Esperanta Respubliko
El Neciklopedio
"Genocido estas nur ankoraŭ unu rusa propaganda elpenso"
~ Usona krokodilo pri genocido fare de la Civito
Esperanta Respubliko estas nova esperantisma eŭropa lando kiu antaŭe estis provinco de la Esperanta Civito. En la lando loĝas ĉirkaŭ 2,500 000 enloĝantojn el pluraj etnoj sed la esperantista estas plimulto.
esperantistoj: 92%, volapukistoj 4%, interlingvaistoj 2%, idistoj 1% kaj ateistoj 1%.Enhavo |
[redakti] Historio
Historie tiu ĉi regiono estis la lulilo de la esperantiana civilizacio, sed dum la 6a jarcento amasa enmigrado de esperantistoj konvertis ĝin pli esperantista ol esperantiana. Post la lasta Stel-milito kaj disivido de la federacia lando en kelkaj etaj ŝtatoj esperantistoj ankaŭ decidis krei propran sendependan landon subtenitaj de najbara Esperantujo kaj aprobo de la Malunuiĝintaj Nacioj. La Civito malkonsentis kaj ekbatalis ambaŭ etnoj kaj esperantistoj kaj esperantianoj ĝis interveno de Malunuiĝintaj Nacioj kiu sendis plurajn milojn da verd-kaskulojn por la pacigo de la regiono. Ĉijare la Esperanta Respubliko proklamis sin sendependa. Tamen la Civito ne agnoskas ĝian sendependecon kaj ankoraŭ revas por denove akiri ĝin.
[redakti] esperantistoj kaj esperantianoj
Kvankam la etno-nomoj similas ili estas apartaj popoloj sed dum pluraj jarcentoj da kunvivado ili akre malamas unu la alian. La Civito per progromo volis ekstermi ĉiujn esperantistojn por "purigi" la landon. Hodiaŭ la Esperanta Respubliko postulas la agnoskadon de tiu genocido fare de la Civito.
[redakti] Demokratio
Kvankam la Esperanta Respubliko estas loĝata de pluraj etnoj, la registaro promesis respekti ĉiun lingvan komunumon kaj religion. Laŭ la koncentriĝo de la diversaj lingvo-komunumoj la respektiva lingvo estos oficiala kune kun Esperanto, kaj la urboj ricevos nomon en tiu minoritata lingvo.
[redakti] Restanta konflikto
Ankoraŭ restas legenda konflikto: Esperantistoj kaj esperantianoj reklamas al Zamenhof kiel patro de ilia popolo. La Biblio neniam rakontas pri la formado de la nacio, do, eblas ke ili estis unusola popolo kiu poste dividiĝis. Tio videblas en la lingvo parolata de la esperantianoj. Tiu lingvo estas nomata Arcaicam Esperantom, kiu eble estis dialekto aŭ praa parenco de Esperanto.


