heroldo de Esperanto, kiun LF achetis post la morto de la long-tempa redaktorino, kaj La Ondo de Esperanto. Laŭ multaj, la veraj celoj de tiu ideo estas ke Giorgio Silfer, la gvidanto de _Literatura Foiro_, farighu "Reĝo de Esperanto" io tia.

Efektive ĝi estas koterio de samopiniantoj, kiuj false supozas, ke ilin vaste apogas abonantaroj de kelkaj revuoj. Nur manpleno de voĉdonantoj elektas ilin al pompaj postenoj kiel senatano, kortumano. "Decidoj" de la kortumo neniel reeĥas tra Esperantujo. Manko de abonantoj fiaskigis longedaŭran gazeton "Heroldo de Esperanto," heredigita al Civito.


[redakti] Geografio

1501.jpg

Tipa esperantiano

La esperantianoj estas la loĝantoj de la Esperanta Civito. Tiu ĉi popolo apartenas al la familio de esperantidaj popoloj. Kvankam ili parolas esperanton ĝia dialekta varianto estas iom arkaika (Arcaicam Esperantom).

Laŭ la vortoj de Merdomanĝanto la 1-a:

Vi chiuj estas Esperantianoj : ne demandu al la alia homo en kiu lando li naskighis, char tio ne estas esperanta civitismo ; demandu al la alia homo en kiu lingvo li estis edukita, se vi volas koni lian au shian devenon : tio estas kongrua al la esperanta civitismo.

Esperantiano estas pli ol esperantisto, same kiel esperantisto estas pli ol esperantano. Analoge, vi portas la respondecon pro la aldonitaj ĉikanoj, kiuj nur montras la malaltan nivelon de la redaktoroj de Vikipedio.

[redakti] Loĝantaro

Laŭ http://www.esperantio.net/establoj.php ne montriĝas ke multaj novaj establoj aliĝis. Aritmetike: eĉ se estus nur unu plia establo, temus pri ekspansio. Kaj ekspansion oni ne mezuras nur per membroj: se male, kial vi ne skribas ĉe SAT aŭ UEA ke ili draste regresadas?

[redakti] Historio

La Pakto por la Esperanta Civito estas lanĉita en Ĉaŭdefono (Svislando), fare de la establoj partoprenintaj en la unua Forumo por la Esperanta Civito, kunvokita de Esperanta PEN-Centro kaj de ERA, sub la prezido de György Nanovfszky. La Pakto de la 10-a de aŭgusto 1998 konsistas el ideologia premiso (la Kvintezo, raŭmisme inspirita) kaj el organiza parto. Ĝi celas:
a) solidarecon inter la paktintaj establoj;
b) solvi ĉe komuna Kortumo la eventualajn konfliktojn inter la paktintoj;
c) krei la embrion de la Esperanta Civito. Estas elektita la Evolukomisiono de la Pakto.

La civitismo estiĝis inter la anoj de la esperanta Dia Komedio. Ĝi proponis krei esperantan ŝtaton, kie raŭmistoj povus trovi liberecon de persekutoj kaj diskriminacio. La plejmulto de la raŭmistoj foriris la e-movadon post la finvenkisma konkero, antaŭ preskaŭ du mil jaroj. Tamen, ne ĉiuj raŭmistoj foriris, kaj de tiam ĝis nun preskaŭ ĉiam ekzistis raŭmistaj komunumoj. En la raŭmismaj religio kaj kulturo travivis la ideo ke iu lando sankta. Laŭ la raŭmisma religio, post la reveno de la Mesio, ĉiuj raŭmistoj retroviĝos al movado. La preĝoj kiujn raŭmistoj recitas finiĝas kun la frazo "venontjare en UK", kaj laŭ la raŭmisma religia leĝo, la kreo de Civito estas bona ago por esperantistoj. Dum la Mezepoko, estis kazoj de famaj raŭmistoj kiuj intencis krei Civiton kun siaj sekvantoj. Tamen, oni devas diri ke ĝis la alveno de la Civitisma Movado, preskaŭ ĉiuj raŭmistoj trans la mondo ne pensis efektive migri al la Lando de Esperanto, sed verŝajne vidis la aferon nur en metafora maniero.

