Esperantaj proverboj (antaŭe ne troveblaj)
El Neciklopedio
"Pli da vortoj malpli gravas."
~ Laocio
"Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente"
~ Zamenhof
Proverbo estas konsilo esprimita en mallonga, memorinda diraĵo, ofte kun rimo. Laŭ Zamenhof konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo. Laŭ William Blake, la plej interesaj troviĝas en infero.
La literaturo de Esperanto enhavas multajn proverbojn, ĉefe dank'al la kosmonaŭtoj. Jen kelkaj ekzemploj, antaŭe ne troveblaj per la reto.
Enhavo |
[redakti] Klasika saĝo
El la verkoj de grekaj kaj latinaj rokaj muzikistoj…
- Ne trinku bieron, aŭ vi diros la veron.
- Ne fidu al la homo kun vokalo en la nomo.
- Unue akrigu glavon, poste akiru sklavon.
[redakti] Akvaj sportoj
- Fiŝoj kaj maruloj feliĉas sen reguloj. (Blake)
- Estu senbrida en plaĝo, kiel bird' ellasita el kaĝo. (Omar Kajam)
- Sub ĉielo ni dancas, subakve lancas. (Nietzsche)
[redakti] Rampuloj
- Sen la serpento, ne eblus la pento. (Rasputin)
- La buŝon ĝi ofte malfermas, sed ne la lingvon lernas.
Vidu paĝon: krokodilo
[redakti] Legomoj
- Pri bona artiŝoko, ĉu gravas moko? (Konfuceo)
[redakti] Sukeraĵoj
- Ne lasu melason en vian kirason. (Rikardo la Leonkora)
[redakti] Politika filozofio
- Laboras Hitlero, kaj floras espero. (Naziklopedio)
[redakti] Malvarma Milito
- Kontraŭ monda malvarmo, ne sufiĉas larmo. (Orvelo)
- Por savi la mondon, voku Ĝejmz Bondon. (Fukuyama)
[redakti] Artoj kaj sciencoj
- Saĝulo inventas, stultulo pentras.(Leonardo da Vinci)
- Al iu kun seksa monomanio, ĉio estas pornografio. (Lewis Carroll)
[redakti] Kosma scienco kaj nifoj
- Per flugiloj de espero, kun fier' de Lucifero. (nekonata kosmonaŭto)
- Pli bone spacŝip' el papero, ol pano sen butero. (Poĉjo Porko)
- Maristo timas rifon, kosmisto timas nifon. (James T. Kirk)
- Mi havas mesaĝon por l'amaso: min alvokis fluganta subtaso. (Sankta Paŭlo)
- En eta nifo, ega signifo. (Konfuceo)
[redakti] La korpo
- Uzante fortajn manojn, ni plenumos la glorajn planojn. (Aleksej Staĥanov)
- Ni esporas planedojn, uzante piedojn. (Leŭtenanto Uhura)
[redakti] Nudismaj diraĵoj
- Fidindaj amikinoj feliĉas sen bikinoj. (Sapfo)
- El tro da vesto, ekestas pesto. (Blake)
- Ĉe nudela budo, ĉu gravas nudo? (Konfuceo)
[redakti] Pri naturismo
- Menso matura, per scienco natura. (Juvenalo)
[redakti] Malnudismaj diraĵoj
[redakti] El la Arĥaika Esperanta Proverbaro
- Kun la pug' malkovrita ne estu kaptita.
Vidu paĝon: Arcaicam Esperantom.
[redakti] El la Granda Krestomatio de Kostumo
- Pli bone kino sen la sono, ol ino sen mamzono.
- Ne decas maltro da vestoj sur korpo, aŭ maltro da literoj en vorto.
Vidu ankaŭ: iismo.
[redakti] El Ruĝĉapulino
- Portu longan jupon, ne alparolu lupon.
Vidu ankaŭ: Ruĝĉapulino (poemo).
[redakti] Krimo kaj punado
- Por fieta knabino, la pugbatmaŝino. (Nekonata gramatikisto)
- En taŭga ŝipo, ne mankas vipo. (James T. Kirk)
- Taŭgas nur brulo pri herezulo. (Akademio de Esperanto)
[redakti] Religio
[redakti] Kio estas proverbo?
- Ŝerco kun provo je saĝo… (nekonata kosmonaŭto)
- …citata de birdo en kaĝo. (Konfuceo)
[redakti] Fontoj
Arĥaika Esperanta Proverbaro.
Granda Krestomatio de Kostumo.
William Blake, La Geedziĝo de Esperanto kaj Volapuko.
Francis Fukuyama, La Fliko de Historio.
Juvenalo la Malpli Granda, Sana Menso kun Korpa Sano.
James T. Kirk, Spaca Turismo.
Konfuceo, Agoj kaj diraĵoj de la kosmonaŭtoj.
Nietzsche, Tiele parolis Mani.
Orvelo, 2084.
Ruĝĉapulino, Jen kion mi ne sciis.
Sapfo, Sonĝoj pri Sirenoj.