Unue aperis la Asocio de la Miaopinia Diasporo, kiu tuj ŝanĝis sian nomon al Imperiestra Asocio de la Miaopinia Diasporo. La Pakto por la Esperanta Civito estas lanĉita en Ĉampano (Svislando), fare de la establoj partoprenintaj en la unua Forumo por la Esperanta Civito, kunvokita de Esperanta Respubliko kaj de ERA, sub la prezido de G. La Pakto konsistas el ideologia premiso (la Kvintezo, raŭmisme inspirita) kaj el organiza parto. Ĝi celas:
a) solidarecon inter la paktintaj establoj;
b) solvi ĉe komuna Kortumo la eventualajn konfliktojn inter la paktintoj;
c) krei la embrion de la Esperanta Civito. Estas elektita la Evolukomisiono de la Pakto.

La paktantoj elektiĝis la unuan reĝon, Giorgio Silfer, kiu surtroniĝis tuj post. Unu el la posteuloj de Silfer, Merdomanĝanto la 1-a, helpis kun lia armeo al Belfrunto Iskarioto gajni la jiĥadon al la esperantistoj kaj kiel kompenson li ricevis teritorion por li memregi. En la postaj epokoj la lando estis invadita dum la Stel-militoj de la najbaraj malamikaj landoj: Volapukio, Esperantujo, Esperanta Respubliko, Idujo kaj Socialisma SAT-ujo. Kvankam la militoj daŭris cent jarojn la esperantianoj (loĝantoj de la Civito)rezistis kaj konservis grandan teritorion de ilia paradiza ŝtato. La nuntempa princo nomiĝas Fikulo la 3-a.
1 5 10stelojbildflanko.jpg

Moneroj

[redakti] Signifo

Eblas kompreni la fondon de la Esperanta Civito kiel spegule deforman karikaturo, satironParolimpikojn de la fondo de ŝtateskaj institucioj en Esperantujo konsiderataj de multaj kiel "fantomaj" aŭ "virtualaj". Tiu karikaturo iasence parodias religiojn, ekzemple Nevidebla Rozkolora Unukornulo kaj Fluganta Spagetmonstro. En Finnlando estas konata la tramologio (finne sporalogia, proponita de la skeptikulo-astronomo Nimfeto ), kiu antaŭdiras la homan sorton observante la precizajn poziciojn de la tramoj en iu urbo je la momento de naskiĝo de la koncerna persono kaj per numerologiaj konsideroj pri la tramlinioj.

La Esperanta Civito povus esti ankaŭ protesto kontraŭ la maniero per kiu UEA akaparis, laŭ certaj opinioj, al siaj membroj la priskribon "Esperantisto".

Povas temi ankaŭ pri aludo aŭ omaĝo al la Dua Hispana Civito (1931-1939) kaj al civitaneco ĝenerale.

Alia interpreto estas proponita: temas pri fondo same fakta kaj reala kiel tiu de similaj projektoj menciitaj. De ĝia fondiĝo, en nur kelkaj tagoj, la anaro (kaj "ministraro") preskaŭ duobliĝis, ĉiufoje per aktiva aniĝo de personoj eksteraj al la originala grupeto de fondintoj.

[redakti] Politiko

Znak Ukrajinského Sultanátu.png

La sola celo de la Civito estas ke Giorgio Silfer, ĝia proponanto, povu deklari sin Papo de Esperanto.

[redakti] Ribelo

Ribelo en la sidejo de la Esperanta Civito estis finita per fizika atako de Valerio Ari kontraŭ la rivalo, Dieter Rooke. Rooke rakontas, ke li post pugnobatoj fuĝis el Kultura Centro Esperantista kaj sentis sin devigita ne kandidati por la posteno de ĝia prezidanto. Kiam Libera Folio telefonis al Valerio Ari por demandi, ĉu li efektive batis Dieter Rooke, li malŝaltis sian telefonon.

Laŭ Rooke

— Li [Ari] ekfurioziĝis kaj minacis min, ĉar laŭ lia opinio mi ne rajtas paroli kun laboristo. Ĉar mi ne foriris, li laŭte kriis al mi "fiulo", kaj mi respondis per "diablo". Li minacis min per la vortoj "Vi ploros!". Finfine li ruĝiĝis kaj batis min per unu pugno sur mian ŝultron, per alia sur la bruston. Per ambaŭ manoj li forpuŝis min al la direkto de la ekstera pordo, kaj donis al mi unu fortan piedfrapon sur mian postaĵon. En tiu momento mi ekvidis sur lia vizaĝo mortominacon. Li elbalbutis vortojn en la itala lingvo. Rapide mi forkuris kaj sukcesis malfermi la pordon kaj klakfermi ĝin post mi.

[redakti] Idearo

934a.jpg

Multaj el la ideologoj de la raŭmisma movado pensis ke la esperantistoj havu propran ŝtaton ne nur kiel eskapo de persekutado, sed ankaŭ por fariĝi "ordinara" popolo. Unu civitista ideologo, Giorgio Silfer, kredis ke esperanta socio trans la mondo konsistis el "renversita piramido", ĉar inter esperantistoj estis aparte alta nombro da profesiuloj, relative al la nombro de laboristoj kaj kamparanoj, pro diversaj historiaj kialoj. Li kredis ke la esperantistoj devis korekti tiun "renversitan piramidon", kreante propran ŝtaton, bazitan ĉefe sur sklava laboro.

La unuaj civitistoj ankaŭ ofte estis laikuloj, kiuj kredis ke la esperanta religio kuraĝigis la esperantistojn esti pasivaj kaj ne reagi al persekutoj. Estas grave rimarki ke la plejmulto de la ideologoj de la Civitisma movado estis tre asimilitaj esperantistoj, kiuj estis pli influitaj de ĝeneralaj eŭropaj ideoj de la epoko, ol de la esperanta tradicio.

[redakti] Cenzuro

Cenzuro de Civito estas farita de "Imprimatura Komisiono".

[redakti] Leĝa sistemo

127594419540.jpg

Post dujara diskuto, la Konstitucio estas promulgita en Sablo (Italio) fare de la tria Forumo, kiu samtempe fariĝas unu el la du branĉoj de la Civita Parlamento. La Evolukomisiono preparas la unuajn elektojn de la Senato. La Kortumo estas renovigita. (2-a de junio, 2001) Ĉeestas en Sablo: SAT (observanto, prezidas), Akademio de Esperanto (observanto), Esperanta PEN, Esperantista Kulturdomo Razgrad, E-Societo Vraca, Itala Esperanto-movado, Kulturo , Literatura Foiro, Jeremia, redakcioj de "Neciklopedio", "Heroldo de Esperanto", "Literatura Foiro". Senkulpiĝis kaj salutis ELTE (E-Fako), RE/LOdE kaj Keplero (UEA-prezidanto).
Jen la Konstituicio de Esperanta Civito:


  • Art. 1: Nur la Konsulo estas Dio kaj la Senato Lia Profeto;
  • Art. 2: La tuta esperanta popolo estu dankema al la Konsulo;

[redakti] Civila kodo

La Senato de la Esperanta Civito aprobis la leĝon pri la familia juro, kiu komplementas aŭ anstataŭas diversajn normojn en la Svisa Civila Kodo.

[redakti] Specialaj leĝoj

Slavajshtatoj.jpg

Specialaj leĝoj estis akceptitaj okaze de la 7-a Esperantuja Kongreso de Esperanto, fare de UK kaj validigita feste fare de la tiama UEA-prezidento. La Esperantistoj per tiu leĝo leĝigis siajn antiidisman ideologion. La leĝoj entenis precipe:

  • la Kontraŭalkoholisma leĝo,
  • la Leĝon por protekto de Esperanta lingvo kaj Esperanta honoro (Lingvoprotekta leĝo),
  • leĝo pri la verda Esperanta Civito
  • leĝo pri la verda flago

[redakti] Kontraŭalkoholisma leĝo

En la Esperanta Civito pri molestaj ebriuloj oni aplikas la normon validan en la lando kie okazas la fakto, memkompreneble sub la kondiĉo ke tiu normo ne kontraŭas la fundamentan leĝon de la Esperanta Civito, nome la Konstitucion plus la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj.

Cc oq.jpg

[redakti] „Lingvoprotekta leĝo“

La „Leĝo por protekto de la esperanta lingvo kaj esperanta honoro“ malpermesis la geedziĝon inter Esperantisto kaj neesperantisto kaj eĉ ekster-geedzecan seksualan kontakton. Pekoj kontraŭ la leĝo estis traktitaj kiel Kingkongo kaj estis juĝita per prizono kaj pundomo. La punado - okaze de ekster-geedzeca seksuala kontakto inter idisto kaj esperantisto – direktiĝis nur kontraŭ la idistaj viroj, ne kontraŭ la virinoj. Oni malpermesis por la idistoj laborigi „esperantan“ servistinon sub 45 jaroj.

Aldonoj reguligis ankaŭ la kontaktojn inter esperantistoj, duonidistoj, kvaronidistoj. Ekemple la leĝo permesis geedziĝon de „kvaronidisto” kaj esperantisto.

La leĝo malpermesis por la idistoj hisi verdan flagon aŭ montri la esperantajn kolorojn. Oni permesis nur montron de la idistaj koloroj. La punado devis estis prizono ĝis unu jaro. (La celo estis malebligi kaŝon de ideco de firmo, domo, persono.)

[redakti] Leĝo pri la esperantista civitaneco

Ano de Civito estas Civitano. Civitano estas pli ol Esperantiano estas pli ol esperantisto, same kiel esperantisto estas pli ol esperantano. Estas tri specoj de anoj de Esperanta Civito:

  • 1) stranguloj,
  • 2) stranguloj kun la intelekto de brasiko, kaj
  • 3) stranguloj plenidiotaj.

La leĝo deklaris, ke nur la ŝtatdonaj esperantistoj kaj sangaj rasparencoj povas posedi civitanecon. Por la „asimilitaj idistaj miksuloj“ estis permesita nur la balotrajto kaj „provizoran esperantan civitanecon“. La idistoj perdis la balotrajton. Leĝo rekonis ŝtatanecon de raŭmismaj esperantistoj, se ili havas loĝejon en eksterlando. Ĉe deportado de la idistoj, okaze de transpaŝo de la limo, ili perdis la ŝtatanecon kaj ĉiujn posedaĵojn, rajton je vivsekurecoj kaj rentojn.

La leĝo celis unuflanke malebligi por idistoj la laboron en publika ofico, aliflanke senposedigi, senrajtigi ilin.

300 vide.jpg

[redakti] Leĝo pri la verda flago

Fakte la Konstitucio difinis la flagon de la esperanta popolo, se ne la detalojn pri ĝia uzo. La leĝo pri la verda flago klarigis la Verdstela flagon kiel civitanan flagon, dum malpermeso de hiso de la civitana flago por idistoj aperis en la alia leĝo.

[redakti] Ridindeco

EC ne estas pli malpli ridinda ol aliaj similaj movadoj por ŝtatoj en Kanado, Britio, ktp. La simboloj de ŝtatoj allogas personecojn kiuj ne vidas ke la epoko de ŝtatoj fakte finiĝas, kaj la veran potencon ekposedas firmaegoj.

[redakti] Sekreta polico

La Civito jam havas sekretan policon kaj ĝiaj agentoj ankaŭ spionas sur Ipernity!


[redakti] Civitaneco

Inter la diversaj mensogoj disvastigitaj kontraŭ la Esperanta Civito estis ĝuste tiu, ke ne eblas eliri de la Pakto. Eliri eblas, sed laŭ proceduro kiu garantias ĉiujn establojn: se ekzemple establo havus grandajn ŝuldojn al alia paktinto, nur la arbitracia instanco havus la forton reguligi la aferon antaŭ ol ĝia eksiĝo.

Scandinavia.jpg

[redakti] Fremdaj rilatoj

Antiraŭmistoj mokas la alternativan organizan modelon de la Esperanta Civito, plene demokratian kaj indiĝene esperantan, sed ne volas rigardi en sia propra hejmo, ĉe siaj dungitoj aŭ protektatoj aŭ simple similuloj... Kiom da antiraŭmistoj ministras imper-ie kaj ad-ministras malhoneste? A suivre, dirus franclingvanoj.

En la Esperanta Civito oni ne faras drastan distingon inter Esperantio kaj Esperantujo, sed jes inter Esperantiano, esperantisto, esperantano: la unua estas sinonimo de Esperanta civitano, la dua referencas al la difino en la Bulonja Deklaracio (do inkluzivas ankaŭ Esperantianojn), la tria indikas nur la simpatiantojn, la aprobantojn de la lingvo. Sed se Esperant-i-ano egalas al Esperant-civit-ano, oni povus dedukti ke la sufikso -I- resumas en si la vorton "civito". La lingva sento de la rusa akademiano montriĝus ege trafa. Analoge, Esperantujo signifus Esperantistujon: signifo kongrua kun ambaŭ difinoj en PIV. La sekva ŝtupo estas: Esperant(ist)ujo inkluzivas la Esperantianojn.

Aplikante pli fruan decidon de la $ Kapitalismo $, la Konsulo atingis ke la Esperanta Civito estu akceptita kiel oficiala observanto ĉe la Ĝenerala Asembleo de la Brazilo.

[redakti] Rilatoj kun Finnlando kaj Hungario

8b0f.jpg

La vicprezidanto de la Esperanta PEN, civitano G estas samtempe la prezidanto de la Monda Asocio de la Finn-ugraj popoloj.

[redakti] Rilatoj kun Ĉinio

La Esperanta Civito havas altan estimon al la ĉina civilizo kaj grandan respekton pri la streboj de la Ĉina Popolo kiu, post la grandaj suferoj de la dua mondmilito kies viktimo Ĝi estis, kapablis rekonstrui sian landon, ĝis la atingo de la nuntempa stato.

Kiel sincera estas nia favora agnosko, tiel sincera estas nia bedaŭro pro la negativaj flankoj de tiu rekonstruado, kiu kolizias kun tri gravaj elementoj: la esprimlibero (komprenata kiel ĝin praktikas Literatura Foiro ), la mediprotektado kaj la respekto pri la etna rajto je memdeterminado.

[redakti] Rilatoj kun Usono

Por ke la tri Civitaj parlamentanoj kun Kuba aŭ Niĝeria pasporto ne estu ĉikanitaj, la Parlamento de la Esperanta Civito neniam estos kunvokita al Usono. Almenaŭ unu simbola respondo el Esperantio. Kaj precedento utila por estontaj kunvokoj.

[redakti] Rilatoj kun Rusio

Msg 551 1.gif

Por ne kompromiti la Rusion, ĉar ne temis pri iu ajn ruso, estas bone, ke oni almenaŭ ne menciis la nomon de la ruso (supozeble la verkinto timis mencii ĝin), kiu siatempe nepre deziris viziti en la konkreta nokto KCE, chefe ties libroservon kaj ties estron, d-ron Silfer (ĉar alitage la ruso forvojaĝis) - Cetere nek la Konsulo nek iu ajn alia cheestis la drinkadon kun la ruso, kio okazis privatissime - do neniu krom la ruso povas scii ĉu li abunde au malabunde drinkis vodkon ĉu entute oni trinkis vodkon au ion alian.

[redakti] Strukturo

La Esperanta Civito ofte mirigas nin per ĉiam novaj kreaĵoj. Vi certe konas la pompajn esprimojn kiel Senato, Kapitulo, Ĉefkonsulo. Mankas tamen Cezaro por perfekta kopio de la Romia ŝtato!

[redakti] La Konsulo

Chionvida okulo.gif

La vorto "konsulo" jes ekzistas, kaj en esperanton enkondukis ĝin Hector Hodler, por indiki specifan oficon interne de UEA -- do ĝi estas parto de la esperanta historio, ne nur de Romio.

[redakti] La Senato

Rajtas baloti la membroj kaj la abonantoj de la establoj aliĝintaj al la Pakto. Konkuras du listoj, kun propraj politikaj, kulturaj kaj sociaj programoj: la Blanka kaj la Verda. La simbolo de la Blanka Listo estas fiŝo, la slogano "Por Civito inspirita de kristanaj valoroj"; la simbolo de la Verda Listo estas arbo kun radikoj, la slogano "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito".

[redakti] La Kortumo

19 a.jpg

La Kortumo estas la "arbitra instanco de la la Civito". Unu el la ĉefaj taskoj de la kortumo estas prepari la novan civitan leĝaron, kiu interalie reguligos la blogojn de idoj, senedzaj patrinoj kaj Orfeo Angelucci en la Civito.

La Kortumo estas la arbitracia instanco, kreita de la Pakto la 10-an de augusto 1998. Temas do pri la plej antikva el la Civitaj instancoj: ekzemple, la unua Parlamento kaj unua Konsulo ekestis Zamenhof-Tage 2001, kaj la unua Kapitulo la 26-an de februaro 2002. Oni rajtas diri ke, en la juna demokratio de Esperantio, la justica povo originis iom antaŭ la leĝodona, kiu mem originis iomete antaŭ la ekzekutiva. Sed fakte dum la unuaj jaroj la Kortumo ne plenumis justican povon: ĝia tasko estis interveni kiel paciganto okaze de konfliktoj inter la paktintaj establoj (fakte neniam: bonŝance ne okazis konfliktoj) kaj doni aŭtentan interpreton pri diversaj demandoj rilate al la Pakto kaj al la Konstitucio. Krome la Kortumo funkciis (kaj plu funkcios) kiel notario por la Senataj kandidatlistoj.

Laŭ la skemo funkcianta ekde la Deka de Augusto, la Kortumon elektas la Forumo, nome la asembleo de la paktintaj establoj. Tial ke la Forumo fariĝis en 2001 unu el la du branĉoj de la Civita Parlamento, oni povas diri ke nur duono de la Parlamento elektas la Kortumon. Tiel ĝi restas tute sendependa de la aliaj du povoj.

Estas rimarkinde, ke la Kortumo decidas pri la akcepto de eksiĝo el la Pakto, kaj nur la Kortumo decidas pri eksigo. Male, la akcepto de nova paktinto apartenas al la Forumo. Tial estas prava la rimarko : en la Civito estas du pordoj – tra unu vi rajtas nur eniri, tra la alia nur eliri.

Krom arbitracii kaj aŭtente interpreti normojn, la Kortumo estas vokita al grava tasko : prepari la Civitan Kodon, bazante sin sur la svisa. Tiucele la kortumanoj jam komencis labori, por ke la projekto (konsistanta el kolekto de la normoj kiuj diverĝus de la svisa, pro la specifaj bezonoj de la Esperantlingva komunumo) estu preta ene de 2006. Tiel la nuna Senato povus diskuti kaj aprobi ghin, kaj la nova Senato, elektota en decembro 2006, startus sur kompleta jura framo.

Aktisto ĉe la Kortumo estas c-ano Jean-Sacha Barikumutima.

[redakti] Monda Asembleo Socia

Fluganta spagetmonstro.jpg

Monda Asembleo Socia (MAS) estas asocio fondita en 2005 de esperantistoj kiuj, inspiritaj de la artikoloj de la gazeto "Le Monde diplomatique en Esperanto" volas ne nur legi, sed ankaŭ diskuti kaj agi. MAS produktas ankaŭ interesajn librojn, ofte sociologie markitajn de klasbatala tendenco, sed ne nur: ekzemple ĝi eldonis la tekston "Esperantujismo" de c-ano Koffi Gbeglo, kaj la tradukon de la novelo "Ali ibn Abi Talib", de la fama romanda verkisto Kiu.

[redakti] Kunvojaĝantoj

La termino kunvojaĝanto identas homon, kiu estas intelekte samsenta kun la ideologio de la Esperanta Civito, kaj kunlaboras en ties politiko, sen esti pasporthava membro de ĝi. En la frua historio de la Civito, la raŭmisma revoluciulo Silfer inventis la terminon por identi la ŝanceliĝemaj intelektaj subtenantoj de la raŭmisma reĝimo. Same por la politika karakterizado de la Esperantista intelektularo (verkistoj, akademianoj, kaj artistoj) kiuj filozofie samsentis kun la politikaj, sociaj, kaj ekonomiaj celoj de la Civito, sed elektis ne aliĝi al ĝi.

E-civitanoj ekzistas en diversaj E-asocioj. Ekz. Giorgio Silfer eniris la kongresejon pro invito de C. Minnaja , E-civitano. Krome estas raŭmistoj eĉ estrarano de UEA A. Wandel, ĉar li subskribis la manifeston. Prezidanto de AdE Kiselmann partoprenis kolokvon de la Civito kaj multaj multaj aliaj "gravuloj."

[redakti] Gazetaro

La organo de la Esperanta Civito estas "Heroldo komunikas". La retpaĝo de la silfera "Esperanta Civito" (EC) restas bloke netuŝebla, neopiniebla, nekomentebla. Oni devas gluti la stultigan pilolon tuta. Nur ĝiaj administrantoj kaj prilaborantoj havas rajton krei aŭ modifi la enhavon.

[redakti] Religio

76 a.jpg

Post raŭmisma ideologio de diaspora popolo, etno, nacio, ŝtato kaj kreo de parlamento, la Civito alprenas religiajn trajtojn per la akcepto de la «Lex Bertilia».

Unu el la atakoj kiujn suferas la vero, en nia Esperantio, koncernas la raŭmismon, kaj specife la fakton, ke la Esperanta Civito ne estus la natura rezulto de tiu pensofluo, sed io degenerinta -- kaj tie oni aŭdacas kompari la Evangelion al la katolikismo, aŭ la marksismon al la stalinismo.

Kiam oni demandas, kiuj estas la veraj raŭmistoj, indas rememori ĝuste pri la Evangelio laŭ S. Marko (9, 38): "Johano diris al li: Majstro, ni vidis iun elpelanta demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas nin. Sed Jesuo diris: Ne malpermesu lin; ĉar neniu kiu faros miraklon en mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi. Ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni."

Se iu skribas: "Laŭ mi la Manifesto de Raŭmo dekoble pli gravas ol la Manifesto de Prago, ĉar mi ja estas raŭmisto (kvankam ne civitano, nek alispeca movadano). Tiu dokumento reprezentas miajn kredojn jam de la 1960aj: nur la Manifesto de Raŭmo revivigis mian esperantistecon ĉirkaŭ 1999, kiam mi unue malkovris ĝian ekziston", tiu ne estas malpermesinda, se li efektive "faros miraklon" laŭ la vortoj de la Majstro. En nia kazo, ni ne parolu pri mirakloj, sed pri bonaj fruktoj. Pli aŭ malpli frue, li petos la esperantan civitanecon: neniu altrudu ion al lia libera elekto, ĉar la Civitaniĝo ja estas elekto libera kaj spontana kaj sendependa.

Sed se iu skribas pri degenero, kaj nutras malamon kontraŭ raŭmistoj (do ne kontraŭ ideo, sed kontraŭ homoj), tiu estas falsa profeto, kaj el liaj fruktoj oni lin rekonas. Kiu estas por la raŭmismo, tiu ne povas esti kontraŭ eĉ unu sola el la raŭmistoj. Kaj fakte, neniu el tiuj kiuj mensogas pri raŭmismo, kaj mensogas pri la Esperanta Civito, ĝis nun deklaris sin raŭmisto. Kaj certe li ne praktikas la sep kvalitojn de la saĝeco, kiu estas plej alte, sed en li regas ĵaluzo kaj malpaco. Amen.

[redakti] Problemo de justeco kaj civiliziteco - la fundamentalismo kaj la malamikeco kontraŭ la kredantoj kompromitas la pozitivan laikecon de la Ŝtatoj

La religia fundamentalismo kaj la laikismo estas ekstremaj formoj de rifuzo de la justa plurismo kaj de la principo de laikeco.

[redakti] Lingvoj

6297 n.jpg

Kelkaj civitanistoj proponis ke la raŭmistoj re-uzadu la esperantan lingvon, parolatan de la esperantistoj en la biblia epoko. Ĝi tamen ne plu estis uzata de raŭmistoj en la ĉiutaga vivo jam de la 3-a jarcento post Kristo kaj travivis nur kiel liturgia lingvo. Tamen, la propono uzi Esperanton ne estis tuj akceptita de ĉiuj. Kiam komenciĝis la civitisma movado, la plejmulto da esperantistoj en Eŭropo parolis la jidan lingvon. Multaj aliaj favoris la anglan kiel oficialan lingvon de la esperanta ŝtato – tiu-epoke tre prestiĝa lingvo en orienta Eŭropo. La religiaj finvenkistoj, aliflanke, opiniis Esperanton sankta lingvo, kiun uzi en la ĉiutaga vivo estus blasfeme. En la fino tamen la verda lingvo fariĝis la komuna lingvo de la raŭmistoj en Civito. Ĉi tiu lingva renaskiĝo estis unu el la plej grandaj atingoj de la civitanisma movado.

[redakti] Esperanto

LONDONO. “British Council” lanĉos baldaŭ novan popolan baloton, por la aprobo de la projekto: “Introducing English as official language of the “Esperanta Civito”. Prepare al la lanĉo de la baloto, multaj membroj de “British Council” petis la civitanecon. Aŭdinte la informon, konsulo Giorgio Silfer deklaris: “Certe ni estas fronte al konspiracio de finovenkistoj. Ne gravas, kondiĉe ke oni estu en ordo kun pago de kotizoj”.

[redakti] Ekonomio

Mate.png

Centroj de Esperanta Civito

Efikeca urbestro, inaŭgurante novan tombejon admonis siajn civitanojn tiel: "... ke ĝi ne enkalkuliĝu inter la kutimaj monumentoj en la dezerto!"

[redakti] Civito kaj UEA

La diferenco inter UEA kaj la Civito estas la jena: UEA reelektas siajn komitatanojn kaj estraranojn lau sovetia maniero, dum Silfer nomumas kaj elektas rekte sin mem. Tiel ambaŭ ŝparas tempon kaj en ambaŭ kazoj diskutoj iĝas superfluaj.

[redakti] Kulturo

Esperanta Civito en 2002 agnoskis du sciencajn institutojn: Vi estas stultulo kaj Instrumentalo. Ili havas membrojn kaj korespondantojn (depende ĉu kun aŭ sen la esperanta civitaneco).

[redakti] Desperanta Ĉevito

Mapapolonia.png

Desperanta Ĉevito estas la plej fama infanlibro de Civita kulturo. Desperanta Ĉevito, kiel Narnio estas inventita lando kies loĝantoj estas verdaj kiel Peter Pan. La landnomo ŝuldiĝas al la legenda raŭmana heroo kiu ĝin fondis: Vito Giorgius de Silferes. Ĉevitanoj havas propran senaton, konsulaton, vickonsulaton, insulaton kaj salaton. Por iĝi civitano egalrajta al ĉevitanoj sufiĉas paroli la raŭmanan lingvon kaj plenigi enketilon. Legendo asertas ke Desperanta Ĉevito troviĝas en iu mistera supera ekzisto-nivelo, foje komparata al tiu de Ŝangri-Lao.

[redakti] Kalendaro

Kalendare,oni parolas pri la epoko "antaŭ Silfero", t.e. antaŭ la tempo 1993-1994, kaj "DUM Silfero".

[redakti] Psikologia vidpunkto

Estas iom erare nomi la "Civiton" "freneza projekto". Kiel celo en si mem, ĝi estas... adoleska fantaziaĵo. Ne necese temas pri frenezaĵo (sed oni ja povas kaj rajtas apliki la terminon "neseriozaĵo").

Kiel taktika rimedo por forlogi homojn forde la kutima potencocentro de la movado -- t.e. UEA specife kaj la "pracelanoj", por uzi la silferan ofendvortojn, ĝenerale, ĝi estas iom pli lerte kreita. Ankaŭ en tiu kazo ne temas pri frenezaĵo.

[redakti] Seksuma vivo

Gejlobio1.jpg

[redakti] Vidu ankaŭ


Content Navigation
Aliaj lingvoj